Friedrich Wöhler: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Alecs.bot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: fa:فریدریش وهلر
e roboto aldono de: la:Fridericus Wöhler
Linio 37: Linio 37:
[[it:Friedrich Wöhler]]
[[it:Friedrich Wöhler]]
[[ja:フリードリヒ・ヴェーラー]]
[[ja:フリードリヒ・ヴェーラー]]
[[la:Fridericus Wöhler]]
[[nl:Friedrich Wöhler]]
[[nl:Friedrich Wöhler]]
[[pl:Friedrich Wöhler]]
[[pl:Friedrich Wöhler]]

Kiel registrite je 14:37, 9 mar. 2008

Friedrich Wöhler (n. 31-an de julio 1800 en Frankfurt-Eschersheim (hodiaŭ Frankfurt am Main); m. 23-an de septembro 1882 en Göttingen) estis germana kemiisto, kiu unuafoje produktis el neorganikan matrialon organikan (karbamidon, 1828). Li ellaboris metodon pri produktado de metala aluminio.

Li komence studis en Frankfurt, poste studis kuracadon (1820) en la Marburga Universitato. En la sekva jaro translokiĝis al Heidelberg, kie laŭ instigo de Leopold Gmelin ekstudis kemion.

Kvankam li akiris medicinan diplomon en 1823, decidis studi kemion ĉe laplej bona kemiisto de Eŭropo, Jöns Jacob Berzelius. En 1823–24 laboris en Stockholmo kaj amikiĝis kun Berzelius, lernis la metodojn, alproprigis intereson pri novaj elementoj, poste tradukis liajn verkojn al la germana.

Li realveninte en Germanio, li instruis kemion en Berlino (1825–31), kie li faris du gravajn malkovrojn en 1828: li produktis el neorganika amonia cianato la organikan karbamidon, produkton de la proteina malkombino. Li samtempe ellaboris metodon pri produktado de malgrand-kvanta metala aluminio.

Li laboris ekde 1831 en Kassel, ekde 1836 (ĝis morto) kiel kemia profesoro de la Universitato de Göttingen. Li apartigis plurajn elementojn, mineralojn, prianalizis kombinaĵojn (ekz. kokainon).

verkoj

  • Lehrbuch der Chemie, Dresden, 1825, 4 vols.
  • Grundriss der Anorganischen Chemie, Berlin, 1830
  • Grundriss der Organischen Chemie, Berlin, 1840
  • Praktischen Uebringen der Chemischen Analyse, Berlin, 1854