Boŝmanoj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
SieBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: vec:Bozsìmani
Alecs.bot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: sv:Sanfolket
Linio 57: Linio 57:
[[sh:Bušmani]]
[[sh:Bušmani]]
[[sk:Krováci]]
[[sk:Krováci]]
[[sv:Bushman]]
[[sv:Sanfolket]]
[[tr:Buşmenler]]
[[tr:Buşmenler]]
[[vec:Bozsìmani]]
[[vec:Bozsìmani]]

Kiel registrite je 13:24, 16 feb. 2008

Boŝmanoj


La nomo de la boŝmanoj devenas de la angla bushmen (homoj de arbustoj). Alia nomo estas san, kiun donis al ili iliaj najbaroj koj-kojn. Boŝmanoj estis la unuaj loĝantoj de suda Afriko. Ili estas anoj de la kojsana familio.

Proverbo de boŝmanoj diras: "Vi venas kaj vi foriras. Sed se vi revenas, tiam vi restos."

Historio

Boŝmanoj vivas de almenaŭ 20.000 jaroj en suda Afriko en la granda dezerto Kalaharo. Ili difinas sin kiel tiuj, kiuj sekvas la fulmon, migrante laŭ la pluvoj por rikolti fruktojn, radikojn kaj ĉasaĵojn.

Tiu popolo de ĉasantoj kaj kolektantoj vivis iam ĉie en suda Afriko. La alveno laŭvice de la bantuoj, agrikulturistoj, kaj de la hotentotoj, bredistoj, decimis la boŝmanoj kaj forpelis ilin al grundoj pli kaj pli malbonaj. La alveno de nederlandaj agrikulturistoj kaj hugenotoj en 1847, poste de britoj tute forpelis ilin de iliaj prapatraj teroj.

Hodiaŭ

Antaŭ 2.000 jaroj vivis ĉirkaŭ 300.000 ĝis 400 000 boŝmanoj, sed hodiaŭ en la tuta suda Afriko vivas nur ĉirkaŭ 100.000. En Bocvano (49.000), Namibio (38.000), Sudafriko (4.500), Angolo (6.000), Zambio (1.600) kaj Zimbabvo (1.200) ili nun estas nur minoritato.

La plej multaj inter ili laboras kiel farmlaboristoj. Nur malmultaj vivas hodiaŭ tradicie.

Roy Sesana, kies nomo estas Tobee Tcori en lia nomo, ricevis en 2005 la alternativan Nobelpremion por tio, kion li faris por konservi la tradician vivmanieron de la boŝmanoj.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke Bushmen - Survival International (angle) greke San - Joshua Project (angle) greke Bushmen Survival France (france)