Pamiro: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
VolkovBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: sl:Pamir
Escarbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: eu:Pamir mendiak
Linio 55: Linio 55:
[[es:Cordillera del Pamir]]
[[es:Cordillera del Pamir]]
[[et:Pamiir]]
[[et:Pamiir]]
[[eu:Pamir mendiak]]
[[fa:پامیر]]
[[fa:پامیر]]
[[fi:Pamir]]
[[fi:Pamir]]

Kiel registrite je 07:12, 29 mar. 2008

mapo de la montaro Pamiro

Pamiro estas alta montaro en Centra Azio. La nomo laŭ indikoj de la germanlingva enciklopedio Der Große Brockhaus venu el la Tjurka lingvaro kun signifo "malvarma stepa paŝtejo", laŭ la anglalingva The Columbia Encyclopedia tamen malsamopinie el la persa lingvo kun signifo "monda tegmento".

Geografio

La montaro, kiu laŭ la nuna lingvouzo kune kun la Himalajo kaj la Tibeta Altebenaĵo nomatas la "Monda Tegmento", havas areon de proksimume 120.000 km², el kiuj 1.200 km² estas glaĉeroj. La pleja nordo de la geologie falda montaro apartenas al la ŝtato Kirgizio, la oriento al Ĉinio, la sudo al Afganio kaj la resto al Taĝikio. La montaro Pamiro ligas plurajn el la grandaj montaroĉenoj de Azio: Tianŝan en la nordo, Karakorum en la sudo, Kunlun Ŝan (la supra parto de la rivero Jarkend estas la limo) en la sudoriento kaj Hindukuŝo en la sudokcidento. En la oriento la Pamira teritorio tuŝas la Tibetan Altebenaĵon.

La averaĝa alteco de la montaro estas inter 3.600 ĝis 4.400 m, kio plejparte estas super la limo de arba kreskado, kiu ĉi-tie troviĝas ĉe 3.700 metroj super la marnivelo. En la montaro Pamiro fontas inter alie la samnoma rivero Pamiro, kiu poste enfluas la riveron Pjandaŝ. La plej granda lago en la montaro estas la lago Kara-Kul en Taĝikio.

Relative ofte okazas tertremoj, per unu el ili dum la jaro 1911 ekestis la lago Sares. La klimato estas malvarma, venta kaj seka. La enloĝantoj plejparte bredas jakojn kaj ŝafojn.

Montoj

montoj en la montaro Pamiro

Inter la montoj de la montaro Pamiro estas inter alie:

Noto: La montopintoj de la Kongur- kaj Muztagata-grupo en iuj fontoj kalkuliĝas al la najbara montaro Kunlun, kaj laŭ tiu kalkulo la Pik Ismoil Somoni estus la plej alta montopinto de la Pamiro.

Retaj ligiloj

greke taĝikia turisma paĝaro pri la montaro Pamiro greke "Pamiro - la monda tegmento" (paĝoj anglaj) greke "En la koro de la Pamiro" (paĝoj same anglaj)