Mistikismo: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
SieBot (diskuto | kontribuoj) e roboto modifo de: yi:מיסטיק |
e roboto aldono de: ro:Misticism |
||
Linio 49: | Linio 49: | ||
[[pl:Mistycyzm]] |
[[pl:Mistycyzm]] |
||
[[pt:Misticismo]] |
[[pt:Misticismo]] |
||
[[ro:Misticism]] |
|||
[[ru:Мистицизм]] |
[[ru:Мистицизм]] |
||
[[sh:Misticizam]] |
[[sh:Misticizam]] |
Kiel registrite je 01:22, 28 feb. 2008
Mistikismo (el la greka μυστικός / mustikos, t.e. inicio) estas religia aŭ filozofia doktrino kaj metodo kontraŭa al raciismo kaj ekkonanta per sento kaj imago - pli ol per intelekto - la veron. Ĝi kaŭzas en homo animtrankvilon, sed ankaŭ fervoron, ekstazon. Ĝi estiĝas spontane aŭ estas kulturata per meditado aŭ asketismo.
Historio
Mistikismo estas la religia-filozofia variaĵo de idealismo, kiu ofte akceptas la ekziston de supernaturaj estaĵoj (dioj, anĝeloj, spiritoj ktp.) kaj kiu peras kontakton kun tiuj estaĵoj. Ĝi troviĝas en ĉiu religio: taoismo, kabalo, gnozismo, sufiismo, pietismo... Pluraj idealismaj filozofioj entenas el ĝi elementojn ekzemple la nombromistiko de |pitagorismo, instruoj de Platono, Plotino. Ankaŭ la Rozkruca Ordeno emfazas mistikecon.
Kelkaj gravaj mistikuloj el la eŭropa mezepoko: majstro Eckhart, Jakob Böhme. La 18a-19a-jarcenta idealisma germana filozofio enhavis mistikajn elementojn: spiritismo, teozofio.
Proprecoj de la religia mistikismo
- Proksime al dio.
- Vojo al Dio. meditado, asketismo, kontemplado k.a.
- Nekonformeco.
- Individualismo. Propraj spertoj