Bastonrulsketado: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 9: Linio 9:
==Avantaĝoj==
==Avantaĝoj==


Kvankam bastona rulsketado ne estas same ofta kiel tradicia rulsketado, ĝi havas kelkajn avantaĝojn. Uzado de bastonoj ebligas pli multflankan ekzercadon, kiu aktivigas ankaŭ torsajn kaj brakajn muskolojn. Krome la du ekstraj pezopunktoj de la bastonpintoj donas plian sekurecon. La bastonoj donas plian forton, kiu uzeblas aparte almonte, sed ĝenerale bastonrulsketado ne estas pli rapida ol tradicia rulsketado. <ref>Austin, P. (2007) Bastona rulsketado: sezona ekzercado por la tuta korpo. ''EsperHe-Bulteno'' 1/2007.</ref>
Kvankam bastona rulsketado ne estas same ofta kiel tradicia rulsketado, ĝi havas kelkajn avantaĝojn. Uzado de bastonoj ebligas pli multflankan ekzercadon, kiu aktivigas ankaŭ torsajn kaj brakajn muskolojn. Krome la du ekstraj pezopunktoj de la bastonpintoj donas plian sekurecon. Uzado de bastonoj donas plian forton, kiu uzeblas aparte almonte, sed ĝenerale bastonrulsketado ne estas pli rapida ol tradicia rulsketado. <ref>Austin, P. (2007) Bastona rulsketado: sezona ekzercado por la tuta korpo. ''EsperHe-Bulteno'' 1/2007.</ref>


==Historio==
==Historio==

Kiel registrite je 17:10, 6 jan. 2008

Bastonrulsketantoj prepariĝas por rulsketada maratono.
Bildvortareto pri bastona rulsketado el la gazeteto EsperHe-Bulteno.

Bastonrulsketado estas maniero uzi rulsketilojn kaj bastonojn por movi sin. La tekniko uzata estas principe la sama kiel en liberstila skiado, kaj tial multaj skiantoj uzas bastonan rulsketadon kiel sian somertrejnan sportbranĉon. Bastonrulsketado estas tamen kategoriigita kiel subbranĉo de rulsketado, sed kiel aparta sportbranĉo. La plej rapidaj bastonrulsketantoj moviĝas kun la rapideco de pli ol 30 km/h.

Ekipaĵo

En bastona rulsketado estas uzataj kutimaj rulsketiloj kaj specialaj bastonoj kun pikiloj. Uzado de kasko kaj ŝirmiloj estas rekomendata.

Avantaĝoj

Kvankam bastona rulsketado ne estas same ofta kiel tradicia rulsketado, ĝi havas kelkajn avantaĝojn. Uzado de bastonoj ebligas pli multflankan ekzercadon, kiu aktivigas ankaŭ torsajn kaj brakajn muskolojn. Krome la du ekstraj pezopunktoj de la bastonpintoj donas plian sekurecon. Uzado de bastonoj donas plian forton, kiu uzeblas aparte almonte, sed ĝenerale bastonrulsketado ne estas pli rapida ol tradicia rulsketado. [1]

Historio

Bastonoj estis uzataj de unuopaj rulsketantoj almenaŭ jam dum la 1980-aj jaroj. En la fino de la 1990-aj jaroj la finnlanda sportakcesoraĵa kompanio Exel kreis la koncepton Nordic Blading ("Nordia klingado") kaj aldonis ĝin al sia aro de novumaj bastonaj sportbranĉoj kun bastonmarŝado kaj aliaj. Exel ekfabrikis specialajn bastonojn por rulsketado precipe por la skandinavia kaj mezeŭropa markedoj. [2][3]

Oficiala aktiveco

Finnlando estas ankoraŭ la nura lando kun oficiala konkursa aktiveco ĝuste en bastonrulsketado. Ekzistas precipe ĉiujara finnlanda ĉampioneca konkurso, sed la plej granda rulsketada evento kun bastona starto estas "Helsinka Rulula Maratono" (Helsinki Roller Marathon). Somere de 2007 ĝin partoprenis 450 rulsketantoj el kiuj 150 partoprenis diversajn bastonajn kategoriojn. [4]

Referencoj

  1. Austin, P. (2007) Bastona rulsketado: sezona ekzercado por la tuta korpo. EsperHe-Bulteno 1/2007.
  2. Exel: jarraporto de 1999.
  3. Exel: jarraporto de 2000.
  4. La finnlanda sketorganizo: Helsinki Roller Marathon.

Eksteraj ligiloj

greke Exel Nordic Blading (fi/en/de) greke Skatelog: Nordic Blading (ligiloj al diverslingvaj retejoj)