NASDAQ: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Rei-bot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: hu:NASDAQ
Broadbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: da:NASDAQ
Linio 27: Linio 27:
[[ca:NASDAQ]]
[[ca:NASDAQ]]
[[cs:NASDAQ]]
[[cs:NASDAQ]]
[[da:NASDAQ]]
[[de:Nasdaq]]
[[de:Nasdaq]]
[[en:NASDAQ]]
[[en:NASDAQ]]

Kiel registrite je 22:13, 7 dec. 2007

NASDAQ aŭ simple Nasdaq, originale akronimo por ’’National Association of Securities Dealers Automated Quotations’’ (Aŭtomata kursdetermino de Nacia Asocio de Valorpaperaj Komercistoj), estas borso, kiun funkciigas la ’’National Association of Securities Dealers’’. Kiam la komercado komenciĝis la 8-an de februaro en 1971, ĝi estis la unua elektronika borso. Ekde 1999, ĝi estas la plej granda usona borso, en kiu aperas duono de la usonaj Akciaj Kompanioj. NASDAQ konsistas el ’’NASDAQ National Market’’ (Nasdaq-a Nacia Merkato) kaj ’’NASDAQ SmallCap Market’’ (Nasdaq-a EtĈapa Merkato, sed "cap" (ĉapo) estas ankaŭ mallongigo por "capital" = kapitalo). La sidejo de la ĉefa borso estas en Usono, sed kun borsoj en Kanado kaj Japanio. Ĝi havas kontaktojn ankaŭ al aliaj borsoj en Hong Kong kaj Eŭropo.

La NASDAQ permesas multajn merkatajn reprezentantojn partopreni en la komerco per la ’’Electronic Communications Networks (ECNs)’’ (Elektronika Komunika Reto). La Small Order Execution System (SOES) (EtMendojn Plenuma Sistemo) estas alia NASDAQ-propreco, enkondukita en 1984, por akiri pli grandajn komercajn enspezojn. La 17-an de julio 1995 la NASDAQ-a akcia indekso unuafoje transpasis 1.000 poentojn. La indekso atingis la 10-an de marto en 2000 kun 5.048,62 poentoj sian pinton kaj signis la komencon de la „Dot-Com Boom”-fino („Dot-Com Boom” = enorma, senbaza kreskego de akcia valoro de la komputilaj firmaoj).

En la plej granda civila proceso en la historio de Usono, la federacia tribunalo kondamnis dekduojn de maklerdomoj (inter aliaj Merrill Lynch, Goldman Sachs, kaj Salomon Smith Barney) por pagi sumojn de 1,03 miliardoj da usonaj dolaroj al la damaĝitaj investintoj, kiujn ili trompis per falsaj planoj, nombroj.

En la jaro de 2002, oni enkondukis „NASDAQ SuperMontage”, mallonge SUMO kiel elelktronikan sistemon.


eksteraj ligoj