Sedimenta rokaĵo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 17: Linio 17:


Laŭ la konsisto de la sedimentoj, tiuj klasiĝas en '''lozaj''' kaj '''cementitaj''', ĉu la sedimenteroj estis forte kunigitaj de ia tipo de cemento. Vere tiuj lastaj estas konsideritaj sedimentaj rokaĵoj kaj la unuaj veraj sedimentoj. Se okazas kemia precipitaĵo de akvo malfacilas diferencigi inter ambaŭ tipoj.
Laŭ la konsisto de la sedimentoj, tiuj klasiĝas en '''lozaj''' kaj '''cementitaj''', ĉu la sedimenteroj estis forte kunigitaj de ia tipo de cemento. Vere tiuj lastaj estas konsideritaj sedimentaj rokaĵoj kaj la unuaj veraj sedimentoj. Se okazas kemia precipitaĵo de akvo malfacilas diferencigi inter ambaŭ tipoj.

El argilo oni povas produkti brikojn kaj ĉiujn tipojn de [[ceramiko|ceramikaĵojn]], el [[leŭso]] kaj el [[marno]] oni povas produkti [[cemento]]n.


=== Kemiaj sedimentoj ===
=== Kemiaj sedimentoj ===

Kiel registrite je 18:29, 24 nov. 2007

Sedimentaj rokoj formitaj per diagenezo ĉe Karnataka, Barato.

Sedimentaj petroj (aŭ tavolpetroj) estas petroj, kiuj plej ofte ekestas per sedimentado aŭ formiĝo de materialo je la tersurfaco. Oni distingas lozajn sedimentojn kaj solidajn sedimentpetrojn, nomitajn ankaŭ sedimentitoj. La proceso de la solidiĝo de lozpetro al solidpetro nomiĝas dia-litogenezo. Sedimentoj ekestas per erozio, transporto kaj sedimentado de petroj kaj ties efloreskaj produktoj aŭ per precipitadoeliminado de solvitaj substancoj.

Bazaj ecoj

La diversaj tipoj de erozio transportas materialon kiu amasiĝas laŭ tavoloj. Tiuj sedimentoj ŝtoniĝas por du ĉefaj kialoj: unue la pezo de la supraj tavoloj sur la subaj tavoloj, kiu premas la sedimentojn, forigas la internan akvon kaj premas porojn, kaj due la precipitiĝo de cementigaj substancoj, ĉefe karbonato de kalciosiliko, ofte kune kun argilmineraloj. Tiu procezo estas diagenezo.

Disdivido

La sedimentojn oni disdividas en tri grupojn, nome klastaj, kemiaj kaj biogenaj.

Klastaj sedimentoj

Klastaj sedimentoj estas formitaj de kunmetaĵo de rub-eroj aŭ sableroj. La klasadon de tiuj sedimentoj oni organizas laŭ la diametro de la grajnoj aŭ sedimenteroj. Tiun klasadon uzas inĝenieroj ekzemple por kalkuli la rezistecon de sedimentaj grundoj sub estontaj konstruaĵoj.

Grajngrandecoj

La diametro de la sedimenteroj ne estas facile kalkulebla kaj foje estas arbitra aŭ temas pri transiraj tipoj. La granulometrio kaj la morfometrio permesas la sedimentologojn konkludi la devenon de la sedimentoj, ĉar tiuj malsamas depende ĉu ili estas maraj, riveraj, marĉaj, ventodevenaj, ktp. Laŭ la grajngrandeco la sedimentoj klasiĝas (el plej grandaj al plej malgrandaj) en gruzobrekĉio (depende de konsisto loza aŭ cementita), se la eroj mezuras pli ol 2,0 mm, sablo, se la eroj mezuras el 2,0 al 0,1, silto, se la eroj mezuras el 0,06 ĝis 0,02, kaj argilo, se la eroj mezuras el 0,005 al proksimume 0,002. Laŭ la procentaĵo de unu aŭ alia oni povas paroli pri silteca sablo aŭ sableca silto.

Materialo

Laŭ la konsisto de la sedimentoj, tiuj klasiĝas en lozaj kaj cementitaj, ĉu la sedimenteroj estis forte kunigitaj de ia tipo de cemento. Vere tiuj lastaj estas konsideritaj sedimentaj rokaĵoj kaj la unuaj veraj sedimentoj. Se okazas kemia precipitaĵo de akvo malfacilas diferencigi inter ambaŭ tipoj.

El argilo oni povas produkti brikojn kaj ĉiujn tipojn de ceramikaĵojn, el leŭso kaj el marno oni povas produkti cementon.

Kemiaj sedimentoj

Foje tiu kemia precipitiĝo okazas kune kun klasta sedimentado, tiam estas miksita tipo. Ekzemploj

El kalkoŝtono oni produktas kalkon kaj magneziton uzas la metalurgia industrio. Gipso estas uzata kaj en konstruado kaj en kemia industrio.

Biogenaj sedimentoj

Reziduaj sedimentoj

Graveco de sedimentaj petroj

Referencoj

Endre Dudich, "Ĉu vi konas la Teron? Ĉapitroj el la geologiaj sciencoj", Scienca Eldona Centro de UEA, Budapest, 1983.