Mozilo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 43: Linio 43:
[[csb:Mozilla]]
[[csb:Mozilla]]
[[hu:Mozilla]]
[[hu:Mozilla]]
[[mg:Mozilla]]
[[nl:Mozilla]]
[[nl:Mozilla]]
[[no:Mozilla]]
[[no:Mozilla]]

Kiel registrite je 18:27, 27 feb. 2005

Komputiko > Interreto > Retumilo > Mozilo


Mozilo (angle, Mozilla [mozila]) estas

  1. Libera, multesistema programaro por la Interreto, inkluzive retumilon, retpoŝtan kaj novaĵgrupan programon, HTML-redaktilon k.a.
  2. La projekto, kiu respondecas pri la laborado je tiu programaro.

En februaro de 1998, Netscape liveris la plejparton de la fontodosieraro de sia populara programaro Communicator (inkluzivante la TTT-legilon Navigator) per malfermafonta permesilo. Por teni la kunlaboradon pri Mozilo, Netscape kreis ankaŭ la organizaĵon Mozilla kaj la TTT-ejon http://mozilla.org/. Kvankam oni baldaŭ forlasis la originalan fontodosieraron, la organizaĵo fine sukcesis produkti interretan programaron pli kapablan ol Communicator.

La laboro pri Mozilo plu daŭras. Ĝi ankaŭ iĝis bazo por aliaj programoj. Kelkaj estas troveblaj ĉe MozDev (angle).

Historio de Mozilo

La liberigo de Netscape Communicator, dum la pinto de la ekonomia apogeo de la finaj 1990-aj jaroj en Usono, estis akceptita kun miksitaj aprobo kaj skeptiko. Pluraj (ĉefe Linuksanoj) vidis ĝin kiel venkon de la movado por libera programado kaj kiel bonan ŝancon ke Netscape profitu.

Aliaj (la industrio de malfermita programaro) interpretis ĝin kiel fiaskon de Netscape kontraŭ Internet Explorer de Mikrosofto en la batalo pri TTT-legiloj.

La programado per la fontokodo de Communicator malfacilis pli ol antaŭvidite:

  • La kodaro estis grandega kaj kompleksa.
  • Oni devis labori por pluraj operaciumoj, respektante iliajn diversajn morojn kaj normojn.
  • Dum jaroj Netscape-anoj devis rapide produkti novajn versiojn laŭ "Interreta tempo". Por tio, ili oferis modjulecon kaj programan elegantecon.
  • Pluraj partoj ne estis liberaj, ĉar Netscape akiris ilin laŭ permesoj de aliuloj.

Rezulte, la unua liveraĵo estis nek konstruebla nek ekzekutebla. Tio malfacilis por la kernaj programistoj de Mozilo (multaj salajrataj de Netscape), kaj eĉ pli por eksteraj eventualaj kontribuontoj.

Fine, la kernaj programistoj decidis forlasi la hereditan kodaron por reverki ĉion dekomence. Malkonsente, unu el la ĉefaj Netscape-aj programistoj, Jamie ZAWINSKI, rezignis. La rezulta plano inkluzivis krei tute novan multsisteman programbibliotekon por komputil-homa interagado kaj novan HTML-surekranigan meĥanismon.

Malmultaj antaŭvidis, ke iam donos rezulton. Rapida kompletigo de la HTML-a pozicimeĥanismo Gecko kredigis, ke la tuta programo baldaŭ aperos. Tamen, ĝi prenis multe pli da tempo. Kaj iuj mozilanoj jam viziis projekton trans simpla TTT-legilo. La nova Mozilo estos laŭ ili "bazo por interretaj programoj", tute programebla kaj modjula. Same bone ĝi povus enhavi retpoŝtajn redaktilojn, tujmezaĝilojn, Usenet-legilojn, kaj multon alian.

Mozilo haveblas en esperanto, kiel montras la sekva ekranbildo.
Ĉefpaĝo de la Vikipedio vidata per esperanto versio de Mozilo


Esperanta versio de programo Mozilo