Radioamatora konkurso: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
aldonoj, ŝanĝoj, ankau lingvaj
e Amatora radia konkurso alinomita al Radioamatora konkurso: ŝangita al kutima radioamatora esprimo, uzata de ILERA
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 19:13, 18 feb. 2008

radiomatora konkurso estas konkurso inter radioamatoroj pri ĝia scipovo komuniki kun multaj diversaj aliaj radioamatoraj stacioj.

Konkursoj estas organizitaj de radioamatoraj kluboj aŭ asocioj. Por ĉiu konkurso estas fiksitaj specialaj reguloj. Ekzemple, kiuj moduladspecoj estu uzataj, kiom da poentoj validas kontaktoj, kiel la tuta rezulto estu kalkulata ktp. Kutime la radioamatoro operadas sian hejman stacion. Por atingi optimalajn rezultojn li laŭeble perfektigas sian stacion kaj antenon.

Ekzistas specialaj konkursoj por porteblaj stacioj aŭ por mobilaj stacioj. Aliaj favoras aktivecon de altaj montoj.

Dum la konkurso oni notas ĉiujn atingitajn kontaktojn en specialan ĵurnalon, nomata taglibro. La taglibro estu sendata al la organizanto.

Ĝenerale ju pli multajn komunikojn iu faris des pli poentojn ĝi ricevos, tial dum konkursoj oni strebas komuniki kiel eble plej rapide. Ĝenerale ekzistas multobligiloj, ekzemple la nombro de landoj laŭ DXCClisto. Do, se 20 landoj estis atingitaj, tiam la nombro de kontaktoj estas multobligita per 20.

Per sia subskribo la operatoro devas konfirmi, ke li obeis korekte ĉiujn regulojn de la konkurso kaj ankaŭ la leĝojn.

La organizo de esperantistaj radioamatoroj, ILERA, ĉiujare organizas la Esperanto-konkurson.