Historia akso de Parizo: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
JAnDbot (diskuto | kontribuoj) e roboto aldono de: ru:Историческая ось |
JAnDbot (diskuto | kontribuoj) e roboto aldono de: id:Axe historique |
||
Linio 19: | Linio 19: | ||
[[fr:Axe historique]] |
[[fr:Axe historique]] |
||
[[he:אקס היסטוריק]] |
[[he:אקס היסטוריק]] |
||
[[id:Axe historique]] |
|||
[[it:Axe historique]] |
[[it:Axe historique]] |
||
[[ja:パリの歴史軸]] |
[[ja:パリの歴史軸]] |
Kiel registrite je 14:04, 2 apr. 2008
La historia akso de Parizo (franclingve Axe historique), aŭ reĝa vojo, estas la nomo de granda kaj longa akso, kiu trapasas la okcidentan parton de Parizo. Ĝi konsistas el larĝa, rekta vojo, kies geografia kaj historia eko estis la palaco Tuileries.
Historio
Kvankam la akso ne estis klare difinita antaŭ 1640 fare de André Le Nôtre (la pejzaĝisto de la kastelo de Versailles), tiun vojon oni jam delonge uzadis, depost la unuaj kapetidaj reĝoj, kiam ili loĝis en la Luvro kaj iris ĉasadi al la forsto de Saint-Germain-en-Laye.
Trapasitaj monumentoj
Ekde la arko Carrousel, la akso rekte trapasas la placon de la Konkordo kun ĝia obelisko, la avenuon de la Elizeaj Kampoj, la placon Charles de Gaulle, la avenuon Grande Armée kaj la pordon Maillot. En Neuilly-sur-Seine, ĝi plilongiĝas per la avenuo Charles de Gaulle, la ponto de Neuilly kaj trapasas la kvartalon La Défense kun ĝia Granda Arko. La Triumfa Arko de Parizo ankaŭ troviĝas sur la akso, sed ne la piramido de la Luvro.