Stanisław Ignacy Witkiewicz: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 35: Linio 35:
[[en:Stanisław Ignacy Witkiewicz]]
[[en:Stanisław Ignacy Witkiewicz]]
[[fr:Stanisław Ignacy Witkiewicz]]
[[fr:Stanisław Ignacy Witkiewicz]]
[[it:Stanisław Ignacy Witkiewicz]]
[[pl:Stanisław Ignacy Witkiewicz]]
[[pl:Stanisław Ignacy Witkiewicz]]
[[sv:Stanisław Ignacy Witkiewicz]]
[[sv:Stanisław Ignacy Witkiewicz]]

Kiel registrite je 22:39, 10 nov. 2007

Ŝablono:Info Homoj

Stanisław Ignacy WITKIEWICZ [vitKJEviĉ], konata sub la pseŭdonimo Witkacy - pola filozofo, verkisto, pentristo, fotisto kaj poeto.

Vivo

Li estis filo de Stanisław Witkiewicz kaj Maria Pietrzkiewicz, naskiĝis en Varsovio en nobelara familio. Dato de lia naskiĝo estas duba - laŭ oficialaj dokumentoj li naskiĝis la 24-an de marto, la saman daton oni enskribis en dokumentojn dum la bapto. Tamen la familio kaj Witkiewicz mem festis sian naskiĝdatrevenon la 24-an de februaro.

Li neniam vizitadis lernejon, pri lia klerigo okupiĝis la patro, invitanta hejmen la plej bonajn profesorojn. Dank' al la patro, juna Stanisław Ignacy tre interesiĝis pri arto kaj literaturo, estis homo sendependema kaj ofte ribelema kontraŭ patraj konsiloj.

Liaj amikoj estis inter alie Leon Chwistek - fama pentristo kaj matematikisto de Lviva Universitato, Tadeusz Szymberski - intermilita poeto kaj Bronisław Malinowski - mondfama antropologo kun kiu Witkiewicz vojaĝis al Trobriand-insuloj kiel fotisto. Per la vojaĝo Malinowski volis lin konsoli post sinmortigo de Jadwiga Janczewska, la fianĉino de Witkiewicz.

Post reveno de Aŭstralio, Witkiewicz servis en cara armeo, en regimento, kiu antaŭe subpremis polajn ribelojn en la jaroj 1830 kaj 1863. Li batalis dum la 1-a mondmilito kaj estis vundita dum sturma atako al aŭstraj trupoj. Post la Oktobra Revolucio, kiun li travivis en Peteburgo, li revenis al Pollando. Spertoj de la revolucio profunde influis liajn verkojn - pesimismajn respegulojn de la bolŝevika revolucio kaj de naskiĝo de naziismo en Germanio. Forton kaj sorton de "blinda popolamaso", gvidantan de lertaj demagogoj, Witkacy priskribis en siaj dramoj (ekz. en Ŝuistoj).

Ŝablono:Ĝermo-biografio