Grandmajstro: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Horsto (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Horsto (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 17: Linio 17:
La plej multaj grandmajstroj vivas nun (julio 2007) en [[rusio]] (173), en [[germanio]] estas 65 kaj en [[islando]] estas 10 kvankam la lando havas nur 300000 loĝantojn.
La plej multaj grandmajstroj vivas nun (julio 2007) en [[rusio]] (173), en [[germanio]] estas 65 kaj en [[islando]] estas 10 kvankam la lando havas nur 300000 loĝantojn.


Pro tiu kreskado de la nombro de la grandmajstro oni nuntempe pli uzas la [[ELO]]-nombron por taksi la forton de ŝakisto. Ŝakistoj kiuj havas [[ELO]]-nombron super 2700 neoficiale estas nomata [[super-grandmajstro]]j.
Pro tiu kreskado de la nombro de la grandmajstroj oni nuntempe pli uzas la [[ELO]]-nombron por taksi la forton de ŝakisto. Ŝakistoj kiuj havas [[ELO]]-nombron super 2700 neoficiale estas nomata [[super-grandmajstro]]j.


La plej juna grandmajstro estis dum multaj jaroj la usonano [[Bobby Fischer]], kiu ricevis la titolon kiam li estas 15 jaroj, 4 monatoj kaj 1 tago. En la jaro 2002 la [[ukrainio|ukraino]] [[Serhij Karjakin]] (ukraine Сергій Карякін) estiĝis grandmajstro kiam li estas 12 jaroj kaj 7 monatoj.
La plej juna grandmajstro estis dum multaj jaroj la usonano [[Bobby Fischer]], kiu ricevis la titolon kiam li estas 15 jaroj, 4 monatoj kaj 1 tago. En la jaro 2002 la [[ukrainio|ukraino]] [[Serhij Karjakin]] (ukraine Сергій Карякін) estiĝis grandmajstro kiam li estas 12 jaroj kaj 7 monatoj.

Kiel registrite je 14:45, 30 dec. 2007

La titolo internacia grandmajstro (mallongigo: GM, antaŭe: IGM) estas donata ekde la jaro 1950 de la mondŝakasocio FIDE. Ĝi estas la plej alta titolo donita de la FIDE por turnirŝakistoj kaj ĝi validas dum la tuta vivo. La titolon ŝakmondĉampiono ricevas la venkinto de mondĉampiona batalado.

Historio

La titolo grandmajstro estis jam neoficiale uzata en la 19a jarcento, unue je la 18a de februaro 1838 en la ŝakrubriko de la ĵurnalo Bell's Life. Oficiale ĝi estis unue donita de la caro Nikolaus II., kiu tiel premiis la 5 venkintoj de la granda turniro en Sankt-Peterburgo 1914: Emanuel Lasker, José Raúl Capablanca, Siegbert Tarrasch, Alexander Aljechin kaj Frank Marshall.

La sovetunia ŝakasocio unue 1927 donis la titolon al Boris Werlinski, poste nur 1931 al Michail Botwinnik.

La titolon de internacia grandmajstro donis la FIDE la unuan fojon 1950. Kiel rekono de ilia meritoj la sekvaj ŝakistoj ricevis la titolon: Ossip Bernstein, Isaak Boleslawski, Igor Bondarewski, Michail Botwinnik, David Bronstein, Oldrich Duras, Max Euwe, Reuben Fine, Salo Flohr, Ernst Grünfeld, Paul Keres, Boris Kostić, Alexander Kotow, Grigori Löwenfisch, Andor Lilienthal, Géza Maróczy, Jacques Mieses, Miguel Najdorf, Wjatscheslaw Ragosin, Samuel Reshevsky, Akiba Rubinstein, Friedrich Sämisch, Wassili Smyslow, Gideon Ståhlberg, László Szabó, Savielly Tartakower kaj Milan Vidmar.

Plimultigo de titoloj

La nombro de la grandmajstroj plimultiĝis de 24 en la jaro 1950 al 88 en la jaro 1972, nuntempe estas pli ol 900. La kialoj por tio estas:

  • Plimutigo de la turniroj (kvalifikaj eblecoj).
  • Politikaj ŝanĝoj en orienta eŭropo, kiuj ebligas multajn fortajn ludistojn partopreni al tiuj turniroj.
  • Disvolviĝo de moderna informsistemoj (interreto, ŝakdatenbankoj).

Plia kialo ankaŭ estas, ke la kvalifikaj turniroj pli kaj pli malongiĝis. Necesis en la 70a jaroj 15 ronda turniro, sufiĉas nun jam 7 rondoj. Krome la minimuma ELO-nombro (2500 por GM, 2400 por IM) ne ŝanĝis dum la pasintaj 25 jaroj kvankam la ELO-nombroj kreskis. Estis ŝakisto kun ELO-nombro 2500 en la jaro 1983 ankoraŭ sub la unuaj 40 de la mondranglisto, li nun ne plu estas sub la unuaj 400. La FIDE tial devus altigi la minimuman ELO-nombron por atingi la titolan normon, sed ĝi ne faris, eble ĉar ĝi ricevas monon por ĉiu donita titolo. Ĝi male malaltigis la postulojn ĉar nun eĉ sufiĉas se oni atingas la minimuman ELO-nombron iam ajn dum turniro.

La plej multaj grandmajstroj vivas nun (julio 2007) en rusio (173), en germanio estas 65 kaj en islando estas 10 kvankam la lando havas nur 300000 loĝantojn.

Pro tiu kreskado de la nombro de la grandmajstroj oni nuntempe pli uzas la ELO-nombron por taksi la forton de ŝakisto. Ŝakistoj kiuj havas ELO-nombron super 2700 neoficiale estas nomata super-grandmajstroj.

La plej juna grandmajstro estis dum multaj jaroj la usonano Bobby Fischer, kiu ricevis la titolon kiam li estas 15 jaroj, 4 monatoj kaj 1 tago. En la jaro 2002 la ukraino Serhij Karjakin (ukraine Сергій Карякін) estiĝis grandmajstro kiam li estas 12 jaroj kaj 7 monatoj.

Ligiloj