Uzanto-Diskuto:Dominik: Malsamoj inter versioj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Oryanw (diskuto | kontribuoj)
→‎Michel Serrault: verboj de nerekta parolo
Neniu resumo de redakto
Linio 69: Linio 69:
::Marcos, Ĝuste mia kompreno! Tre bona klarigo! Tamen per "nerekta parolo" oni komprenu ne nur ''diri, deklari, flustri, komenti, ..., ke''), sed ankaŭ ĉefverbojn de neesprimita parolo (''sonĝi, imagi, opinii, pensi, ..., ke'') en kiuj la plej lasta parolanto ne aludas propran ideon pri vereco, do tiu regulo laŭ mia kompreno ne validas por verboj kiaj ''scii, forgesi, lerni, konscii, pravi, ..., ke''. Kia fascina kaj profunde esplorebla temo!
::Marcos, Ĝuste mia kompreno! Tre bona klarigo! Tamen per "nerekta parolo" oni komprenu ne nur ''diri, deklari, flustri, komenti, ..., ke''), sed ankaŭ ĉefverbojn de neesprimita parolo (''sonĝi, imagi, opinii, pensi, ..., ke'') en kiuj la plej lasta parolanto ne aludas propran ideon pri vereco, do tiu regulo laŭ mia kompreno ne validas por verboj kiaj ''scii, forgesi, lerni, konscii, pravi, ..., ke''. Kia fascina kaj profunde esplorebla temo!
::Ŝajnas al mi ke, se temas pri traduko, la ĝusta traduko dependus de la supozata celo de la originala verkinto. Pri tio Arno certe havas senlime pli klaran ideon (ol almenaŭ mi). ''[[Vikipediisto:Oryanw|Bill O'Ryan]]'' [[Vikipediista_diskuto: Oryanw |☺]] [[Speciala:Contributions/Oryanw|₪]] 08:35, 3. Aŭg 2007 (UTC)
::Ŝajnas al mi ke, se temas pri traduko, la ĝusta traduko dependus de la supozata celo de la originala verkinto. Pri tio Arno certe havas senlime pli klaran ideon (ol almenaŭ mi). ''[[Vikipediisto:Oryanw|Bill O'Ryan]]'' [[Vikipediista_diskuto: Oryanw |☺]] [[Speciala:Contributions/Oryanw|₪]] 08:35, 3. Aŭg 2007 (UTC)


Eĉ la angla vikipedio nomas ĝin militista diktatoro! [[Vikipediisto:Narvalo|Narvalo]] 21:06, 4. Nov 2007 (UTC)

Kiel registrite je 21:06, 4 nov. 2007

Diskut-paĝo de Dominik

Kara Dominik,

kial vi enkondukas la vorton "francalingva"? Mi ne aŭdis ĝin antaŭe en mia vivo, PIV ne mencias ĝin, kaj Vikipedio ĝis nun ĉiam uzis "franclingva". Vidu ekzemple Kategorio:Verkistoj laŭ lingvoj. Vi faras valoran laboron, sed mi konsilas krei la kategorion Kategorio:Franclingvaj kantistoj kaj movi ĉiujn tien. PaulP 08:43, 27. Apr 2006 (UTC)

"Kategorio:Francalingvaj kantistoj"

Ne mi kreis tiun kategorion: mi tute ne scias kiel krei aŭ modifi paĝon de "Kategorio:". Mi efektive preferus se ĝi titolus "Kategorio:Franclingvaj kantistoj".

Mi alprenis laboron aldoni tiun jam ekzistanta kategorion al franclingvaj kantistoj, pensante ke tio estos utila en la estonteco.

Aliflanke franclingvaj kantistoj ne nepre estas francaj kantistoj (ili povas esti belgaj, kanadaj, afrikaj...)


Bone. Mi do baldaŭ kreos la kategorion "franclingvaj kantistoj", kaj movos la erarajn "francalingvajn" tien. PaulP 10:35, 27. Apr 2006 (UTC)


Tiu simio Vikipediisto:Bonan tagon skribis oesta kaj vi "korektis" ĝin al uesta anstataŭ okcidenta. Pro tio mi subtrahos unu poenton de via Esperanta nivelo. IVLIVS 10:08, 28. Nov 2006 (UTC)

oesta-->uesta

en artikolo pri Londona metroo mi korektis vorton "oesta" al "uesta" mi antaŭe kontrolis en PIV2 do ankaŭ forprenu poenton de PIV2 :-))

Canon

Dankon pro via atento kaj rapida korekto. Ŝajne mi konfuzis fotilmarkon kun pafilego! :-) Amike, Bill O'Ryan 17:35, 30. Apr 2007 (UTC)

Dankon al vi pro viaj bonvenaj korektoj - Dominik 10:02, 1. Maj 2007 (UTC)

Penicilino

Saluton Dominik, Mi ĵus rimarkis vian ŝanĝeton de ...malkorkis... al Sed, pro ignoritaj kialoj, lia laboro ne elvolviĝis al industriigo kaj estis forgesita. Mi aprobas. Tamen, ne estis la amuza metaforo malkorkis (="liberigis ekfloradon da") tio kiun mi trovis ne klara. Al mi, malsame, ne klaras la esprimo ignoritaj kialoj. Mi demandas: Kiu ignoris tiujn kialojn? Ĉu oni ĉiuj? Kaj kiuj estas tiuj kialoj kiujn oni supozeble havis la devon ne ignori? :-) Ĉu vi scias? Mi supozas ke eble la skribinto celis, aŭ nekonataj kialoj, aŭ kialoj rezultaj de needukiteco, de malklereco. Sed ignoritaj kialoj, laŭ mi, certe ne tion diras. Afable, Bill O'Ryan 14:53, 10. Maj 2007 (UTC)

Mi supozas, ke la redaktinto havas la francan kiel gepatran lingvon, ĉar esprimo "malkorkis" estas paŭsaĵo de la franca esprimo: "deboucher" kaj "ignoritaj kialoj" ankaŭ sonas france. Klare ĉi tie oni prefere diru: "nekonataj kialoj". Dominik 07:42, 11. Maj 2007 (UTC)

Kontraŭa voĉdono

Mi vidis, ke sur Vikipedio:Proponoj por legindaj artikoloj vi voĉdonis kontraŭ la proponoj Interreto, Televido kaj Vindozo kun la motivo "ne finita artikolo". Ĉar temas precize pri la artikoloj, kiuj havis iujn sekci-titolojn sen teksto es la sekcioj, mi pensis ke eble tio estis la kialo por via kontraŭa voĉdono. Mi do nun kaŝis (forkomentis) neuzatajn sekci-titolojn, kaj en la artikolo Televido aldonis iomete da enhavo.

Mi memorigu vin pri tio, ke via voĉdono estu laŭ la kriterioj por legindaj artikoloj. En tiuj ne estas menciate ke artikolo devas esti finita - ĉiuokaze en la Vikipedio neniu artikolo iam ajn estas finita! La sola kriterio pri amplekso de la artikolo preskribas ke la artikolo "prezentu la esencajn elementojn de la temo, kaj menciu kelkajn gravajn detalojn". Laŭ mi tiuj tri artikoloj plenumas tiun kriterion. Do mi esperas ke vi ankoraŭfoje pripensos kaj eble ŝanĝos vian voĉdonon (almenaŭ al sindeteno). Marcos 01:56, 13. Maj 2007 (UTC)

mi plene konsentas kun vi, ke la de mi uzata kriterio pri finiteco ne enestas la kriteriojn por legindaj artikoloj - kion mi bedaŭras. Tamen la nunaj artikoloj pri Televido kaj Vindozo ne respondas al miaj demandoj pri tiuj temoj kaj mi ankoraw devas sin turni al alilingvaj artikoloj. Dominik 08:53, 13. Maj 2007 (UTC)

Michel Serrault

Gratulojn pro la verko de la artikolo pri Michel Serrault, se vi ne jam estus redaktinta ĝin, mi emus tion fari : vi do ŝparigis al mi grandan tempon. Du rimarkoj :

  • nepre provizu fontojn kaj kopirajtan statuson por la bildo Dosiero:Serrault.jpg; se ne, ĝi estos senkompate forigita.
  • la uzo de la futuro por rakonti pasintaj okazaĵoj estas francismo evitinda en Esperanto.

Arno Lagrange  07:20, 1. Aŭg 2007 (UTC)

Dankon pro viaj gratuloj al mi
  • fonto de la bildo estas Reuters, sed tiu ĉi ne indikas kopirajtan statuson. Cetere mi ne scias kie kaj kiel indiki kopirajton.
    • Bonvolu tion sciigi en la dosiera paĝo por ke iu ajn povu kontroli tion. Mi atentigas vin ke estas drasta politiko en Vikipedio pri kopirajtoj : senfontaj dokumentoj kaj dokumentoj sen klara kopirajto estas forigitaj. AL @
      Laŭ mia kompreno la kopirajta informo iru ĉi tien; [1] Sed mi ne vidas kiamaniere oni povas redakti ĝin. Bill O'Ryan 08:05, 3. Aŭg 2007 (UTC)
  • mi tradukis rekte el la franca artikolo en Wikipedia kaj ne zorgis pri uzo de verbaj tempoj - mi tute ne sciis ke ekzistas gramatika regulo pri tio, nek en la franca, nek en esperanto - iu ajn povas korekti laŭplaĉe.
    • Ne temas pri persona plaĉo. Tradukante bonvolu konscii pri respektivaj reguloj en ambaŭ lingvoj : ja estas kutimo en la franca uzi la futuron dum temas pri pasintaj okazaĵoj, kvazaŭ la rakonto estus verkita antaŭ la momento kiam la eventoj okazis. Tio estas francismo certe ne komprenebla de multaj nefrancoj. Mi atentigas vin pri tio, kaj mi esperis ke vi korektu mem anstataŭ instigi aliajn ŝanĝi "laŭplaĉe". Kunlaborante en publika projekto oni iom zorgu pri legontoj kiuj ne nepre havas la saman senton pri uzo de futuro kiel francoj. AL @
Dominik 07:42, 1. Aŭg 2007 (UTC)
Verdire, mi rerigardis mian tradukon kaj konstatis, ke estas nur 3 -os finaĵoj en ĝi, ĉiuj ligitaj al citaĵoj. Dominik 11:54, 1. Aŭg 2007 (UTC)
Mi ŝanĝis 6 os-vortojn. Cetere la franca uzo de la kondicialo por esprimi estonton rilatan al pasinta okazaĵo ne tradukiĝas per -us formo sed per -is -onta. "Il dira qu'il n'aurait pas aimé ..." --> (fakte) "Il a dit q'il n'aurait pas aimé ..." ---> "Li diris ke li ne estis ŝatonta ..." kaj ne " ... ŝatus ...". Tradukarto postulas regon de la gramatikoj reguloj de ambaŭ deven- kaj cel-lingvoj. Notu ke mi ne riproĉas sed nur reagas al via diro "mi tradukis rekte el la franca [...] kaj ne zorgis pri uzo de verbaj tempoj". Laŭ mi tradukado estu farita zorgeme por ke la tradukaĵo estu fidela al la originalo, kaj legontoj komprenu la samon kiel se ili legus la originalan. AL @ 06:45, 2. Aŭg 2007 (UTC)
Karaj, Bonvolu pardoni mian entrudiĝon. Mi ne scipovas la francan, sed la Esperantaj troduko kaj klarigo pensigas min pri la angla He said he would like to come en kiu said esprimas estintecon, kiu, laŭ mi, klare tradukeblas per diris, kaj would morfologie konsistas el la pasinteco -d de la estontec-esprima will, kio igas min tre scivola: La angla frazo al mi aludas la kondiĉon: "se eblus, se oni permesus". Tio aludas dubeton por esti ĝentila. Tial mi preferas traduki ĝin per us-forma verbo: Li diris, ke li ŝatus veni [, se eblus]. aŭ Li diris, ke plaĉus al li veni [, se eblus]. Por la sama situacio, (sed iomete pli agreseme aŭ malpli ĝentile liaparte) mi dirus Li diris, ke li ŝatos/estas ŝatonta. mi ne dirus Li diris, ke li estis ŝatonta krom se li, en momento de sia diro, estis rakontanta ion el sia memoro.
Mia demandoj, Arno, estas: ĉu mi pensas pri senrilata afero? ĉu la angla kaj la franca malsame signifas ĉi-rilate, aŭ ĉu ĉio ĉi tio eble implicas, ke ni havas kongruan aŭ malkongruan filozofion?
Bill O'Ryan 07:38, 2. Aŭg 2007 (UTC) Afable, Bill O'Ryan 07:38, 2. Aŭg 2007 (UTC)
Povas esti ke la angla lingvo ankaŭ havas alian percepton tra "would" kaj viaj supozoj estas interesaj. Sed unuavice estu konsiderinda ke la franca ĉiam uzas la kondicialon por esprimi estonton rilatan al iu pasinta tempo. Mian komprenon de la frazo "Il dira plus tard qu'il n'aurait pas aimé le voeu de chasteté" mi fidele respegulas per "Li poste diris ke li ne estis ŝatonta ĉastoĵuron". Temas unue pri franca idiotismo en kiu sinsekvo de pasintaj eventoj estas rakontitaj per la futuro ("il dira" = "li poste diris") kaj due pri franca gramatika regulo kiu trudas kondicianalon (-us formo) en propozicio esprimanta futuran eventon rilatan al pasinta evento (-is ke -os aŭ -is ke esta/is -onta : esperanto ofertas plurajn nuancojn). Do ne nepre temas pri vera -us formo. Krom se vi enkondukas neesprimitan kondiĉopropozicion kia " se li estintus fariĝinta pastro" sed tio ŝajnas al mi iom tordita. AL @
Cetere mi dubas pri la vortoj 'produkto' 'eliro' kaj 'turni'. Temante pri kino tiuj laŭvortaj tradukoj de la francaj vortoj 'production' 'sortie' kaj 'tourner' eble ne estas bone kompreneblaj. Mi sugestas 'produktaĵo' 'publikigo' kaj ??? -miaj vortaroj ne estas nun atingeblaj, mi estas senhelpa - AL @
Laŭ mia sento "eliro" havas ian logikon, sed "turni en" estas idiotismo, kiu hazarde ekzistas ankaŭ en la angla (eble kun malsama signifo?). Mi tre dubas, ĉu "turni en" estus komprenebla al iu kies lingvo ne havas tiun esprimon. Bill O'Ryan 07:50, 2. Aŭg 2007 (UTC)
"turni" en kino elvenas el la fakto ke en la komenco oni permane turnigis la kameraon, de tio venas la esprimoj : "tourner un film" (filmi), kaj eĉ parolante pri aktoro kiu partoprenas en filmo. Mi do konsentas kun la propono anstataŭigi per "ludi"
"eliro" ŝajnas al mi iom tro konkreta (mi ne imagas ke filmo iel ajn iradas) dum temas pri ekapero antaŭ la publiko AL @
Laŭ mia kompreno, la "estis ŝatonta" de Arno estas mistraduko. En Esperanto, la verboformoj en nerekta parolo neniam ŝanĝiĝas. Do se li diris "Mi ne ŝatos ĵuron de ĉasteco", tiam la nerekta formo iĝu "Li diris ke li ne ŝatos ĵuron de ĉasteco". Se li diris "Mi ne ŝatus ĵuron de ĉasteco", tiam la nerekta formo iĝu "Li diris ke li ne ŝatus ĵuron de ĉasteco". La nerekta formo "Li diris, ke li ne estis ŝatonta ĵuron de ĉasteco" implicas ke li efektive diris "Mi ne estis ŝatonta ĵuron de ĉasteco", kio estus tre stranga diraĵo.
Aldone, mi ne ŝatas ke la artikolo uzas as-tempon por priskribi pasintecon. Ja ekzistas la ebleco uzi as-tempon por rakontoj, sed tio estas stil-efekto por igi la rakonton pli viva. Laŭ mi ĝi ne taŭgas por enciklopediaj artikoloj, kiuj estu verkitaj en sobra stilo. Marcos 12:13, 2. Aŭg 2007 (UTC)
Marcos, Ĝuste mia kompreno! Tre bona klarigo! Tamen per "nerekta parolo" oni komprenu ne nur diri, deklari, flustri, komenti, ..., ke), sed ankaŭ ĉefverbojn de neesprimita parolo (sonĝi, imagi, opinii, pensi, ..., ke) en kiuj la plej lasta parolanto ne aludas propran ideon pri vereco, do tiu regulo laŭ mia kompreno ne validas por verboj kiaj scii, forgesi, lerni, konscii, pravi, ..., ke. Kia fascina kaj profunde esplorebla temo!
Ŝajnas al mi ke, se temas pri traduko, la ĝusta traduko dependus de la supozata celo de la originala verkinto. Pri tio Arno certe havas senlime pli klaran ideon (ol almenaŭ mi). Bill O'Ryan 08:35, 3. Aŭg 2007 (UTC)


Eĉ la angla vikipedio nomas ĝin militista diktatoro! Narvalo 21:06, 4. Nov 2007 (UTC)