Prakantonoj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 10: Linio 10:
==Vidu ankaŭ==
==Vidu ankaŭ==
{{el}} [[Helveta Respubliko]]
{{el}} [[Helveta Respubliko]]
{{el}} [[Svisa Ĵurkomunumo]]
{{el}} [[Svislando]]
{{el}} [[Svislando]]



Kiel registrite je 15:58, 6 feb. 2008

Mapo de la Svisa Ĵurkomunumo kun la historiaj prakantonoj en la jaro 1315

La prakantonoj estas la tri unuaj kantonoj de la Svisa Konfederacio, Urio, Ŝvico kaj Unterwalden (konsistanta el la du duon-kantonoj Nidvaldo kaj Obvaldo), kiuj unuiĝis en la jaro 1291 al la Svisa Ĵurkomunumo.

Ĝenerale oni difinas, ke la dato de ilia unuiĝo estis la 1-a de aŭgusto 1291, la dato de la subskribo de la Konfederacia Letero. Tamen jam antaŭ tio inter la prakantonoj ekzistis densa reto da interkonsentoj pri kunlaboro kaj helpo, sen ke unuopa momento povus klare esti nomita la fondomomento de la Svisa Ĵurkomunumo.

El la konfederacio de tiuj prakantonoj dum la sekvaj jarcentoj per pliaj interkonsentoj pri kunlaboro kaj helpo, sed parte ankaŭ per milita ekspansio, evoluiĝis alianco de 13 suverenaj ŝtatoj kun ties regnataj kaj servutaj teritorioj, el kiuj Napoléon Bonaparte post la franca invado en la jaro 1798 formis la Helvetan Respublikon, el kies heredaĵo en la jaro 1848 formiĝis la hodiaŭ Svislando.

Vidu ankaŭ

greke Helveta Respubliko greke Svisa Ĵurkomunumo greke Svislando