Ajnagrunda aŭtomobilo: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e jen kaj jen ŝanĝetoj (ĉefe misskriboj) |
eNeniu resumo de redakto |
||
Linio 1: | Linio 1: | ||
'''Terenaj aŭtomobiloj''' (ekstervojaj aŭtomobiloj) estas [[aŭtomobilo]]j por veturo sur malfacilaj [[tereno]]j, ekster |
'''Terenaj aŭtomobiloj''' (ekstervojaj aŭtomobiloj) estas [[aŭtomobilo]]j por veturo sur malfacilaj [[tereno]]j, ekster [[vojo]] kun firma surfaco (ekz. [[asfalto|asfalta]] aŭ [[betono|betona]]) |
||
Ili havas la sekvajn karakterizaĵojn: |
Ili havas la sekvajn karakterizaĵojn: |
Kiel registrite je 19:34, 2 maj. 2005
Terenaj aŭtomobiloj (ekstervojaj aŭtomobiloj) estas aŭtomobiloj por veturo sur malfacilaj terenoj, ekster vojo kun firma surfaco (ekz. asfalta aŭ betona)
Ili havas la sekvajn karakterizaĵojn:
- alta ĉasio, rilate al la grundo
- grandaj radoj kaj malfajna pneŭma profilo
- ĉiurada movo
- tre malalte lokita movilo
- diferenciala fermo
- kadra konstrumetodo
- alte-situanta aer-alsuĉilo kun polvoprotekto
Ili estas uzataj ĉefe de trupoj, ĉasistoj, en la agri- kaj forstokulturo kaj en la motorsporto. La terenaj aŭtoj estas parencaj al Sport-Utila Veturilo (Sports Utility Vehicle).
mezurnombroj
Por la terena veturebleco ekzisats karakterizaj mezurnombroj:
- akvoprofundo estas tiu akvoprofundo, kiu estas traveturebla per malrapida veturo.
- suprenira kapablo
- grunda libereco
- eskarpa angulo antaŭe kaj poste
- rampla angulo
tipaj terenaj aŭtomobiloj
- Unimog
- Munga
- Mercedes G-klaso, Wolf (Bundeswehr)
- VW Iltis
- Toyota Landcruiser
- Nissan Patrol
- Jeep
- Steyr-Daimler-Puch Haflinger kaj Pinzgauer
- Land Rover
- Hummer
- Lada Niva
jure
En la Eŭropunia juro, terena veturilo estas difinita kiel motorveturilo de internacia klaso N (kun tuta maso de ĝis 2 t) aŭ M kaj sekvaj ekipaĵoj:
- Antaŭa kaj posta akso povas esti samtempe movita
- diferanciala fermo.
Krom tio ekzistas antaŭskriboj pri grunda libereco kaj trapenda angulo.