Pulva konspiro: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
e roboto aldono de: gl:Conspiración da pólvora |
e roboto modifo de: sv:Krutkonspirationen 1604 |
||
Linio 48: | Linio 48: | ||
[[ru:Пороховой заговор]] |
[[ru:Пороховой заговор]] |
||
[[simple:Gunpowder Plot]] |
[[simple:Gunpowder Plot]] |
||
[[sv:Krutkonspirationen]] |
[[sv:Krutkonspirationen 1604]] |
||
[[tr:Barut komplosu]] |
[[tr:Barut komplosu]] |
||
[[vi:Âm mưu thuốc súng]] |
[[vi:Âm mưu thuốc súng]] |
Kiel registrite je 03:39, 8 feb. 2008
La pulva konspiro (anglalingve Gunpowder Plot) estis malsukcesa atento kaj komploto elpensita de grupo da katolikoj, kiuj volis mortigi samtempe la anglan reĝon Jakobo la 1-a, lian familion kaj parton de la angla aristokratio, per la eksplodigo de la palaco Westminster en Londono je la 5-a de novembro 1605 (okaze de la malferm-ceremonio de la Parlamento). La komploto ŝajne ricevis la sekretan subtenon de la hispana registaro kaj, eble, tiun de la Jezuitoj.
La konspiruloj, gviditaj de Guy Fawkes, riproĉis al la anglikana reĝo Jakobo la 1-a lian netoleremon koncerne siajn samreligianojn, sed ankaŭ koncerne puritanojn. La konspiro estis tamen malkaŝita de katolika lordo, amiko de Guy Fawkes, ĉar li ricevis leteron konsilante al li ne ĉeesti la ceremonion. La keloj de la palaco estis serĉfositaj de la gardistaro, kaj oni trovis la pulvon dediĉitan al la atenco. Guy Fawkes estis arestita, kiam li pretiĝis ekflamigi 36 barelojn da pulvo. Ĉiuj konspiruloj devis fuĝi, aŭ estis pendumitaj aŭ dismembrigitaj.
Nokto de Guy Fawkes
Ekde tiam, la britoj kutimas flamigi krakfajraĵojn je la 5-a de novembro, dum la "nokto de Guy Fawkes" (Guy Fawkes Night).