Gliese 581 c: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Kiel trovi planedojn?: titolo de bildo
Linio 10: Linio 10:


== Kiel trovi planedojn? ==
== Kiel trovi planedojn? ==
[[Dosiero:orbit3.gif|thumb|right|200px|Moviĝo de la planedo kaj steloj ĉirkaŭ komuna punkto.]]
[[Dosiero:orbit3.gif|thumb|right|200px|Moviĝo de la planedo kaj steloj ĉirkaŭ la komuna centro de masoj.]]
Planedoj ne estas varmegaj kiel sunoj, tial ne elmetas lumon kaj estas preskaŭ ne videblaj el granda distanco.
Planedoj ne estas varmegaj kiel sunoj, tial ne elmetas lumon kaj estas preskaŭ ne videblaj el granda distanco.



Kiel registrite je 12:51, 28 okt. 2007

Gliese 581 c estas ekstersuna planedo rondiranta ĉirkaŭ la ruĝa nana stelo Gliese 581. Ĝi ŝajne estas en la enloĝebla zono (aŭ ekosfero), teoria sfera kosma zono ĉirkaŭ steloj kie la surfacaj temperaturoj de planedo povus teni likvan akvon, plej ofte konsiderata kiel necesa ingredienco por ke vivo ekestu.

Sur bazo de teoria surfaca temperaturo, Gliese 581 c povus esti la unua eltrovita ekstersuna planedo kiu similas al Tero. Ĝi estas ankaŭ unu el la plej malgrandaj ekstersunaj planedoj eltrovitaj ĝis nun.

Ĝi havas diametron kvindek procentoj pli granda ol tiu de la Tero (taksita sur bazo de ĝia maso), kaj ĝi estas preskaŭ kvin fojojn pli masiva. Tio faras sian graviton sur ĝia surfaco proksimume 2.15 fojoj pli forta ol sur la Tero.

La nomo

Wilhelm Gliese estas germana astronomo, kiu establis liston de la steloj plej proksimaj al nia suno. En tiu listo enestas la stelo 581, kiu estas ruĝa nano, kaj estas en distanco de "nur" 4.23 Lj (lumjaroj). Ĉirkau Gliese 581 turniĝas 3 planedoj ĝis nun trovitaj, kiujn oni simple nomigas en sinsekvo de ilia trovo b, c, d. La suno Gliese 581 estus 581 a, sed oni ne uzas la literon a.

Kiel trovi planedojn?

Moviĝo de la planedo kaj steloj ĉirkaŭ la komuna centro de masoj.

Planedoj ne estas varmegaj kiel sunoj, tial ne elmetas lumon kaj estas preskaŭ ne videblaj el granda distanco.

Sed estas nedirekta metodo: du ĉielaj korpoj turniĝas unu ĉirkau la alia, pli precize dirite ili ambaŭ svingas ĉirkaŭ ilia komuna centro de iliaj masoj. Do la videbla suno ŝanĝas sian pozicion iom dekstren/maldekstren respektive antauen/malantauen, depende en kiu direkto ili turniĝas relative al nia suno.

La moviĝon antaŭen/malantaŭen ni povas observi kaj mezuri bone, ĉar la efiko de Doplero ŝanĝas la frekvencon de la suna lumo. Problemo estas, ke nin interesas speciale malgrandaj planedoj, ĉar grandaj planedoj ne estas loĝeblaj. Kaj malgrandaj planedoj nur efikas malgrandan ŝanĝon de frekvenco.