Angla lingvo: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Neniu resumo de redakto |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 73: | Linio 73: | ||
</blockquote> |
</blockquote> |
||
|- |
|- |
||
|}La '''angla lingvo''' estas [[ĝermana lingvo]], kiu evoluis en [[Anglio]] de la [[anglosaksa lingvo]] al la [[meza angla lingvo]] por finfine formi la [[Moderna angla lingvo|modernan anglan lingvon]]. Ĝi estas la gepatra lingvo de 309 al 380 milionoj da parolantoj, precipe loĝantaj en [[Britio]] ([[Brita anglo]]) kaj ties eksaj [[kolonio]]j kiel [[Usono]] ([[Usona anglo]]), [[Irlando]], [[Kanado]], [[Aŭstralio]], [[Nov-Zelando]] kaj multaj landoj en [[Karibio]]. Ĝi estas la oficiala lingvo de 71 landoj tuttere, kiel [[Barato]], [[Pakistano]] aŭ [[Sud-Afriko]] kie la angla estas uzita kiel unua aŭ dua lingvo. |
|}La '''angla lingvo''' estas [[ĝermana lingvo]] (kun granda influo ankaŭ de latinidaj vortoj), kiu evoluis en [[Anglio]] de la [[anglosaksa lingvo]] al la [[meza angla lingvo]] por finfine formi la [[Moderna angla lingvo|modernan anglan lingvon]]. Ĝi estas la gepatra lingvo de 309 al 380 milionoj da parolantoj, precipe loĝantaj en [[Britio]] ([[Brita anglo]]) kaj ties eksaj [[kolonio]]j kiel [[Usono]] ([[Usona anglo]]), [[Irlando]], [[Kanado]], [[Aŭstralio]], [[Nov-Zelando]] kaj multaj landoj en [[Karibio]]. Ĝi estas la oficiala lingvo de 71 landoj tuttere, kiel [[Barato]], [[Pakistano]] aŭ [[Sud-Afriko]] kie la angla estas uzita kiel unua aŭ dua lingvo. |
||
La angla ankaŭ estas la plej uzita [[lingvafrankao]] kaj la plej lernita fremdlingvo tuttere. Tiun fenomenon kaŭzis ĉefe la disvastiĝo de la [[brita imperio]], kaj poste la kreskinta ekonomika kaj kultura influo de [[Usono]] depost la [[Dua Mondmilito]]. En 2000, oni taksas ke la angla estas lernita kaj parolita de pli ol unu miliardo da homoj. Gi estas la ĉefa lingvo de [[Interreto]]. |
La angla ankaŭ estas la plej uzita [[lingvafrankao]] kaj la plej lernita fremdlingvo tuttere. Tiun fenomenon kaŭzis ĉefe la disvastiĝo de la [[brita imperio]], kaj poste la kreskinta ekonomika kaj kultura influo de [[Usono]] depost la [[Dua Mondmilito]]. En 2000, oni taksas ke la angla estas lernita kaj parolita de pli ol unu miliardo da homoj. Gi estas la ĉefa lingvo de [[Interreto]]. |
Kiel registrite je 20:28, 18 mar. 2008
Angla lingvo | |
---|---|
Parolata en: | Unuiĝinta Reĝlando, Usono, Kanado, Aŭstralio, Filipinoj, Nov-Zelando, Sud-Afriko, kaj Singapuro, inter aliaj britaj ekskolonioj. |
Denaskaj parolantoj: | 375 milionoj |
Dualingvo por: | 375 milionoj |
Fremdlingvo por: | 750 milionoj |
Genetika klasifiko: | Hindeŭropa Ĝermana |
Oficiala statuso | |
Oficiala lingvo de: | 19 landoj, kaj kvazaŭ-oficiala en pluraj aliaj |
Reguligita de: | Neniu, tamen la OED estas grava |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-1: | en |
ISO 639-2: | eng |
SIL: | ENG |
Specimeno | |
La Patro Nia: | |
Tradicia (1611):
Moderna (20-a jarcento):
|
La angla lingvo estas ĝermana lingvo (kun granda influo ankaŭ de latinidaj vortoj), kiu evoluis en Anglio de la anglosaksa lingvo al la meza angla lingvo por finfine formi la modernan anglan lingvon. Ĝi estas la gepatra lingvo de 309 al 380 milionoj da parolantoj, precipe loĝantaj en Britio (Brita anglo) kaj ties eksaj kolonioj kiel Usono (Usona anglo), Irlando, Kanado, Aŭstralio, Nov-Zelando kaj multaj landoj en Karibio. Ĝi estas la oficiala lingvo de 71 landoj tuttere, kiel Barato, Pakistano aŭ Sud-Afriko kie la angla estas uzita kiel unua aŭ dua lingvo.
La angla ankaŭ estas la plej uzita lingvafrankao kaj la plej lernita fremdlingvo tuttere. Tiun fenomenon kaŭzis ĉefe la disvastiĝo de la brita imperio, kaj poste la kreskinta ekonomika kaj kultura influo de Usono depost la Dua Mondmilito. En 2000, oni taksas ke la angla estas lernita kaj parolita de pli ol unu miliardo da homoj. Gi estas la ĉefa lingvo de Interreto.
La angla estas la internacia lingvo de scienco, komputiko, komerco, popmuziko kaj aviado, inter aliaj. Ĝi estas laborlingvo de UNO kaj ASEAN kaj, praktike, la ĉefa laborlingvo de EU: dum multaj dokumentoj de EU estas haveblaj en la franca kaj la germana kaj, iafoje, eĉ aliaj el la 20 oficialaj lingvoj, nur en la angla estas ĉiuj dokumentoj haveblaj. La angla ankaŭ estas la ĉefa laborlingvo de multaj transnaciaj entreprenoj.
Facileco
Unuflanke, la angla estas facile lernebla, ĉar ĝi havas malmulte da gramatikaj finaĵoj, sed uzas vortordon por montri la rilatojn inter vortoj. Aliflanke, ĝi estas malfacile lernebla, ĉar la ortografio estas nefonetika kaj arĥaika (moderna ortografio reflektas la prononcon de la mezepoka angla, kiam la veno de la presilo konformigis la literumadon, ĉefe laŭ la tiama Londona dialekto) kaj la lingvo enhavas multe da idiotismoj. La angla ankaŭ havas sonojn ne ofte uzatajn en aliaj lingvoj. Neatendite, la ĉina havas similajn problemojn por alilingvanoj.
Esperanta literaturo en la angla: Sufiĉe multe da angla literaturo estis esperantigita, sed ne multaj verkoj originale skribitaj en Esperanto estis ĝis nun eldonitaj en angla traduko. La aŭtorino Anna Löwenstein verkis sian romanon La ŝtona urbo kaj en la angla kaj en Esperanto. Kelkaj anglaj versioj de poemoj de Kálmán Kalocsay estas inkluditaj en la kompilaĵo En nacia vesto de Ada Csiszár, Budapesto 2004. Angla traduko de la ĉefverko de William Auld, La infana raso estas publikigita sur la retpaĝoj de la Esperantlingva verkista asocio [1]. Ĉar la angla estas hodiaŭ la plej disvastigita lingvo tutmonde, kredeble ĝi estas plej utila vehiklo por informi grandan parton de la homaro pri la lingvo kaj ĝia kulturo.
Statistikoj
Laŭ Encyclopædia Britannica, almenaŭ 16 nacioj enhavis pli ol unu milionon da anglalingvanoj en 1990 :
- 223,900,000 Usono
- 60,000,000 Niĝerio
- 53,300,000 Britio
- 32,000,000 Filipinoj
- 21,000,000 Barato1
- 16,000,000 Kanado
- 14,800,000 Aŭstralio
- 5,500,000 Malajzio
- 3,700,000 Tanzanio
- 3,500,000 Sud-Afriko
- 3,300,000 Irlando
- 3,200,000 Nov-Zelando
- 2,700,000 Liberio
- 2,300,000 Jamajko
- 1,200,000 Trinidado kaj Tobago
- 1,000,000 Singapuro
1 Laŭ la barata popolnombrado de 1991 ĉ. 90 milionoj (~ 11%) de la enloĝantoj diris, ke ili scipovas la anglan kiel la unuan, duan aŭ trian lingvon ( http://www.censusindia.net/cendat/language/table4_E.PDF ).
Notu bone, ke diversaj nacioj kalkulas siajn lingvanojn malsame kaj ne ekzistas nombroj pri la angla por ĉiu nacio. Ekzemple, Kenjo, Pakistano kaj Bangladeŝo, ĉiu probable havas 3 milionojn da parolantoj. Ankaŭ, malmulte de nacioj kalkulas dualingvanojn. Almenaŭ 30 milionoj angleparolantoj ne estas en la supraj nombroj.
Famaj aŭtoroj de la angla
- Chaucer
- Ŝekspiro
- Milton
- Blake
- Charles Dickens
- Mark Twain
- Joyce
- Ernest Hemingway
- George Orwell
- Jack Kerouac
- Jerome David Salinger
- Tolkien
- D. H. Lawrence
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
greke http://www.englishtenseswithcartoons.com greke http://dictionary.cambridge.org greke Re-Romanization of English greke More than 20000 English words recorded by a native speaker Pluraj vortaroj en la katalogo DMOZ