Kometo Hale-Bopp: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
VolkovBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: ro:Cometa Hale-Bopp
Loveless (diskuto | kontribuoj)
Linio 52: Linio 52:
[[sr:Хејл-Бопова комета]]
[[sr:Хејл-Бопова комета]]
[[sv:Hale–Bopp]]
[[sv:Hale–Bopp]]
[[tr:Hale-Bopp kuyruklu yıldızı]]
[[zh:海爾-博普彗星]]
[[zh:海爾-博普彗星]]

Kiel registrite je 12:59, 1 apr. 2008

Dosiero:KometoHale-bopp1997.jpeg

La Kometo Hale-Bopp (hejl bop) (C/1995 O1) estis unue observita la 23-a de julio, 1995 de du sendependaj observantoj, Alan HALE kaj Thomas Bopp. Ĝin nomis La Granda Kometo de 1997.

Ekobservita ĉe 7.1 AU for de la Suno, antaŭobservadaj bildoj aperis montrantaj ĝin ĉe 13AU for de la Suno. Ĉi tio rapide notiĝis kiel rimarkinda. La kometo estis tre aktiva ĉe ĉi tiuj distancoj, kiu estas nenormala.

Multaj kometoj havas grandajn ekaktiviĝadojn ĉe longaj distancoj kaj poste malaktiviĝas. Hale-Bopp ne faris tion. Ĝi estis nudokule videbla ĉe 2AU for de la Suno kaj kontinuis briliĝi.

Se ĝi pasis same proksime al la Tero kiel la Kometo Hjakutake (C/1996 B2) en 1996, la vosto de la kometo vastiĝus trans la tuta ĉielo kaj ĝi estus pli brila ol la plena luno. Tamen, ĝi alproksimiĝis la Teron ĉe distancoj kiuj nevidebligus multajn aliajn pli etajn kometojn kaj ĝi tamen vastiĝis trans duono de la ĉielo kun ĝiaj du vostoj, kvankam la pli longaj partoj de la vosto estis tro malbrila por esti videbla. Ĝia nukleo estis 50km diametre, ĉirkaŭ trioble la diametro de Kometo Halley.

La unua nudokula observo okazis la 20-a de majo, 1996 kaj decembra 1997 nudokula observo signifas ke la kometo kontinuas videbli sen helpo dum 596 tagoj, aŭ proksime 18,5 monatoj. La antaŭan rekordon havis la Granda Kometo de 1811, kiu estis ĉirkaŭ 9 monatoj.

La kometo verŝajne laste pasis sian perihelion antaŭ 4200 jaroj, sekvante la perihelia paso de 1997, ĝi revenos al la interna sunsistemo post 2380 jaroj kiel, sendube, denova spektakla kometo.

La kultgrupo, Heaven's Gate (HEvenz gejt) elektis la aperon de la kometo kiel signo por sia amasa sinmortigo.

Eksternaj Ligiloj


Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara

Ŝablono:LigoElstara