Traktato de Versajlo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 24: Linio 24:
'''Artikolo 156''' de la kontrakto transigis germanajn koncesiojn en ĉina provinco [[Ŝandongo]] ([[Shandong]]) al [[Japanio]], anstataŭ redoni la suverenecon al [[Ĉinio]]. Malemiĝo de ĉinoj super tiu ĉi decido gvidis al manifestacioj kaj al [[Movado de la 4-a de majo]]. Tio fine gvidis al tio, ke Ĉinio ne subskribis la kontrakton de Versajlo. Anstataŭ tio ĝi deklaris finon de la milito kontraŭ Germanio en septembro de [[1919]] kaj ĝi subskribis apartan kontrakton kun Germanio en la jaro [[1921]].
'''Artikolo 156''' de la kontrakto transigis germanajn koncesiojn en ĉina provinco [[Ŝandongo]] ([[Shandong]]) al [[Japanio]], anstataŭ redoni la suverenecon al [[Ĉinio]]. Malemiĝo de ĉinoj super tiu ĉi decido gvidis al manifestacioj kaj al [[Movado de la 4-a de majo]]. Tio fine gvidis al tio, ke Ĉinio ne subskribis la kontrakton de Versajlo. Anstataŭ tio ĝi deklaris finon de la milito kontraŭ Germanio en septembro de [[1919]] kaj ĝi subskribis apartan kontrakton kun Germanio en la jaro [[1921]].


La armeaj kondiĉoj de la traktato de Versajlo estis duraj kaj flanke de Francio ili estis motivitaj ne nur pro timo, sed ankaŭ pro sopiro venĝi sin (la t.n. [[revanŝismo]]). Dum [[franca-prusia milito]] Francio estis malvenkinta kaj la perdo de [[Alzaco-Lotaringo]] tre kontribuis al tiu ĉi sopiro venĝi sin. Pleje grandega nombro de mortuloj kaj grandaj ekonomiaj damaĝoj kaŭzitaj pro la [[unua mondmilito]] kaŭzis timon de estonta germana agresemo kaj pro tio do sopiron ankoraŭ pli multe venĝi sin, kio influis grandan parton de traktado kun Germanio.
La armeaj kondiĉoj de la traktato de Versajlo estis duraj kaj flanke de Francio ili estis motivitaj ne nur pro timo, sed ankaŭ pro sopiro venĝi sin (la t.n. [[revanŝismo]]). Dum [[Francia-Prusia Milito|franca-prusia milito]] Francio estis malvenkinta kaj la perdo de [[Alzaco-Lotaringo]] tre kontribuis al tiu ĉi sopiro venĝi sin. Pleje grandega nombro de mortuloj kaj grandaj ekonomiaj damaĝoj kaŭzitaj pro la [[unua mondmilito]] kaŭzis timon de estonta germana agresemo kaj pro tio do sopiron ankoraŭ pli multe venĝi sin, kio influis grandan parton de traktado kun Germanio.


La germana armeo (germane ''Heer'') estis limigita al 100.000 viroj. Ĝi ne rajtis havi soldatdevon, neniajn [[tanko]]jn, nenian pezan [[artilerio]]n kaj nenian Germanan generalstabon. La germana [[ŝipo|ŝiparo]] estis limigita al 15.000 viroj kaj ĝi povis havi nur ses batalŝipojn (kun volumeno de malpli ol 10.000 tunoj), ses [[krozoŝipo]]jn kaj dek du [[torpedoŝipo]]jn. [[Submarŝipo]]j ne estis permesitaj same kiel [[aerarmeo]] ([[Luftwaffe]]). Pluse estis eksplicite dirite, ke [[soldato]]j (viraro) devas ne militservi dum tempo pli mallonga ol 12 jaroj kaj oficiroj dum tempo pli mallonga ol 25 jaroj, por ke nur limigita kvanto de viroj povu trairadi tra armea ekzerco.
La germana armeo (germane ''Heer'') estis limigita al 100.000 viroj. Ĝi ne rajtis havi soldatdevon, neniajn [[tanko]]jn, nenian pezan [[artilerio]]n kaj nenian Germanan generalstabon. La germana [[ŝipo|ŝiparo]] estis limigita al 15.000 viroj kaj ĝi povis havi nur ses batalŝipojn (kun volumeno de malpli ol 10.000 tunoj), ses [[krozoŝipo]]jn kaj dek du [[torpedoŝipo]]jn. [[Submarŝipo]]j ne estis permesitaj same kiel [[aerarmeo]] ([[Luftwaffe]]). Pluse estis eksplicite dirite, ke [[soldato]]j (viraro) devas ne militservi dum tempo pli mallonga ol 12 jaroj kaj oficiroj dum tempo pli mallonga ol 25 jaroj, por ke nur limigita kvanto de viroj povu trairadi tra armea ekzerco.

Kiel registrite je 12:04, 13 nov. 2007

Dosiero:WilsonVersailles.jpg
Woodrow Wilson kun usona packomisiono

La Traktato de Versajlo estas packontrakto subskribita en la jaro 1919 kiel sekvo de sesmonata traktado en la pariza packonferenco, kiu oficiale finigis la unuan mondmiliton inter la Centraj potencoj kaj la Aliancaj potencoj. La traktadoj en la traktato de Versajlo estas daŭrigo de armistico, kiu estis subskribita en Compiègna arbaro. La traktato postulis, ke Germanio akceptu la plenan respondecon pro la eksplodo de la unua mondmilito, kaj ke ĝi pagu grandajn militajn reparaciojn al la Aliancaj ŝtatoj (Germanio devis parte pagi 132 miliardojn da markoj). Krome Germanio perdis parton de sia teritorio kaj ĉiujn siajn koloniojn en Afriko. La germana armeo estis limigita al 100.000 anoj.

La traktato plu difinis postmilitajn limojn de eŭropaj ŝtatoj. La traktato estis subskribita la 28-an de junio de 1919 kaj ratifita de la Ligo de Nacioj la 10-an de januaro 1920. En Germanio la traktato kaŭzis ŝokon, kiu estas konsiderata unu el la kialoj ke en 1933 kolapsis la Vajmara Respubliko fare de Adolf Hitler.

Kondiĉoj de la traktato

Proklamo de germana imperio en Spegula ĉambrego (Salle des Glaces) en Versajlo

La traktato destinis estiĝon de la Ligo de Nacioj, la ĉefa celo de usona prezidento Woodrow Wilson. La Ligo de Nacioj estis servonta kiel arbitracia juĝanto inter nacioj kaj preventonta tiel al estiĝo de militoj.

La kondiĉoj de la traktato ensumigis perdon de germanaj kolonioj kaj perdon de germanaj teritorioj:

Artikolo 156 de la kontrakto transigis germanajn koncesiojn en ĉina provinco Ŝandongo (Shandong) al Japanio, anstataŭ redoni la suverenecon al Ĉinio. Malemiĝo de ĉinoj super tiu ĉi decido gvidis al manifestacioj kaj al Movado de la 4-a de majo. Tio fine gvidis al tio, ke Ĉinio ne subskribis la kontrakton de Versajlo. Anstataŭ tio ĝi deklaris finon de la milito kontraŭ Germanio en septembro de 1919 kaj ĝi subskribis apartan kontrakton kun Germanio en la jaro 1921.

La armeaj kondiĉoj de la traktato de Versajlo estis duraj kaj flanke de Francio ili estis motivitaj ne nur pro timo, sed ankaŭ pro sopiro venĝi sin (la t.n. revanŝismo). Dum franca-prusia milito Francio estis malvenkinta kaj la perdo de Alzaco-Lotaringo tre kontribuis al tiu ĉi sopiro venĝi sin. Pleje grandega nombro de mortuloj kaj grandaj ekonomiaj damaĝoj kaŭzitaj pro la unua mondmilito kaŭzis timon de estonta germana agresemo kaj pro tio do sopiron ankoraŭ pli multe venĝi sin, kio influis grandan parton de traktado kun Germanio.

La germana armeo (germane Heer) estis limigita al 100.000 viroj. Ĝi ne rajtis havi soldatdevon, neniajn tankojn, nenian pezan artilerion kaj nenian Germanan generalstabon. La germana ŝiparo estis limigita al 15.000 viroj kaj ĝi povis havi nur ses batalŝipojn (kun volumeno de malpli ol 10.000 tunoj), ses krozoŝipojn kaj dek du torpedoŝipojn. Submarŝipoj ne estis permesitaj same kiel aerarmeo (Luftwaffe). Pluse estis eksplicite dirite, ke soldatoj (viraro) devas ne militservi dum tempo pli mallonga ol 12 jaroj kaj oficiroj dum tempo pli mallonga ol 25 jaroj, por ke nur limigita kvanto de viroj povu trairadi tra armea ekzerco.

Artikolo 231 de la kontrakto (klaŭzo pri milita kulpo) atribuis al Germanio, kaj sole al Germanio, respondecon pro perdoj kaj suferoj de la Aliancaj potencoj dum la paso de la milito. Tiu ĉi artikolo poste donis bazon por militaj reparacioj, kies tuta sumo estis destinita de komisiono reprezentanta Aliancajn ŝtatojn. La reparacioj estis en januaro de 1921 kalkulitaj al 269 miliardoj da markoj, kion plimulto da ekonomikistoj konsideris troigita. Pli poste en la sama jaro la sumo estis reduktita al 132 miliardoj da markoj, kion plu plimulto da germanaj intertraktistoj konsideris astronomia sumo. La ekonomiaj problemoj kaŭzitaj pro la pagado de la reparacioj komune kun rezistemo de Germanio pagi ilin estas notitaj kiel unu el la kaŭzoj de la fino de Vajmara respubliko, kaj do sekve al transpreno de la potenco far Adolf Hitler kaj eksplodo de la dua mondmilito.

Usono neniam subskribis la traktaton de Versajlo. La baloton de la jaro 1918 gajnis tie Respublikana partio kaj pro tio ĝi akiris superecon en la usona senato. Sekve ĝi dufoje blokis ratifon de la kontrakto (duafoje la 19-an de marto de 1920), parte pro motivoj de preferado de izolismo (kunigita kun neagnosko de Ligo de Nacioj, parte pro la altaj reparacioj. Usono ankaŭ neniam aliĝis al Ligo de Nacioj. Pli poste en la jaro 1921 ĝi subskribis apartan kontrakton, la (Berlinan traktaton) kun Germanio, kiu ja konfirmis la pagadon de la reparacioj kaj pluajn destinojn de la traktato de Versajlo, sed ĝi pretermetis ĉiujn erojn traktantajn pri Ligo de Nacioj.

Vidu ankaŭ jenon


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.