Ŝinkanseno: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Hans (diskuto | kontribuoj) e →Relo |
e roboto aldono de: th:ชินคันเซ็น |
||
Linio 99: | Linio 99: | ||
[[sk:Šinkansen]] |
[[sk:Šinkansen]] |
||
[[sv:Shinkansen]] |
[[sv:Shinkansen]] |
||
[[th:ชินคันเซ็น]] |
|||
[[uk:Сінкансен]] |
[[uk:Сінкансен]] |
||
[[vi:Shinkansen]] |
[[vi:Shinkansen]] |
Kiel registrite je 14:40, 21 feb. 2008
Ŝinkanseno (新幹線 [ŝin-kan-sen]; Hepburn:Shinkansen) estas nomo por rapidegaj fervojaj linioj en Japanio, rapidegaj trajnoj kaj rilataj fervojaj sistemoj, administrataj de JR. La unua linio, la Tōkaidō-Ŝinkanseno malfermiĝis je 1-a de oktobro 1964. La fervoja reto ligas la plej grandajn urbojn en insuloj Honŝuo kaj Kiuŝuo per rapideco de pli ol 200 km/h.
Historio
vidu la ĉefan artikolon pri historio de la ŝinkanseno.
Nomoj
La populara nomo Kugla Trajno estas traduko de la japana termino dangan reŝŝa (弾丸列車), kiu estis komence donita nomo de rapideglinia projekto en la 1940-aj jaroj. Rapidtrajno La nomo Nova Trunkolinio (laŭ PEJVO) estas plej rekta traduko el "Ŝinkansen" 新幹線, kaj ĝi strikte priparolas nur trakojn, dume la trajnoj estas nomataj "Superekspreso" (超特急 ĉō-tokkjū). En komenco Tōkaidō-Ŝinkanseno estis nomita "Nova Tōkaidō-Linio".
Kio estas Ŝinkanseno?
La leĝo pri planoj de Ŝinkansenoj de la tuta lando, (全国新幹線鉄道整備法; la 71-a leĝo de la 18-a de majo, 45-a jaro de Showa (1965)), diras en la dua artikolo, ke Ŝinkanseno estas ĉeflinio, kiun (trajnoj) povas veturi je pli ol 200 kilometroj hore tra ĝia ĉefa etapo. Aliflanke, oni nomas tradiciajn liniojn Zairaisen(在来線).
Teknikoj por Ŝinkansenoj
Diversaj alt-nivelaj teknikoj necesas al Ŝinkansenaj linioj, por ke Ŝinkansenoj veturu pli ol 200 kilometrojn hore, tenu sekurecon kaj komforton.
Relo
- uzas kiel ŝpuron la norman larĝon de trako (1.435 mm).
- uzas plej grandan kurbecocirklon kiel eble por kurbecoj.
- ne instalas nivelpasejon por ke ne okazu trafika akcidento. (Tamen Mini-Ŝinkansenoj havas nivelpasejojn, ĉar iliaj rapidecoj estas sufiĉe malrapidaj.
- La Speciala Leĝo pri Kondamno kontraŭ Agoj Malebligi Sekurecon de Trajnaj Veturadoj sur Ŝinkansenaj Fervojoj difinas pli severan kondamnon ol Zairaisen.
Ŝinkansen-trajnoj ne uzas la samajn relojn kiel la antaŭaj trajnoj. Tiel estas evitata ke malrapidaj tradiciaj trajnoj kaj rapidaj Ŝinkansen-trajnoj sin reciproke ĝenas.
Fervoja Signalo
Pro rapida veturo, kondukistoj de Ŝinkanseno ne povas rimarki signalojn sur tero. Pro tio, envagona signalo indikas al kondukistoj. Aldone, Automatic Train Control estas uzata por ĉiuj Ŝinkansenoj.
Elektra Fonto
Por provizi energion servas unu-faza alterna kurento de 25.000 V. La frekvencoj estas 50 aŭ 60 Hz. Vagonaroj, kiuj veturas tra du frekvencaj etapoj, komutas frekvencon.
Linioj
Ĉefaj linioj
Nomo | Kapstacio | Finstacio | Longeco | Komerca longeco | Kompanio |
---|---|---|---|---|---|
Tōkaidō-Ŝinkanseno | Tōkyō-Stacio | Shin-Ōsaka-Stacio | 515.4km | 552.6km | JR Tōkai |
San'yō-Ŝinkanseno | Shin-Ōsaka-Stacio | Hakata-Stacio | 553.7km | 644.0km | JR Okcidenta |
Tōhoku-Ŝinkanseno | Tōkyō-Stacio | Hachinohe-Stacio | 593.1km | 631.9km | JR Orienta |
Jōetsu-Ŝinkanseno | Ōmiya-Stacio | Niigata-Stacio | 269.5km | 303.6km | |
Hokuriku-Ŝinkanseno | Takasaki-Stacio | Nagano-Stacio | 117.4km | 117.4km | |
Kyūshū-Ŝinkanseno | Shin-Yatsushiro-Stacio | Kagoshima-Chūō-Stacio | 126.8km | 137.6km | JR Kiuŝuo |
En Esperantio
La vorton, proponatan de Ŝimizu Koiĉi en "Japana Esearo N-ro 3" (2003), uzas i.a. Spomenka Štimec en sia vojaĝrakonta verko "Nesenditaj leteroj el Japanio", samkiel japanaj esperantistoj, ne nur skribe, sed ankaŭ parole.