Leopold Karl von Kollonitsch: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e vikiigo
SieBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: hu:Kollonich Lipót
Linio 21: Linio 21:
[[Kategorio:Mortintoj en 1707]]
[[Kategorio:Mortintoj en 1707]]


[[de:Leopold Karl von Kollonitsch]]
[[de:Leopold Karl von Kollonitsch]]
[[hu:Kollonich Lipót]]
[[ro:Leopold Karl von Kollonitsch]]
[[ro:Leopold Karl von Kollonitsch]]

Kiel registrite je 14:09, 24 jan. 2008

Leopold Karl von Kollonitsch (Komárom, 26-an de oktobro 1631Vieno, 20-an de januaro 1707) estis ĉefepiskopo de Esztergom, kardinalo, gvidanto de la kontraŭreformacio en Hungario.

Li plenkreskis en Vieno, membriĝis en la Kavalira Ordeno de Malto kaj partoprenis en lla kontraŭturkaj bataloj ĉe Candia (1651). Hejmenveturante, li en 1660 elektis eklezian okupiĝon. Li estis en 1666 episkopo de Nyitra, en 1670 episkopo de Bécsújhely. Li instigis la katolikigon de Hungario, en 1673-74 estis membro de la juĝistaro de Bratislavo, kiu juĝis pri la reformismaj pastroj. Li estis ekde 1685 epikopo de Győr, ekde 1686 kardinalo, ekde 1691 ĉefepiskopo de Kalocsa, ekde 1695 ĉefepiskopo de Esztergom.

Li estis ekde 1672 prezidanto de la hungara kamero, konsilisto de gubernium, afergvidanto pri financoj tie. Dum la turka atako al Vieno (1683), li sukcese akiris monon por la defendo. Je peto de la hungara parlamento, Lipoto la 1-a maldungis lin en 1684 el pozicio de gvidanto de la korta kamero.

Li restis en la kortego, pelj bona konatulo de la hungaraj aferoj. Tiel oni komisiis lin en 1688 por ellabori rekonstruon de okupitaj hungaraj teritorioj. Li verkis en 1689 "Einrichtungswerk des Königreichs Hungarn" - per subigo de la nobeluloj kaj repuŝo de la hungara loĝantaro - volis igi forta apoganto de la Habsburga absolutismo. La impostigo de la nobeluloj, ensetligo de germanoj, sociale reformismaj proponoj trafis apogon de la kortego, sed ili ne volis ekonomie samrangan Hungarion. Tiel oni ne realigis plene la proponojn de "Einrichtungswerk". Li neleĝe enkondukis la impostigon de la nobeloj, kiu kondukis parte al la Rákóczi-ribelo.

Li iĝis en 1692 gvidanto de la viena kortega kamero, en 1694 prezidanto de la sekreta konsilio.

Literaturo

  • J. Maurer: Kardinal. L. Gr. K. Primas von Ungarn (Innsbruck, 1887)
  • Iványi István: K. L. bíbornok országszervező munkája (Szabadka, 1888)
  • T. Mayer: Verwaltungsreform in Ungarn nach der Türkenzeit (Bécs, 1911);
  • Wellmann Imre Merkantilistische Vorstellungen im 17. Jh. und Ungarn (Nouvelles Études Historiques, Bp., 1965)