Ruby (programlingvo): Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Escarbot (diskuto | kontribuoj)
BotMultichill (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: hu:Ruby
Linio 73: Linio 73:
[[he:Ruby]]
[[he:Ruby]]
[[hr:Ruby (programski jezik)]]
[[hr:Ruby (programski jezik)]]
[[hu:Ruby programozási nyelv]]
[[hu:Ruby]]
[[ia:Ruby (linguage de programmation)]]
[[ia:Ruby (linguage de programmation)]]
[[id:Ruby (bahasa pemrograman)]]
[[id:Ruby (bahasa pemrograman)]]

Kiel registrite je 02:49, 26 nov. 2007

Simbolo de Ruby programlingvo.

Ruby estas objektema, interpretata komputillingvo kun klara sintakso. Ĝi fontas el Perl, Smalltalk, Python, Lisp kaj CLU, tamen de Perl estas la plej granda influo.

Komputillingvaj ecoj de Ruby:

Ruby estas tute objektema: ĉiu ero de datumo estas objekto, eĉ bazaj datumtipoj. Ĉiu funkcio estas metodo. Ĉi tio estas simila al Smalltalk, sed ne al Java kaj Python. Kun kelkaj esceptoj, ĉiu nomo (variablo) en programo de Ruby tenas referencon al objekto, ne la objekton mem.

La lingvo estis kreita fare de Matsumoto Yukihiro je la 24-a de februaro 1993. La nuntempa stabila versio estas 1.8.5 (25a de aŭgusto 2006). Rimarku, ke la nomo ne estas akronimo, sed estas fakte vortludo je Perl. Laŭ la aŭtoro, li formis Ruby sekvante la "principon de la plej malgranda surprizo", kio signifas, ke la lingvo malhavu faligilojn kaj nekoheraĵojn, kiuj ĝenas en aliaj lingvoj.

Jen estas ekzemplo de kodo en Ruby:

  # Iteracias tri fojojn la jenan kodoblokon.
  3.times {
     # Anstataŭigas ' ' per ', ', aldonas "!" kaj printas la rezulto
     puts "Saluton mondo".gsub(" ", ", ") + "!"
  }

kaj la rezulto:

Saluton, mondo!
Saluton, mondo!
Saluton, mondo!

Ruby kaj programado por Interreto

Por facile krei programojn por Intterreto oni uzas specialan MVC-modjularon por Ruby, kiu nomiĝas Ruby on Rails (esperante: Rubeno sur Reloj).

Eksteraj ligoj