Les Ponts-de-Cé: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
(kompletigo de ĵus kreita artikolo) |
eNeniu resumo de redakto |
||
Linio 117: | Linio 117: | ||
* [http://www.recensement.insee.fr/RP99/rp99/co_navigation.co_page?nivgeo=C&codgeo=49246&theme=ALL&typeprod=ALL&lang=FR&quelcas=LISTE Les Ponts-de-Cé en la retejo de Insee (Nacia Instituto de Statistiko kaj Ekonomiaj Studoj)] |
* [http://www.recensement.insee.fr/RP99/rp99/co_navigation.co_page?nivgeo=C&codgeo=49246&theme=ALL&typeprod=ALL&lang=FR&quelcas=LISTE Les Ponts-de-Cé en la retejo de Insee (Nacia Instituto de Statistiko kaj Ekonomiaj Studoj)] |
||
* [http://www.quid.fr/communes.html?mode=query&req=Les_Ponts-de-Ce Les Ponts-de-Cé en la retejo de enciklopedio Quid] |
* [http://www.quid.fr/communes.html?mode=query&req=Les_Ponts-de-Ce Les Ponts-de-Cé en la retejo de enciklopedio Quid] |
||
* [http://www.lion1906.com/Pages/ResultatLocalisation.php?InseeVille=490246 |
* [http://www.lion1906.com/Pages/ResultatLocalisation.php?InseeVille=490246 (situo sur Francia mapo kun najbaraj komunumoj)] |
||
[[Kategorio:Komunumoj de Maine-et-Loire|Ponts-de-Cé]] |
[[Kategorio:Komunumoj de Maine-et-Loire|Ponts-de-Cé]] |
Kiel registrite je 14:26, 11 mar. 2008
Les Ponts-de-Cé | |||||
---|---|---|---|---|---|
komunumo en Francio | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Statuso | Urbo | ||||
Lando | Francio | ||||
Regiono | Luarlandoj | ||||
Departemento | Maine-et-Loire | ||||
Arondismento | Angers | ||||
Kantono | Les Ponts-de-Cé | ||||
| |||||
INSEE kodo | 49246 [+] | ||||
Poŝtkodo | 49130 | ||||
Kodo laŭ INSEE | 49246 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Politiko | |||||
Urbestro | S-ro Pierre-André Ferrand 2001-2008 | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 12 038 1 999 | ||||
Loĝdenso | 582 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Koordinatoj | 47°28′25″N 0°33′15″U / 47.47361°N, 0.55417°U (mapo) Koordinatoj: 47°28′25″N 0°33′15″U / 47.47361°N, 0.55417°U (mapo) | ||||
Alto | De 15 ĝis 36 m | ||||
Areo | 19,55 km² | ||||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||||
47° 28′ 25″ Nordo 0° 33′ 15″ Okcidento / 47.473612 °N, 0.554167 °U (mapo) | |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Les Ponts-de-Cé [+] | |||||
Les Ponts-de-Cé estas franca komunumo, situanta en la departemento Maine-et-Loire, en la administrativa regiono Luarlandoj.
Ĝi estas ankaŭ la poemo de Louis Aragon.
Historio
Etimologio
Laŭ legendo, la urbo, dividita en du partojn pro la rivero Loire super-pontita per multaj pontoj, estis konstruigita de Cezaro. Iu deziris baptonomi ĝin "Les Ponts-de-César" (La Pontoj de Cezaro). Sed Cezaro lin malhelpis kaj al li tranĉigis la kapon, kiam li estis skribonta la finan "S"...
La plej malnovaj nomoj konataj estas :
- Castro-Seio (889)
- Pon Sigei (1009)
- In Saiaco (1036)
- Saiacus (1090)
- Seium (1104)
- Pons Sagei (1115)
- Pons Sagii (1148)
- Pons Saeii (1291)
- Le Pont de Sae (1293)
- Les Ponts de Sée (1529).
En ĉiuj tiuj nomoj, oni trovas la keltan radikon "Sea", kiu signifas "akvo".
En 869, la reĝo Karlo la Kalva konstruigis fortikigitan ponton en Les Ponts-de-Cé, cele malhelpi la vikingajn rabistojn almonte navigi sur rivero Loire [1].
Batalo de Les Ponts-de-Cé
La 7-an de aŭgusto 1620 okazis la batalo de Les Ponts-de-Cé, konata ankaŭ per la nomo de "Drôleries des Ponts-de-Cé" (Komikaĵoj de Les Ponts de Cé), inter la partizanoj de la Reĝo Ludoviko la 13-a kaj tiuj de lia patrino, Marie de Médicis, kiun ŝia filo malproksimigis de la Regenteco tri jarojn pli frue, kaj kiu provadis rekapti la povon. Pro la forlaso de siaj ĉefaj nobeluloj, la trupoj de Marie de Médicis rapide iĝis sen komandanto antaŭ la batalo. Al la reĝa armeo sufiĉis dispeli ĝiajn piedsoldatojn en iu ĝenerala "komikaĵo".
Sorges
Demografio
Instruejoj
- Unuagradaj : la urbo enhavas multajn elementajn lernejojn.
- Mezgradaj :
- 2 gimnazioj :
- St Laud, privata gimnazio,
- François Villon, publika gimnazio.
- liceo
- liceo Jean Bodin.
- 2 gimnazioj :
- Superaj :
- Instituto Albert Le Grand
- Instituto pri publikaj rilatoj kaj komunikado (france : Institut des relations publiques et de la communication, IRCOM)
Gravuloj
- Paul Belouino (1810-1876), literaturisto kaj kuracisto.
Monumentoj
- Kastelo de la XIII/XV-a jarcento (Historia Monumento) posedanta ĉefturon kun ŝuto-truoj datiĝantan de la 13-a jarcento.
En 850, sub Karlo la 2-a (la Kalva), la unua fortikaĵo de Les Ponts-de-Cé estis konstruita sur strategia loko jam uzita de la Romianoj. Konstruita unue per ligno, tiu konstruaĵo celis limigi la antaŭen-iron de la Normanoj. En 1206, post la detruo de la ŝton-konstruaĵo, Guillaume des Roches rekonstruigis la kastelon. En 1440, la Reĝo Renato rearanĝigis ĝin kaj igis ĝin sia dua restadejo. En 1620, la kastelo estis batal-celo inter Maria de Mediĉo kaj ŝia filo Ludoviko la 13-a : tiun batalon la Anĝevanoj nomas "la komikaĵoj de Les Ponts-de-Cé". En 1861, ĝi estis klasifikita, kiel historia monumento. En 1891, ĝin akiris la municipo. Nuntempe restas nur la ĉefturo, iĝinta la muzeo pri kufoj.
- Biendomo de Le Rivet 15-a jarcento, konstruigita de la Reĝo Renato (la portalo kun turetoj kaj la kapeleto estas enskribitaj, kiel Historiaj Monumentoj).
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- http://www.ville-lespontsdece.fr (Oficiala retejo de Les Ponts-de-Cé)
- Les Ponts-de-Cé en la retejo de la Nacia Geografia Instituto
- Les Ponts-de-Cé en la retejo de Insee (Nacia Instituto de Statistiko kaj Ekonomiaj Studoj)
- Les Ponts-de-Cé en la retejo de enciklopedio Quid
- (situo sur Francia mapo kun najbaraj komunumoj)
- ↑ Michel Dillange. Les Comtes de Poitou Ducs d'Aquitaine (778-1204). La Crèche : Geste éditions, 1995. ISBN 2-910919-09-9, p 59