Oskar-premio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
AlleborgoBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: yo:Ẹ̀bùn Akademy
Pawla (diskuto | kontribuoj)
e riparo de ligilo
Linio 44: Linio 44:
* [[Premio Ora Frambo]]
* [[Premio Ora Frambo]]
* [[Listo de Oskar-premiitoj]]
* [[Listo de Oskar-premiitoj]]
* [[Listo de filmfestivaloj kaj premioj]]
* [[Festivaloj de kino]]


==Eksteraj ligoj==
==Eksteraj ligoj==

Kiel registrite je 11:13, 6 mar. 2008

La Akademia Premio (angle: Academy Award), populare konata kiel la Premio Oscar, estas la aro da premioj kiuj la Usona Film-akademio atribuas al plej bonaj filmoj, kaj al la plej bona laboro farita de profesiuloj laborantaj en la kinarto: oni atribuas Oskaron al plej bonaj aktoroj, reĝisoroj, kameraistoj, muzikistoj, ktp. Ankaŭ ekzistas premio por unu filmo parolata en neangla lingvo, por dokumentaloj kaj por desegnitaj filmoj. La premioj estis unue donitaj en 1929.

La premioj estas donataj ĉiujare al la filmoj kies premiero okazis dum la lasta jaro. La ceremonio okazas ĉiujare en februaro aŭ marto.

La plej granda nombro da premioj ricevitaj de unu sola filmo estas 11. Tiun ĉi rekordon havas 3 filmoj:

Ekzistas ankaŭ honora premio, kiu estas ĝenerale atribuita ĉiujare al unu homo disvolvinta longan karieron en la kinarto.

En 2005, gajnis la plej multan Oskar-premiojn la filmo Miliondolara bebo (Million Dollar Baby), filmo de Clint Eastwood

Aljuĝado

Kategorioj

  • Reĝisorado
    • Plej bona filmo
    • Plej bona reĝisorado
    • Adaptita scenaro
    • Originala scenaro
  • Aktorado
    • Ĉefaktoro (vira)
    • Ĉefaktoro (virina)
    • Kromaktoro (vira)
    • Kromaktoro (virina)
  • Realigado
    • Dezajno (sceneja dezajno; kamerao; kostumoj; kinoredaktado; specialaj efektoj
    • Muziko (sono; muziko de filmdramo aŭ -komedio; muziko de muzikalo; originala kanto)
  • Filmtipoj
    • dokumentalo (dokumenta filmo): mallonga; longa
    • fremdlingva filmo (= ne-anglalingva filmo)
    • mallonga filmo: desegnita; aktorita
  • Speciala premio (por vivoverko aŭ eksterordinaraj atingoj por kino-tekniko aŭ -merito)

Kandidato

Pro la alta reputacio de la premio estas jam granda honoro, kiam la ĵurio nomumas filmon aŭ personon kiel kandidaton en la koncerna kategorio. Do, en listoj de premioj por filmo aŭ reĝisoro ofte troviĝas "nomumita""kandidato" kiel eksterordinara distingo.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligoj


Ŝablono:LigoElstara