Stefan Karaĝa: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e ĝermeto
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 21:51, 24 maj. 2005

Stefan KARAĜA (bulgare Стефан Караджа , realnome Stefan Todorov Dimov) (1840-1868) estis bulgara revoluciulo.

Li naskiĝis la 11an de majo 1840 en la vilaĝo Iĉme, kiu hodiaŭ havas lian nomon, en la regiono de Jambol. Li estis la filo de unu el la plej malnovaj bulgaraj klanoj, la Binbelovoj.

Li ekziliĝis en Rumanio en 1862, kie li komencis sian revolucian agadon. Kun Haĝi Dimitro, li estris 120-homan taĉmenton, kiu revenis al Bulgario en 1868. Kaptita de la turka armeo, li estis pendumita.