Fregato (birdo): Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
e Fregatoj alinomita al Fregato: pluralo --> singularo
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 17:09, 17 feb. 2008

Estas kvin specioj en la birda familio de Fregatedoj, la fregatoj. Ĉiuj estas tre rilataj inter si kaj pro tio ĉiuj estas en ununura genro Fregata. Fregatoj atakas aliajn marbirdojn, pro tio la nomo fregato kiel tiu de atakŝipoj. Ili estas nomitaj ankaŭ kiel piratoj, ĉar vere ne nur atakas aliajn birdojn, sed ja forrabas ties predon, kiel piratoj.

Ili estas grandaj, nigraj aŭ blankonigraj birdoj kun longaj flugiloj kaj akute forkoforma vosto. La maskloj havas pufigeblajn kolorajn gorĝajn partojn.

Fregatoj troviĝas en tropikaj oceanoj kaj mezvarmaj regionoj, sed ofte videblas kie okazas veteraj ŝanĝoj.

Tiuj birdoj nek naĝas nek piediras kaj nek ekflugas de ebena surfaco. Ĉar ili havas la plej longan enverguron rilate korpopezon inter ĉiuj birdoj, ili estas ĉefe aeraj kaj povas esti dumfluge plie ol unu semajno, surterigante nur por ripozi aŭ bredi surbranĉe aŭ surklife. Ili ankaŭ posedas rekordon flugan per rapideco je 400 km/h. La ino demetas unu aŭ du blankajn ovojn.

La manĝokutimo estas mara. Fregatoj ofte forrabas predojn de aliaj marbirdoj per rapideco aŭ manovreblo por preterpasi siajn viktimojn. Tamen ili kapablas kapti fiŝojn, martestudidojn aŭ similajn predojn, simple forprenante ilin defluge.

Ĉiu specio disvastiĝas laŭ propra disigmaniero.


Specioj