Metamorfa rokaĵo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
VolkovBot (diskuto | kontribuoj)
SieBot (diskuto | kontribuoj)
Linio 69: Linio 69:
[[ta:உருமாறிய பாறை]]
[[ta:உருமாறிய பாறை]]
[[th:หินแปร]]
[[th:หินแปร]]
[[uk:Метаморфічні гірські породи]]
[[vi:Đá biến chất]]
[[vi:Đá biến chất]]
[[zh:變質岩]]
[[zh:變質岩]]

Kiel registrite je 23:27, 15 mar. 2008

Bazalta eklogito el verda klinopirokseno kaj ruĝa granato

Metamorfaj petroj ekestas el pli malnovaj petroj de iu ajn tipo per metamorfozo, tio estas transformiĝo sub alta premo, alta temperaturo kaj eventuale per kemia substancinterŝanĝo en solida stato. Je la transformiĝo la mineralkonsisto de la petro ŝanĝiĝas, ĉar formiĝas novaj mineraloj kaj mineralagregaĵoj, kiuj estas stabilaj sub la novaj prem- kaj temperaturkondiĉoj; krome ankaŭ la petrostratumo transformiĝas. Tipe por metamorfaj petroj estas la skisteco.

El kvarcsabloŝtono ekestas per rekristaliĝo kaj la subtila kunkresko de la unuopaj kristalgrejnoj la metamorfa petro kvarcito, je kiu la formo de la unuopaj sablograjnoj ne plu estas rekoneblaj. El (pura) kalkŝtono ekestas per rekristaliĝo, je plukonzisto de la sama kemia substanco, malfajngrajna marmoro. La sub diversaj kondiĉoj ekestintajn metamorfajn petrojn oni denove alordigas al metamorfaj facioj. Petro ekestinta per parta fandiĝo (anatekso) nomiĝas migmatito kaj reprezentas la transiron al magma petro.

Kristala kalko (marmoro). Klare rekoneblaj estas la brilantaj kristaloj

Grandregiona metamorfozo de petroj plej ofte okazas en granda profundo, sed lokaj transformiĝoj ankaŭ povas aperi proksime al la tersurfaco, ekzemple je lokoj, kie altaj tensioj konstruiĝis.

  • Dinamika metamorfismo estas kaŭzita per alta premo. Ĝi povas ekzemple aperi loke je faŭltoj, ankaŭ dum la faldiĝo de petroj per kunpremado kaj rekristaliĝo okazas dinamika metamorfismo. Ekzemplo estas la transformiĝo de argilaj sedimentoj al ardezo.
  • Termika metamorfismo estas la nomo de la petrotransformiĝo per varmecinfluo el la ĉirkaŭanta petro aŭ, en loka skalo, per hejtado de petro ĉirkaŭanta malgrandan magmokameron. Gigantaj transformiĝozonoj nomiĝas aŭreoloj; ili formiĝas ĉirkaŭ grandaj profunde situantaj plutonaj intruzioj. Tiamaniere ekzemple ekestas granito.
  • Per grandarea varm- kaj preminfluo ekestas regiona metamorfismo, kiu estas disdividata je diversaj gradoj. Ardezo indikas regionan metamorfismon de malalta grado, gnejso kontraŭe estas produkto de altgrada metamorfozo.

Ekzemploj

Vidu ankaŭ

Retligoj