Ŝinkanseno: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Haniball (diskuto | kontribuoj)
e malĝermigis la artikolon
→‎Relo: apartaj
Linio 20: Linio 20:
*ne instalas [[nivelpasejo]]n por ke ne okazu trafika akcidento. (Tamen [[Mini-Ŝinkanseno]]j havas nivelpasejojn, ĉar iliaj rapidecoj estas sufiĉe malrapidaj.
*ne instalas [[nivelpasejo]]n por ke ne okazu trafika akcidento. (Tamen [[Mini-Ŝinkanseno]]j havas nivelpasejojn, ĉar iliaj rapidecoj estas sufiĉe malrapidaj.
*La Speciala Leĝo pri Kondamno kontraŭ Agoj Malebligi Sekurecon de Trajnaj Veturadoj sur Ŝinkansenaj Fervojoj difinas pli severan kondamnon ol ''Zairaisen''.
*La Speciala Leĝo pri Kondamno kontraŭ Agoj Malebligi Sekurecon de Trajnaj Veturadoj sur Ŝinkansenaj Fervojoj difinas pli severan kondamnon ol ''Zairaisen''.

Ŝinkansen-trajnoj ne uzas la samajn relojn kiel la antaŭaj trejnoj. Tiel estas evitata ke malrapidaj tradiciaj trejnoj kaj rapidaj Ŝinkansen-trejnoj sin reciproke ĝenas.


===Fervoja Signalo===
===Fervoja Signalo===

Kiel registrite je 20:03, 3 feb. 2008

300- (maldekstra) kaj 700-Seria Ŝinkanseno ĉe Tōkyō-Stacio

Ŝinkanseno (新幹線 [ŝin-kan-sen]; Hepburn:Shinkansen) estas nomo por rapidegaj fervojaj linioj en Japanio, rapidegaj trajnoj kaj rilataj fervojaj sistemoj, administrataj de JR. La unua linio, la Tōkaidō-Ŝinkanseno malfermiĝis je 1-a de oktobro 1964. La fervoja reto ligas la plej grandajn urbojn en insuloj Honŝuo kaj Kiuŝuo per rapideco de pli ol 200 km/h.

Historio

vidu la ĉefan artikolon pri historio de la ŝinkanseno.

Nomoj

La populara nomo Kugla Trajno estas traduko de la japana termino dangan reŝŝa (弾丸列車), kiu estis komence donita nomo de rapideglinia projekto en la 1940-aj jaroj. Rapidtrajno La nomo Nova Trunkolinio (laŭ PEJVO) estas plej rekta traduko el "Ŝinkansen" 新幹線, kaj ĝi strikte priparolas nur trakojn, dume la trajnoj estas nomataj "Superekspreso" (超特急 ĉō-tokkjū). En komenco Tōkaidō-Ŝinkanseno estis nomita "Nova Tōkaidō-Linio".

Kio estas Ŝinkanseno?

La leĝo pri planoj de Ŝinkansenoj de la tuta lando, (全国新幹線鉄道整備法; la 71-a leĝo de la 18-a de majo, 45-a jaro de Showa (1965)), diras en la dua artikolo, ke Ŝinkanseno estas ĉeflinio, kiun (trajnoj) povas veturi je pli ol 200 kilometroj hore tra ĝia ĉefa etapo. Aliflanke, oni nomas tradiciajn liniojn Zairaisen(在来線).

Teknikoj por Ŝinkansenoj

Diversaj alt-nivelaj teknikoj necesas al Ŝinkansenaj linioj, por ke Ŝinkansenoj veturu pli ol 200 kilometrojn hore, tenu sekurecon kaj komforton.

Relo

  • uzas kiel ŝpuron la norman larĝon de trako (1.435 mm).
  • uzas plej grandan kurbecocirklon kiel eble por kurbecoj.
  • ne instalas nivelpasejon por ke ne okazu trafika akcidento. (Tamen Mini-Ŝinkansenoj havas nivelpasejojn, ĉar iliaj rapidecoj estas sufiĉe malrapidaj.
  • La Speciala Leĝo pri Kondamno kontraŭ Agoj Malebligi Sekurecon de Trajnaj Veturadoj sur Ŝinkansenaj Fervojoj difinas pli severan kondamnon ol Zairaisen.

Ŝinkansen-trajnoj ne uzas la samajn relojn kiel la antaŭaj trejnoj. Tiel estas evitata ke malrapidaj tradiciaj trejnoj kaj rapidaj Ŝinkansen-trejnoj sin reciproke ĝenas.

Fervoja Signalo

Pro rapida veturo, kondukistoj de Ŝinkanseno ne povas rimarki signalojn sur tero. Pro tio, envagona signalo indikas al kondukistoj. Aldone, Automatic Train Control estas uzata por ĉiuj Ŝinkansenoj.

Elektra Fonto

Por provizi energion servas unu-faza alterna kurento de 25.000 V. La frekvencoj estas 50 aŭ 60 Hz. Vagonaroj, kiuj veturas tra du frekvencaj etapoj, komutas frekvencon.

Linioj

Ĉefaj linioj

Nomo Kapstacio Finstacio Longeco Komerca longeco Kompanio
Tōkaidō-Ŝinkanseno Tōkyō-Stacio Shin-Ōsaka-Stacio 515.4km 552.6km JR Tōkai
San'yō-Ŝinkanseno Shin-Ōsaka-Stacio Hakata-Stacio 553.7km 644.0km JR Okcidenta
Tōhoku-Ŝinkanseno Tōkyō-Stacio Hachinohe-Stacio 593.1km 631.9km JR Orienta
Jōetsu-Ŝinkanseno Ōmiya-Stacio Niigata-Stacio 269.5km 303.6km
Hokuriku-Ŝinkanseno Takasaki-Stacio Nagano-Stacio 117.4km 117.4km
Kyūshū-Ŝinkanseno Shin-Yatsushiro-Stacio Kagoshima-Chūō-Stacio 126.8km 137.6km JR Kiuŝuo

En Esperantio

La vorton, proponatan de Ŝimizu Koiĉi en "Japana Esearo N-ro 3" (2003), uzas i.a. Spomenka Štimec en sia vojaĝrakonta verko "Nesenditaj leteroj el Japanio", samkiel japanaj esperantistoj, ne nur skribe, sed ankaŭ parole.

Ŝablono:LigoElstara

Ŝablono:LigoElstara