Siouxsie Sioux: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
eNeniu resumo de redakto |
|||
Linio 61: | Linio 61: | ||
* ''[[A Bestiary of]]'' ([[1997]], kompilaĵo) |
* ''[[A Bestiary of]]'' ([[1997]], kompilaĵo) |
||
* ''[[Anima Animus]]'' ([[1999]]) |
* ''[[Anima Animus]]'' ([[1999]]) |
||
* ''[[Hai]]'' ([[2003]]) |
* ''[[Hai (albumo)|Hai]]'' ([[2003]]) |
||
=== Kunlaboradoj kun aliaj artistoj === |
=== Kunlaboradoj kun aliaj artistoj === |
Kiel registrite je 17:28, 22 dec. 2007
Ŝablono:Info Homoj Siouxsie Sioux (realnome Susan Janet Ballion) estas la ĉefa kantistino de anglaj rokgrupoj Siouxsie and the Banshees kies famo kulminis dum la malfrua 1970-oj kaj frua 1980-oj. En 1981, kune kun sia kunulo Budgie, ŝi kreis flankprojekton nomita The Creatures, kiu, kiam The Banshees malfondiĝis en 1996, fariĝis sia ĉefa grupo. Ekde 2004, ŝi solludas kaj aperigis sian unuan soloan albumon: Mandalay.
Ŝi enkarniĝas unu el la plej fama figuro de la post-punka tempo, kaj influis muzike kiel aspekte tutan generacion en Eŭropo, Ameriko, kaj Japanio (vidu albumnomon Hai! de The Creatures). Multaj postvenaj muzikgrupoj klamis inspiriĝi de ŝia muzika verko: de la punkaj The Cure, alternativ-rokaj Garbage al la triphopaj Massive Attack, LCD Soundsystem aŭ Scissor Sisters inter aliaj. Ŝi ankaŭ faris rimarkitajn kunlaboraĵojn kun Marc Almond kaj Morrissey.
Biografio
Junaĝo
La plej maljuna de tri infanoj, Susan Janet Ballion naskiĝis la 27-an de majo 1957 en Guy's Hospital, suda Londono. Ŝia patrino estis dulingva sekretario, ŝia patro estas valondevena anglo kiu scienccele elvenenigis serpentojn en laboratorio. Susan travivas junecon en la ĉirkaŭurbo de Londono, la t.n. municipo Bromley, kaj iras lernejen en Kent.
Kiam ŝi trafas dek-kvar, ŝia patro mortas pro komplikaĵo de alkoholismo. Unu jaro poste, ŝi suferas ulceran kojliton, rara malsano ne facile kuracebla. Ŝi poste priparolos tiun sperton kiel «superreala». «Ĝi tute neromantikigis korpon por mi».
Infanaĝe, ŝi ofte devis zorgi pri ŝi mem en sendisciplina etoso, ĉar eĉ antaŭ lia morto, ŝia patro ne estis responsa pro alkoholismo, kaj ŝia patrino estis okupita gajni la familian vivtenon. Laŭklaĉe, la ĝardeno de ilia domo fariĝis vera ĝangalo, kun altaj heĝoj kaj invadantaj rozoj, ĝis kiam la najbaroj plendis.
Adoleske, ŝi estis memdeklare solulinon. Dek-ok-jaraĝe, ŝi transloĝiĝas al centra Londono kaj komencas admiri la muzikon de David Bowie, Lou Reed, Marc Bolan aŭ Iggy Pop kaj frekventi la lokajn samseksemajn noktoklubojn. Dum tiu eliradoj, ŝi amikiĝas kun Steven Bailey, samaĝa junulo kiu fidelas la samajn klubojn. Ŝi fariĝas rimarkita en la londona punka medio por sia ekstravaganta eksteraĵo, kiu inspiriĝis interalie de fetiŝismo, katenado, glamo kaj koruptita ĉarmo.
Devenante de la sama municipo Bromley, la Sex Pistols ekfuroris en la brita ĉefurbo dum la meza 1970-oj. Ĵurnalisto Caroline Coon kreis la esprimon «Bromley Contingent» por arigi la furiozajn fanojn de la Sex Pistols dum tiuj jaroj, ĉar plejparto el ili devenis de Bromley. Konsciiĝante ke io grava estas okazanta, Susan kaj Steven tiam dorlotas ideon formi ilian propran muzikan grupon.
La 20-an de septembro 1976, ili finfine havas oportunon muziki koncerte okaze de la festivalo 100 Punk en Londono. Susan kaj Steven elektas la nomon Suzie and The Banshees (Suzanna kaj la banŝioj) kaj la du kunuloj prezentiĝas scene kun Marco Pirroni gitare kaj Sid Vicious drume. Tiu grupo tamen disiĝas tuj post la fino de koncerto. Sammonate, la Bromley Contingent sekvas na Sex Pistols en Francio por ilia turneo. Okaze de iu koncerto, Susan estas pugnofrapita de iu en la publiko pro ŝia ĝenerala aspekto: ŝi surhavis senĉapan mamzonon, vinilajn nigrajn ŝtrumpojn kaj nigran brakbendon signita de nazia svastiko. Tamen, tiu eksteraĵo nur celis ŝoki burĝojn kaj neniel simbolis politikan emon. Cetere, ŝi poste verkis Mittageisen omaĝe al la kontraŭnazisma artisto Helmut Herzfeld kaj la disketon Israel (=Israelo).
La posta jaro, Susan kaj Steven dungas novajn muzikistojn kaj ili kune vizitas ĉiujn scenojn de la lando. Ili baldaŭ akiras sufiĉan famon por ke John Peel invitas ilin al sia fama Peel Session (Sesio de Peel).
Siouxsie and the Banshees
The Creatures
Soloe
Diskografio
Soloe
Kun Siouxsie and the Banshees
- The Scream (1978)
- Join Hands (1979)
- Kaleidoscope (1980)
- Juju (1981)
- Once Upon a Time - The Singles (1981, kompilaĵo)
- A Kiss in the Dreamhouse (1982)
- Nocturne (1983, dvd live)
- Hyaena (1984)
- Tinderbox (1986)
- Through the Looking-glass (1987, albumo de novaj versioj)
- Peepshow (1988)
- Superstition (1991)
- Twice Upon a Time - The Singles (1992, kompilaĵo)
- The Rapture (1995)
- The Best of Siouxsie and the Banshees (2002, kompilaĵo)
- Downside-up (2004, kompilaĵo de B-flankoj kaj raraĵoj)
- Voices On The Air : The Peel Sessions (2006, kompilaĵo de koncertaj prezentoj)
Kun The Creatures
- Boomerang (1989)
- A Bestiary of (1997, kompilaĵo)
- Anima Animus (1999)
- Hai (2003)
Kunlaboradoj kun aliaj artistoj
- Morrissey : Interlude (disketo kantita duete) (1994)
- Hector Zazou : The Lighthouse (peco kantita kiel gasto sur la albumo Chansons Des Mers Froides) (1995)
- Marc Almond : Threat Of Love (peco kantita duete Open All Night) (1999)
- Basement Jaxx : Cish Cash (peco kantita kiel gasto Kish Kash) (2003)
Eksteraj ligiloj
greke Oficiala retejo pri la ĵusa albumo Mantaray (angle) greke Senmanka retejo kun diversaj informoj. La ununura neoficiala retejo konsilite en la oficiala retejo (angle)