Hermann Behrmann: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 14: Linio 14:
[[Kategorio:Germanaj esperantistoj|Behrmann, Hermann]]
[[Kategorio:Germanaj esperantistoj|Behrmann, Hermann]]
[[Kategorio:Esperanto en Berlin|Behrmann, Hermann]]
[[Kategorio:Esperanto en Berlin|Behrmann, Hermann]]
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1935|Behrmann, Hermann]]

Kiel registrite je 16:05, 18 feb. 2008

Hermann Behrmann (naskiĝis la 12-an de julio 1935 en Zeven) estas germana esperantisto.

Li studis pedagogion ĉe la Pedagogia Altlernejo en Bielefeld kaj laboris poste kiel instruisto en elementa lernejo en Paderborn. Por sia unua ŝtata ekzameno de instruisto, li prezentis kiel laboraĵon novstilan Esperanto-kurson, kiu fariĝis bazo de la kurso Esperanto programita.

Li fondis ĉirkaŭ la jaro 1969 Esperanto-eldonejon en Löhne. Post lia translokiĝo al Paderborn, estiĝis el ĝi la Esperanto-Centro Paderborn, kiu registriĝis kiel asocio laŭ germana juro en 1977. Tiu ĉi centro - ĉiam gvidata de Hermann Behrmann - startis la kampanjon "Testo 5.000": Oni serĉis 5.000 homojn, kiuj pretis "testi" Esperanton, lernante la lingvon pere de "Esperanto programita". La partoprenantoj povis senpage pruntepreni la lernokajerojn kaj la diskojn aŭ kasedojn. Kvankam la nombro de lernintoj kaj lernantoj superis 5.000 jam en 1980, la "testo" estis daŭrigata ĝis ĉ. la jaro 1988, kiam Hermann Behrmann - kiel plej proksima kunlaboranto de Richard Schulz - komencis dediĉi sian energion ĉefe al la disvastigo de la Analiza Skolo. Tamen la libroservo daŭrigis la vendadon de la kurso "Esperanto programita" (kiu nuntempe aspektas eksmode, ĉar la kajeroj estas tajpitaj per simpla skribmaŝino).

Ĉirkaŭ la jaro 1998 Hermann Behrmann (kaj kun li la Esperanto-Centro) translokiĝis al Berlino. La Esperanto-Centro daŭre funkcias tie kiel esperanta libroservo, tamen en malpli grandaj salonoj kaj kun multe malpli altaj spezoj ol iam en Paderborn.

En 1995 Germana Esperanto-Asocio agnoskis liajn atingojn per meritmedalo de GEA.

Eksteraj ligiloj

greke Retejo de la Esperanto-Centro der Hermann Behrmann en Berlino