Bahaa Sankta Familio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
e "Teherano" ĝustigita al "Tehrano"
Linio 1: Linio 1:
Tradukita el la angla artikolo de WIKIPEDIA titolita “Bahá'u'lláh’s Family” [http://en.wikipedia.org/wiki/Bah%C3%A1'u'll%C3%A1h's_family].
Tradukita el la angla artikolo de WIKIPEDIA titolita “Bahá'u'lláh’s Family” [http://en.wikipedia.org/wiki/Bah%C3%A1'u'll%C3%A1h's_family].


''[[Bahá'u'lláh]]'' (arabe: بهاء الله , t.e."Gloro, Splendoro, Lumo de Dio") estis la fondinto kaj la profeto de la [[Bahaa Kredo]]. Li naskiĝis en [[Teherano]] (''T&#803;ihrán''), ĉefurbo de [[Persujo]], je la [[12-a de novembro]] [[1817]] (2-a de ''Muh&#803;arram'' 1233 p.H.). Lia nomo estis ''Mírzá H&#803;usayn 'Alí Núrí'' kaj Li estis le filo de persa noblulo [[M%C3%ADrz%C3%A1_%60Abb%C3%A1s|''Mírzá Buzurg'']] de ''[[Núr]]'' (en la provinco de [[Mazenderano|''Mázindarán'']]), kiu estis la Veziro de la Ŝaho, kaj de lia edzino [[Khadijih Khanum|''<u>Kh</u>adíjih <u>Kh</u>ánum'']]. Li fariĝis elstara [[Babismo|babano]] kaj fondis la Bahaa Kredon, deklarante en [[1863]] Sian mision kiel [[Babismo#Anonco de la alveno de "Tiu, kiun Dio manifestos"|"Tiu, Kiu Dio malkaŝos"]] anoncita de la ''[[Báb]].''
''[[Bahá'u'lláh]]'' (arabe: بهاء الله , t.e."Gloro, Splendoro, Lumo de Dio") estis la fondinto kaj la profeto de la [[Bahaa Kredo]]. Li naskiĝis en [[Tehrano]] (''T&#803;ihrán''), ĉefurbo de [[Persujo]], je la [[12-a de novembro]] [[1817]] (2-a de ''Muh&#803;arram'' 1233 p.H.). Lia nomo estis ''Mírzá H&#803;usayn 'Alí Núrí'' kaj Li estis le filo de persa noblulo [[M%C3%ADrz%C3%A1_%60Abb%C3%A1s|''Mírzá Buzurg'']] de ''[[Núr]]'' (en la provinco de [[Mazenderano|''Mázindarán'']]), kiu estis la Veziro de la Ŝaho, kaj de lia edzino [[Khadijih Khanum|''<u>Kh</u>adíjih <u>Kh</u>ánum'']]. Li fariĝis elstara [[Babismo|babano]] kaj fondis la Bahaa Kredon, deklarante en [[1863]] Sian mision kiel [[Babismo#Anonco de la alveno de "Tiu, kiun Dio manifestos"|"Tiu, Kiu Dio malkaŝos"]] anoncita de la ''[[Báb]].''


La Familio de ''Bahá'u'lláh'' konsistas el tri edzinoj kun iliaj gefiloj. Por informoj pri la patro kaj la gefratoj de ''Bahá'u'lláh'', vidu la artikolon pri [[M%C3%ADrz%C3%A1_%60Abb%C3%A1s|''Mírzá Buzurg'']].
La Familio de ''Bahá'u'lláh'' konsistas el tri edzinoj kun iliaj gefiloj. Por informoj pri la patro kaj la gefratoj de ''Bahá'u'lláh'', vidu la artikolon pri [[M%C3%ADrz%C3%A1_%60Abb%C3%A1s|''Mírzá Buzurg'']].
Linio 26: Linio 26:
*[[%C3%81siyih_Kh%C3%A1num%2C_Navv%C3%A1b|''Ásíyih <u>Kh</u>ánum'']] estis la unua edzino de ''Bahá'u'lláh'' kaj estas plibone konata de la bahaanoj per sia titolo [[%C3%81siyih_Kh%C3%A1num%2C_Navv%C3%A1b|''Navváb'']].
*[[%C3%81siyih_Kh%C3%A1num%2C_Navv%C3%A1b|''Ásíyih <u>Kh</u>ánum'']] estis la unua edzino de ''Bahá'u'lláh'' kaj estas plibone konata de la bahaanoj per sia titolo [[%C3%81siyih_Kh%C3%A1num%2C_Navv%C3%A1b|''Navváb'']].
*Ŝi estis la filino de persa noblulo [[Mirza Isma'il-i-Vazir|''Mírzá Ismá'íl-i-Vazír'']]. Ŝia naskiĝdato estas nekonata.
*Ŝi estis la filino de persa noblulo [[Mirza Isma'il-i-Vazir|''Mírzá Ismá'íl-i-Vazír'']]. Ŝia naskiĝdato estas nekonata.
*Ili geedziĝis inter la [[24-a de septembro]] kaj la [[22-a de oktobro]] [[1835]] en Teherano kaj ili havis sep gefilojn, el kiuj nur tri atingis sian plenkreskecon.
*Ili geedziĝis inter la [[24-a de septembro]] kaj la [[22-a de oktobro]] [[1835]] en Tehrano kaj ili havis sep gefilojn, el kiuj nur tri atingis sian plenkreskecon.
*Ŝi mortis je [[1886]] en [[Akko]] (''`Akká'' [[Palestino]]).
*Ŝi mortis je [[1886]] en [[Akko]] (''`Akká'' [[Palestino]]).


Linio 42: Linio 42:
[[Image:Bahiyyih_khanum_1895.jpg|thumb|left|Bahíyyih <u>Kh</u>ánum in 1895]]
[[Image:Bahiyyih_khanum_1895.jpg|thumb|left|Bahíyyih <u>Kh</u>ánum in 1895]]


*[[Bahiyyih Khanum|''Bahíyyih <u>Kh</u>ánum'']] naskiĝis dum [[1846]] en Teherano kaj estis titolita la "Plejgranda Folio Sankta". Ŝi estis aparte kara al sia patro kaj estis konsiderata ene de la Bahaa Kredo kiel unu el la plej grandiozaj virinoj de la homaro :
*[[Bahiyyih Khanum|''Bahíyyih <u>Kh</u>ánum'']] naskiĝis dum [[1846]] en Tehrano kaj estis titolita la "Plejgranda Folio Sankta". Ŝi estis aparte kara al sia patro kaj estis konsiderata ene de la Bahaa Kredo kiel unu el la plej grandiozaj virinoj de la homaro :


"Vere, Ni altigis vin al rango plej elstara inter la virinoj, kaj donaci al vi en Mia kortego tian staton kian neniu virino superis." (''Bahá'u'lláh'', citita en « The Bahá’í World'', vol. V, p. 171) [http://reference.bahai.org/en/t/bwc/BK/bk-2.html]
"Vere, Ni altigis vin al rango plej elstara inter la virinoj, kaj donaci al vi en Mia kortego tian staton kian neniu virino superis." (''Bahá'u'lláh'', citita en « The Bahá’í World'', vol. V, p. 171) [http://reference.bahai.org/en/t/bwc/BK/bk-2.html]
Linio 69: Linio 69:
== ''Fát&#803;imih <u>Kh</u>ánum'' (titolita de ''Bahá'u'lláh'' : ''Mahd-i-'Ulya'') ==
== ''Fát&#803;imih <u>Kh</u>ánum'' (titolita de ''Bahá'u'lláh'' : ''Mahd-i-'Ulya'') ==
*Ŝi naskiĝis en [[1828]] kaj estas kutime konata kiel ''Mahd-i-'Ulya''. Ŝi estis kuzino de ''Bahá'u'lláh'' kaj poste fariĝis Lia dua edzino.
*Ŝi naskiĝis en [[1828]] kaj estas kutime konata kiel ''Mahd-i-'Ulya''. Ŝi estis kuzino de ''Bahá'u'lláh'' kaj poste fariĝis Lia dua edzino.
*Ili geedziĝis en Teherano dum [[1849]] kaj havis ses gefilojn, el kiuj nur kvar atingis sian plenkreskecon. Oni diras, ke ŝi evidentigis grandan malamikecon kontraŭ ''`Abdu'l-Bahá''.
*Ili geedziĝis en Tehrano dum [[1849]] kaj havis ses gefilojn, el kiuj nur kvar atingis sian plenkreskecon. Oni diras, ke ŝi evidentigis grandan malamikecon kontraŭ ''`Abdu'l-Bahá''.
*Ŝi mortis en [[1904]], kaj estis poste konsiderata kiel [[interlig-rompato|rompanto de la Interligo Bahaa]].
*Ŝi mortis en [[1904]], kaj estis poste konsiderata kiel [[interlig-rompato|rompanto de la Interligo Bahaa]].


Linio 130: Linio 130:
=== Faktoj ===
=== Faktoj ===
*''Bahá'u'lláh'' havis samtempe tri edzinojn laŭ la asertoj de Sia pranepo ''<u>Sh</u>o<u>gh</u>i Effendi''.
*''Bahá'u'lláh'' havis samtempe tri edzinojn laŭ la asertoj de Sia pranepo ''<u>Sh</u>o<u>gh</u>i Effendi''.
*''Bahá'u'lláh'' edziĝis kun Sia unua edzino en Teherano, kiam ili ambaŭ estis islamanoj. Li edziĝis kun Sia dua edzino ankaŭ en Teherano, kiam Li kaj Liaj du edzinoj estis babanoj kaj ne plu islamanoj.
*''Bahá'u'lláh'' edziĝis kun Sia unua edzino en Tehrano, kiam ili ambaŭ estis islamanoj. Li edziĝis kun Sia dua edzino ankaŭ en Tehrano, kiam Li kaj Liaj du edzinoj estis babanoj kaj ne plu islamanoj.
*Laŭ la leĝoj kaj la tradicioj de Islamo, kiujn estus observinta en la tempo de Siaj tiuj edziĝoj, viro rajtas havi samtempe kvar edzinojn.
*Laŭ la leĝoj kaj la tradicioj de Islamo, kiujn estus observinta en la tempo de Siaj tiuj edziĝoj, viro rajtas havi samtempe kvar edzinojn.
*La bahaaj leĝoj pri geedziĝo estis revelaciitaj en la "Plej sankta Libro" (''Kitáb-i-Aqdas''), pli ol dek jarojn post Lia dua edziĝo. Tiuj leĝoj permesas pro justeco nur du samtempajn edzinojn kaj neniun konkubinon. (>>noto:11) Tiun bigamion poste konsideris ''‘Abdu'l-Bahá'' tute neebla praktike ĉar neniam plenumiĝus la kondiĉo de justeco, tiel ke monogamio establiĝis ene de la bahaa komunumo. (>>noto:12)
*La bahaaj leĝoj pri geedziĝo estis revelaciitaj en la "Plej sankta Libro" (''Kitáb-i-Aqdas''), pli ol dek jarojn post Lia dua edziĝo. Tiuj leĝoj permesas pro justeco nur du samtempajn edzinojn kaj neniun konkubinon. (>>noto:11) Tiun bigamion poste konsideris ''‘Abdu'l-Bahá'' tute neebla praktike ĉar neniam plenumiĝus la kondiĉo de justeco, tiel ke monogamio establiĝis ene de la bahaa komunumo. (>>noto:12)
Linio 142: Linio 142:
:''"Bahá'u'lláh havis neniun konkubinon. Li havis tri laŭlegajn edzinojn. Ĉar Li edziĝis kun ili antaŭ ol revelaciiĝis la "Aqdas" (Lia libro de la leĝoj), Li estis ja konformiĝanta kun la leĝoj de Islamo, kiuj ne estis tiam anstataŭitaj. Li trudis justecon kiel kondiĉon por poligamio. ‘Abdu'l-Bahá interpretis el tio, ke viro ne povas samtempe edziĝi kun pli ol unusola virino ĉar ne eblas al li esti justa kontraŭ du aŭ pluraj edzinoj samtempaj.”''
:''"Bahá'u'lláh havis neniun konkubinon. Li havis tri laŭlegajn edzinojn. Ĉar Li edziĝis kun ili antaŭ ol revelaciiĝis la "Aqdas" (Lia libro de la leĝoj), Li estis ja konformiĝanta kun la leĝoj de Islamo, kiuj ne estis tiam anstataŭitaj. Li trudis justecon kiel kondiĉon por poligamio. ‘Abdu'l-Bahá interpretis el tio, ke viro ne povas samtempe edziĝi kun pli ol unusola virino ĉar ne eblas al li esti justa kontraŭ du aŭ pluraj edzinoj samtempaj.”''


:''"...Bahá'u'lláh edziĝis kun la unua kaj dua edzinoj, kiam Li estis ankoraŭ en Teherano, kaj kun la tria edzino, kiam Li estis en Bagdado. Unue la Leĝoj de la Aqdas ne estis tiam revelaciitaj, kaj due Li konformiĝis kun la Leĝoj de la antaŭa Revelacio kaj kun la kutimoj de la popolo de Sia lando."'' (>>noto:13)
:''"...Bahá'u'lláh edziĝis kun la unua kaj dua edzinoj, kiam Li estis ankoraŭ en Tehrano, kaj kun la tria edzino, kiam Li estis en Bagdado. Unue la Leĝoj de la Aqdas ne estis tiam revelaciitaj, kaj due Li konformiĝis kun la Leĝoj de la antaŭa Revelacio kaj kun la kutimoj de la popolo de Sia lando."'' (>>noto:13)


Bahaaj fontoj argumentas, ke [[poligamio]] estas malnova kutimo, kaj ke aliaj religioj ne postulas [[monogamio|monogamion]]. (>>noto:14) Laŭ la Leĝo de [[Moseo]] viro povus edziĝi kun tiom da virinoj kiom li deziras. [[Jesuo]] ne malpermesis poligamion kaj uzis parabolojn, en kiuj oni parolis pri poligamiaj geedziĝoj. En la araba duoninsulo [[Mohamedo]] estigis limigon je kvar edzinoj por viroj alkutimiĝintaj je centoj da edzinoj. La Bahaa Kredo progresive enkondukis monogamion en regiono, kie poligamion oni konsideras kiel pravan vivmanieron. La 89a noto de la ''Kitáb-i-Aqdas'' tiel komentarias la verson koncernan :
Bahaaj fontoj argumentas, ke [[poligamio]] estas malnova kutimo, kaj ke aliaj religioj ne postulas [[monogamio|monogamion]]. (>>noto:14) Laŭ la Leĝo de [[Moseo]] viro povus edziĝi kun tiom da virinoj kiom li deziras. [[Jesuo]] ne malpermesis poligamion kaj uzis parabolojn, en kiuj oni parolis pri poligamiaj geedziĝoj. En la araba duoninsulo [[Mohamedo]] estigis limigon je kvar edzinoj por viroj alkutimiĝintaj je centoj da edzinoj. La Bahaa Kredo progresive enkondukis monogamion en regiono, kie poligamion oni konsideras kiel pravan vivmanieron. La 89a noto de la ''Kitáb-i-Aqdas'' tiel komentarias la verson koncernan :

Kiel registrite je 21:32, 19 jan. 2008

Tradukita el la angla artikolo de WIKIPEDIA titolita “Bahá'u'lláh’s Family” [1].

Bahá'u'lláh (arabe: بهاء الله , t.e."Gloro, Splendoro, Lumo de Dio") estis la fondinto kaj la profeto de la Bahaa Kredo. Li naskiĝis en Tehrano (Ṭihrán), ĉefurbo de Persujo, je la 12-a de novembro 1817 (2-a de Muḥarram 1233 p.H.). Lia nomo estis Mírzá Ḥusayn 'Alí Núrí kaj Li estis le filo de persa noblulo Mírzá Buzurg de Núr (en la provinco de Mázindarán), kiu estis la Veziro de la Ŝaho, kaj de lia edzino Khadíjih Khánum. Li fariĝis elstara babano kaj fondis la Bahaa Kredon, deklarante en 1863 Sian mision kiel "Tiu, Kiu Dio malkaŝos" anoncita de la Báb.

La Familio de Bahá'u'lláh konsistas el tri edzinoj kun iliaj gefiloj. Por informoj pri la patro kaj la gefratoj de Bahá'u'lláh, vidu la artikolon pri Mírzá Buzurg.

Bahaa Ortografio
Por klarigoj pri la transskribado de la nomoj arabaj kaj persaj per okcidentaj literoj, vidu la artikolon de Vikipedio titolitan:
« Bahaa ortografio ».

Titoloj de Liaj Gefiloj

Unu el la titoloj de Bahá'u'lláh estas Sadratu'l-Muntahá (arabe : "la netranspasebla arbo". Rilate al tio, Bahá'u'lláh titolis Siajn gefilojn jene :

Liaj filoj ricevis la titolon Aghṣán (arabe : "Branĉoj"), kies singulara formo estas Ghuṣn. Tri el Liaj filoj ricevis aparatan titolon :

Liaj filinoj ricevis la titolon Afnán (arabe : "Folioj"). Tiun titolon oni ne devas konfuzi kun tiu (Afnán) donita de Bahá'u'lláh al la patrina parencaro de la Báb, kiu estas tradukita "Branĉetoj" kaj estis adoptita de ĝia idaro kiel kromnomo. Tiel la plej majuna filino de Bahá'u'lláh, Bahíyyih (Fáṭimih), ricevis la titolon de la "Plejgranda Folio Sankta".

Dum Sia vivo, kiam Bahá'u'lláh parolis pri Sia plej maljuna filo ‘Abbás, Li uzis titolojn kiel Sirru'lláh ("Mistero de Dio"), aŭ Sarkár-i-Áqá (la "Mastro"). Post la forpaso de Bahá'u'lláh, Lia filo ‘Abbás adoptis la titolon ‘Abdu'l-Bahá ("Servanto de Bahá").

Bahá'u'lláh ne donis al Sia idaro iun ajn senperan rajton je la posedaĵoj de aliuloj, kontraste kun Ŝijaismo, en kiu siyyid (vira praido de la Profeto Muḥammad pere de Lia filino Fáṭimih) ĝuas apartajn rajtojn financajn. (>>noto:2)

Ásíyih Khánum (titolita de Bahá'u'lláh : Navváb)

Ŝiaj gefiloj estas :

`Abbás Effendi (`Abdu'l-Bahá)

`Abdu'l-Bahá en 1868
  • `Abdu'l-Bahá `Abbás naskiĝis en la persa ĉefurbo Tehrano je la 23-a de majo 1844 (5-a de Jamádíyu’l-Avval 1260 p.H.) kaj Li estis la unuenaskita filo de Ásíyih kaj Bahá'u'lláh, kiu kromnomis lin per diversaj titoloj kiel la "Mistero de Dio", la "Mastro", la "Perfekta Ekzemplo" kaj la "Plej Granda Branĉo".
  • `Abdu'l-Bahá farigis la "Centro de la Interligo" de la Bahaa Kredo post la morto de sia patro. Dum tiu epoko li eltenis la atakojn de sia duon-frato Mírzá Muḥammad `Alí, al kiu Bahá'u'lláh donis nek gvidantan rolon nek aŭtoritaton en la Bahaa Komunumo. Kiam Mírzá Muḥammad `Alí plendis, ke `Abdu'l-Bahá akaparis tro grandan aŭtoritaton, Bahanoj refutis liajn riproĉojn citante la skribojn de Bahá'u'lláh : Lawḥ-i-Ghuṣn (Epistolo de la Branĉo) (>>noto:3) Kitáb-i-'Ahdí (la Libro de la Alianco) (>>noto:4) kaj la Kitáb-i-Aqdas (la Plej Sankta Libro) (>>noto:5) por klare pravigi, ke `Abdu'l-Bahá ja estas Lia unusola posteulo kaj la unusola interpretanto de Liaj Sriboj. Tiu konflito igis pli kaj pli malbonaj la prizonajn vivkondiĉojn de `Abdu'l-Bahá ĝis lia liberigo post la Turka Revolution.
  • Post la Unua Mondmilito, je la 27-a de aprilo 1920 `Abdu'l-Bahá estis ordenita kiel "Kavaliro de la Brita Imperio" pro sia energia agado kontraŭ la malsatego plaganta la regionon ĉirkaŭ Akko-Ĥajfo dum tiu konflikto. La Strato Abbas estis tiel nomita poste en Ĥajfo honore al li.
  • Li mortis je la 28-a de novembro 1921 en Ĥajfo (Palestino), kaj estas provizore entombigita en la Maŭzoleo de la Báb.

Bahíyyih Khánum

Bahíyyih Khánum in 1895
  • Bahíyyih Khánum naskiĝis dum 1846 en Tehrano kaj estis titolita la "Plejgranda Folio Sankta". Ŝi estis aparte kara al sia patro kaj estis konsiderata ene de la Bahaa Kredo kiel unu el la plej grandiozaj virinoj de la homaro :

"Vere, Ni altigis vin al rango plej elstara inter la virinoj, kaj donaci al vi en Mia kortego tian staton kian neniu virino superis." (Bahá'u'lláh, citita en « The Bahá’í World, vol. V, p. 171) [2]

  • Ŝi restis fidela je la Sankta Interligo de Bahá'u'lláh, dum la jaroj de konfliktoj ene de la familio de Bahá'u'lláh, kiuj okazigis la ekskomunikadon de multaj familianoj. Ŝi aparte subtenis la Gardanton de la Kredo Shoghi Effendi dum malfacilaj tempoj, kiel la forpaso de `Abdu'l-Bahá aŭ la vojaĝoj de la Gardanto for de la Bahaa Mondcentro.
  • Ŝi neniam edziniĝis.

Mírzá Mihdí

Mírzá Mihdí in 1868
  • Mírzá Mihdí naskiĝis en 1848 kaj estis titolita de Lia patro kiel la "Plej Pura Branĉo" (Ghuṣn-i-Áthár).
  • Li estis marŝanta tien kaj reen sur la teraso de la prizono de Akko je la krepusko, kantante poemon verkitan de Bahá'u'lláh en Kurdistano (Qasídiy-i-Varqá'íyyih) [4], kiam dum siaj preĝado kaj meditado li senatente falis tra nebarita aperturo de tiu teraso. Li tiel frakasis al si ripojn kaj grave vundis pulmon. Sekve li mortis post 22 horoj je la 23-a de junio 1870.
  • Lia morto havas signifon por la bahaanoj, ĉar ili kredas, ke Bahá'u'lláh proponis al sian filon la eblecon resaniĝi. Tamen Mírzá Mihdí preferis oferi sian vivon, por ke malfermiĝu la pordoj de la prizono kaj por ke tie la pilgrimuloj vizitu Bahá'u'lláh-on. Tio okazis ne longe poste kaj Bahá'u'lláh eĉ ricevis la permeson transloĝiĝi ekster la prizono al domo de la urbo.

Aliaj

Navváb naskis almenaŭ tri aliajn filojn, sed malmulton oni scias pri ili ĉar ili mortis infanaĝe :

  • Ṣádiq, kiu mortis 3-4jaraĝa.
  • `Alí Muḥammad, kiu mortis 7jaraĝa en Mázandarán.
  • `Alí Muḥammad, kiu naskiĝis kaj mortis 2jaraxa en Bagdado.

Fáṭimih Khánum (titolita de Bahá'u'lláh : Mahd-i-'Ulya)

  • Ŝi naskiĝis en 1828 kaj estas kutime konata kiel Mahd-i-'Ulya. Ŝi estis kuzino de Bahá'u'lláh kaj poste fariĝis Lia dua edzino.
  • Ili geedziĝis en Tehrano dum 1849 kaj havis ses gefilojn, el kiuj nur kvar atingis sian plenkreskecon. Oni diras, ke ŝi evidentigis grandan malamikecon kontraŭ `Abdu'l-Bahá.
  • Ŝi mortis en 1904, kaj estis poste konsiderata kiel rompanto de la Interligo Bahaa.

Ŝiaj gefiloj estas :

Samadíyyih

Oni scias tra malmulton pri ŝi. Tio konenda estas :

  • Samadíyyih naskiĝis en Bagdado.
  • Ŝi edziniĝis kun Majdi'd-Dín (filo de Áqáy-i-KalímMírzá Músá, fidela frato de Bahá'u'lláh), kiu estis unu el la plej kritikantaj `Abdu'l-Bahá-on. Ili ambaŭ estis fine rigardataj kiel "interlig-rompantoj".
  • Ŝi mortis 49jaraĝa en 1904/1905 kaj ŝia edzo mortis en 1955 pli ol 100jaraga.

Muḥammad-`Alí

  • Mírzá Muḥammad `Alí naskiĝis en Bagdado ĉirkaŭ 1852, kaj estis titolita de sia patro kiel la "Pli Granda Branĉo" (Ghuṣn-i-Akbar).
  • Kiam Bahá'u'lláh nomumis `Abdu'l-Bahá-on kiel Sian posteulon, Li deklaris, ke Muḥammad `Alí havis la duan rangon tuj post li. (>>noto:6) Kiam `Abdu'l-Bahá mortis, en sia "Volo kaj Testamento" li detale priskribis kiel Muḥammad `Alí malfidelis kontraŭ la Interligo, li titoligis lin kiel "interlig-rompanton" (>>noto:7) kaj li nomumis sian nepon Shoghi Effendi kiel posteulon anstataŭ Mírzá Muḥammad `Alí.
  • Muḥammad `Alí estas ofte priskribita kiel la "Ĉef-rompanto de la Interligo de Bahá'u'lláh". (>>noto:8) Li mortis en 1937.

Díyá'u'lláh

(alia literumo: Zíyá'u'lláh)

Rilative malmulton oni scias pri Díyá'u'lláh, tiel li estas malfacile rakonti lian vivon. Sed tamen oni scias ke :

  • Li naskiĝis je la 15-a de aŭgusto 1864 en Andrianopolo (nuna Edirno en la eŭropa regiono de Turkio.)
  • Li edziniĝis kun Thurayya.
  • En la konflikto inter siaj fratoj, li balanciĝis inter la du partioj kaj mortis antaŭ ol li agis kontraŭ `Abdu'l-Bahá. Sed li ankoraŭ estis konsiderata kiel “interlig-rompanto”.
  • Li mortis je la 30-a de oktobro 1898 kaj estis enterigita unue en ĉambro apud la tombo de Bahá'u'lláh. Sed poste liaj fizikaj restaĵoj estis transportitaj de aliaj "interlig-rompantoj" al konstruaĵo ŝirmanta la tombon de lia frato Mírzá Muḥammad `Alí.
  • En 1965 la Universala Domo de Justeco forprenigis liajn fizikajn restaĵojn de la ĉirkaŭaĵoj de la Maŭzoleo de Bahá'u'lláh por "purigi" tiun lokon. [5].

Badí'u'lláh

Malfacile estas kunigi informojn pri Badí'u'lláh, ĉar oni scias tre malmulton pri li. Tamen :

  • Li naskiĝis en Andrianopolo je 1868.
  • Dum la plejmulto de sia vivo, li subtenis sian fraton konkurantan kontraŭ `Abdu'l-Bahá por la aŭtoritato kiel la Centro de la Interligo.
  • Li tamen konfesis por mallonga tempo en la "Epistolo de Badí'u'lláh", ke la postuloj de `Abdu'l-Bahá estas pravaj. Tiu konfeso grave rolis en la "Volo kaj Testamento de `Abdu'l-Bahá".
  • Li mortis en Israelo dum 1950.

Aliaj

Mahd-i-'Ulya naskis almenaŭ du aliajn gefilojn :

  • `Alí Muḥammad, kiu mortis 2jaraĝa en Bagdado.
  • Sádhajiyya Khánum naskiĝis en Bagdado kaj mortis 2jaraĝa en Konstantinopolo, ĉefurbo de la otomana imperio.

Gawhar Khánum

Gawhar estis la tria edzino de Bahá'u'lláh. Oni diras, ke ili geedziĝis en Bagdado kelkajn tempojn antaŭ Li deklaris Sian Mision. Kiam Bahá'u'lláh foriris el Bagdado en 1863, ŝi restis kun sia filino por vivi ĉe sia frato Mihdíy-i-Kásháni. Poste, kiam ŝi estis vojaĝanta por rekuniĝi kun Bahá'u'lláh kaj la familianoj, oni diras, ke ŝi estis kaptita kune kun aliaj kredantoj kaj restis dum pluraj jaroj inter la bahaanoj refuĝintaj en Musúl. Ŝi poste iris al Akko laŭ la instrukcioj de Bahá'u'lláh. (>>noto:9)

Gawhar eble estis la servistino de la unua edzino de Bahá'u'lláh, kiam Li edziniĝis kun ŝi. (>>noto:10)

La patrino kaj la filino estas ambaŭ konsideritaj kiel "interlig-rompantoj" post la morto de Bahá'u'lláh. Gawhar mortis dum la misio de `Abdu'l-Bahá, do inter 1892 kaj 1921.

Ŝia filino estis :

Furuwghiyyih

Oni scias relative malmulton pri ŝi, tiel ke estas malfacile verki raporton pri ŝia vivo. Tamen estas konite ke :

  • Ĝis la tranloĝiĝo al Akko, ŝi estis prizorgata de sia patrino en la regiono cirkaŭ Mosulo.
  • Ŝi edziniĝis kun Siyyid ‘Alí (la filo de la bofrato de la Báb) je la 17-a de majo 1886 kaj naskis al li du filojn.
  • Ŝi, ŝia edzo kaj ŝiaj filoj (ĉefe la pli maljuna Nayyir), ĉiuj ribeliĝis kontraŭ la aŭtoritato de ‘Abdu'l-Bahá kiel la "Centro de la Interligo", kaj fariĝis "interlig-rompantoj".
  • Laŭ Shoghi Effendi ŝi mortis pro kancero (je nekonata dato).

Poligamio

La fakto, ke Bahá'u'lláh havis tri edzinojn dum Lia religio instruas la monogamion, estis kaŭzo de kritikoj. Necesas apartigi la faktojn de la opinioj :

Faktoj

  • Bahá'u'lláh havis samtempe tri edzinojn laŭ la asertoj de Sia pranepo Shoghi Effendi.
  • Bahá'u'lláh edziĝis kun Sia unua edzino en Tehrano, kiam ili ambaŭ estis islamanoj. Li edziĝis kun Sia dua edzino ankaŭ en Tehrano, kiam Li kaj Liaj du edzinoj estis babanoj kaj ne plu islamanoj.
  • Laŭ la leĝoj kaj la tradicioj de Islamo, kiujn estus observinta en la tempo de Siaj tiuj edziĝoj, viro rajtas havi samtempe kvar edzinojn.
  • La bahaaj leĝoj pri geedziĝo estis revelaciitaj en la "Plej sankta Libro" (Kitáb-i-Aqdas), pli ol dek jarojn post Lia dua edziĝo. Tiuj leĝoj permesas pro justeco nur du samtempajn edzinojn kaj neniun konkubinon. (>>noto:11) Tiun bigamion poste konsideris ‘Abdu'l-Bahá tute neebla praktike ĉar neniam plenumiĝus la kondiĉo de justeco, tiel ke monogamio establiĝis ene de la bahaa komunumo. (>>noto:12)

"Portempa Geedziĝo" Formala

Juan Cole opinias, ke la tria kaj lasta edziĝo de Bahá'u'lláh kun Gawhar Khánum estus formala "Portempa Geedziĝo" mut`ah, kiel decas laŭ la ŝijaisma tradicio al servistino vivanta en la hejmo de viro, ĉar Gawhar Khánum transloĝiĝis en la hejmon de Bahá'u'lláh por servi al Ásíyih Khánum. (sen referenco…). Pravigo de tiu opinio estus, ke Gawhar ne akompanis Bahá'u'lláh-on dum Lia ekzilo tiel intime kiel faris Liaj du aliaj edzinoj.

Bahaa Apologio

La ĝenerala vidpunkto de la familianoj de Bahá'u'lláh kaj de la nuntempaj bahaanoj estas, ke ĉiuj edzinoj estis laŭleĝaj kaj egalrajtaj. La demandon, pri kiel tio konformiĝas kun la religia leĝo, respondis la Universala Domo de Justeco per du leteroj, en kiuj ĝi citas dufoje la Gardanton Shoghi Effendi :

"Bahá'u'lláh havis neniun konkubinon. Li havis tri laŭlegajn edzinojn. Ĉar Li edziĝis kun ili antaŭ ol revelaciiĝis la "Aqdas" (Lia libro de la leĝoj), Li estis ja konformiĝanta kun la leĝoj de Islamo, kiuj ne estis tiam anstataŭitaj. Li trudis justecon kiel kondiĉon por poligamio. ‘Abdu'l-Bahá interpretis el tio, ke viro ne povas samtempe edziĝi kun pli ol unusola virino ĉar ne eblas al li esti justa kontraŭ du aŭ pluraj edzinoj samtempaj.”
"...Bahá'u'lláh edziĝis kun la unua kaj dua edzinoj, kiam Li estis ankoraŭ en Tehrano, kaj kun la tria edzino, kiam Li estis en Bagdado. Unue la Leĝoj de la Aqdas ne estis tiam revelaciitaj, kaj due Li konformiĝis kun la Leĝoj de la antaŭa Revelacio kaj kun la kutimoj de la popolo de Sia lando." (>>noto:13)

Bahaaj fontoj argumentas, ke poligamio estas malnova kutimo, kaj ke aliaj religioj ne postulas monogamion. (>>noto:14) Laŭ la Leĝo de Moseo viro povus edziĝi kun tiom da virinoj kiom li deziras. Jesuo ne malpermesis poligamion kaj uzis parabolojn, en kiuj oni parolis pri poligamiaj geedziĝoj. En la araba duoninsulo Mohamedo estigis limigon je kvar edzinoj por viroj alkutimiĝintaj je centoj da edzinoj. La Bahaa Kredo progresive enkondukis monogamion en regiono, kie poligamion oni konsideras kiel pravan vivmanieron. La 89a noto de la Kitáb-i-Aqdas tiel komentarias la verson koncernan :

:"Bahá’u’lláh, Kiu revelaciis Siajn Instruojn ene de islama socio, enkondukis la temon pri monogamio grade kaj konforme al la principoj de sageco kaj progresiva disvolviĝo de Sia ideo. La fakto, ke Li postlasis por Siaj sekvantoj neeraripovan Intrepretanton de Siaj Skriboj, ebligis al Li permesi du samtempajn edzinojn en la Kitáb-i-Aqdas, sed laŭ kondiĉo ebliganta al 'Abdu’l-Bahá poste klarigi, ke la vera intenco de tiu leĝo estis observi monogamion." (>>noto:15)

Notoj

1. Ghusn-i-A‘ẓam kaj Ghusn-i-Akbar povas ambaŭ esti tradukitaj kiel la "granda branĉo", la 'pli granda branĉo" aŭ la "plej granda branĉo". A‘ẓam havas pli altan statuson en la araba lingvo (vidu Baalbaki 1995, aŭ Steingass 1970), tial bahaaj aŭtoroj kaj aliaj tradukas la titolon de `Abdu'l-Bahá's title kiel "Plej Grandan" kaj tiun de Muḥammad `Alí kiel "Pli Grandan" (Taherzadeh, 2000, p. 256.). Iuj aŭtoroj inversis la anglajn tradukojn (Maulana, 1933, p.56). Tamen la indikoj de Ghusn-i-A‘ẓam kaj Ghusn-i-Akbar estas klaraj. (Browne, 1918, p. 61, & p. 85[6] )
2. Bahá'u'lláh [1873-92] (1994). Tablets of Bahá'u'lláh Revealed After the Kitáb-i-Aqdas, p. 222. [7]
3. National Spiritual Assembly of the Bahá'ís of the United States (ed.) [1943] (1976). Bahá'í World Faith: Selected Writings of Báha'u'lláh and Abdu'l-Bahá, pp. 204-207. [8]
4. Bahá'u'lláh [1873-92] (1994). Tablets of Bahá'u'lláh Revealed After the Kitáb-i-Aqdas, pp. 219-223. [9]
5. Bahá'u'lláh [1873] (1992). The Kitáb-i-Aqdas: The Most Holy Book, para. 121. [10]
6. Bahá'u'lláh [1873-92] (1994). Tablets of Bahá'u'lláh Revealed After the Kitáb-i-Aqdas, p. 221. [11]
7. `Abdu'l-Bahá [1901-08] (1992). The Will And Testament of ‘Abdu’l-Bahá, p. 5. [12]
8. Effendi, Shoghi (1944). God Passes By, p. 263 & p.317. [13]
9. Letter from Universal House of Justice: 1998, Apr 06, Memorandum re Wives of Bahá'u'lláh
10. Cole, Juan. A Brief Biography of Baha'u'llah. Retrieved on 2006-09-27. [14]
11. Bahá'u'lláh [1873] (1992). The Kitáb-i-Aqdas: The Most Holy Book, para. 63. [15]
12. Bahá'u'lláh [1873] (1992). The Kitáb-i-Aqdas: The Most Holy Book, pp. 205-206. [16]
13. Letter from Universal House of Justice: 1998, April 06, Memorandum re Wives of Bahá'u'lláh [[17]]
14. Universal House of Justice, (1996), p. 449, and Letters from Universal House of Justice, October 23, 1995, June 27, 1996, and April 06, 1998. [18] [19]
15. Synopsis and Codification... of the Kitab-i-Aqdas, note 89 [20]

Referencoj

  • "The Will And Testament of ‘Abdu’l-Bahá" de `Abdu'l-Bahá (1901-1908), Bahá'í Publications Australia, 1992, ISBN 0909991472 [21]
  • Al Mawrid Al Quarib (Arab-angla vortaro), de Baalbaki kaj Rohi, 2005, Dar el-Ilm lil-Malayēn, Beirut, Lebanon ISBN 189441294X
  • "Kitáb-i-Aqdas": The Most Holy Book (la Plej Sankta Libro), de Bahá'u'lláh (1873), Bahá'í Publishing Trust, Wilmette, Illinois, USA (1992) ISBN 0853989990 [22]
  • "Tablets of Bahá'u'lláh Revealed After the Kitáb-i-Aqdas" (Epistoloj de Baha'u'llah revelaciitaj post la Kitab-i-Aqdas), de Bahá'u'lláh (1873-1892), Bahá'í Publishing Trust, Wilmette, Illinois, USA (1994) ISBN 0877431744 [23]
  • "Materials for the Study of the Bábí Religion" (Materialoj por la Studado de la Baba Religio) de Browne, E.G. (1918) [24]
  • "A Brief Biography of Baha'u'llah" (mallonga biografio de Baha'u'llah) de Juan Cole [25]
  • "God Passes By" (Dio preterpasas) de Shoghi Effendi (1944, Bahá'í Publishing Trust, Wilmette, Illinois, USA ISBN 0877430209 [26]
  • "History and Doctrines of the Babi Movement" (historio kaj doktrinoj de la Baba Movado) de Maulana Muhammad Ali, (1933), Lahore, India [27]
  • "Bahá'í World Faith: Selected Writings of Báha'u'lláh and Abdu'l-Bahá" (Bahaa Kredo Tutmonda: elektitaj skriboj de Baha'u'llah kaj 'Abdu'l-Baha) de National Spiritual Assembly of the Bahá'ís of the United States (ed.), 1943, Bahá'í Publishing Trust, Wilmette, Illinois, USA ISBN 0877430438 [28]
  • "The Dawn-Breakers: Nabíl’s Narrative" (Herooj de la Nova Tagiĝo) de Nabíl-i-Zarandí (Nabíl-i-A'zam), tradukita de Shoghi Effendi en 1932, Bahá'í Publishing Trust, Wilmette, Illinois, USA, ISBN 0900125225 [[29]]
  • "A Comprehensive Persian-English Dictionary, Including the Arabic words and phrases to be met with in literature" de Steingass, F.J. , University of Munich (1892), Munshiram Manoharlal Publishers Pvt. Ltd., New Delhi, India ISBN 8173046697
  • "The Child of the Covenant" (la Infano dela Interligo) de Adib Taherzadeh, (2000), George Ronald, Oxford, UK ISBN 0853984395
  • "Messages from the Universal House of Justice, 1963-1986: The Third Epoch of the Formative Age" (Mesaĝoj de la Universala Domo de Justeco, 1963-1986: la Tria Epoko de la Formiĝa Aĝo)de Universal House of Justice, Marks, Geoffry W., (Ed.) (1996), Bahá'í Publishing Trust, Wilmette, Illinois, USA, ISBN 0877432392 [30]
  • Letero de la Universala Domo de Justeco, je la 23-a de oktobro 1995, pri la edzinoj deBahá'u'lláh [31]
  • Letero de la Universala Domo de Justeco, je la 27-a de junio 1996, pri "Monogamio, Seksa Egalrajteco, Geedziĝa Egalrajteco, kaj la Plejsupera Tribunalo" [32]
  • Letero de la Universala Domo de Justeco, je la 6-a de aprilo 1998, "Memorando pri la edzinoj de Bahá'u'lláh

Vidu ankaŭ jenon :