Bienvenue chez les Ch'tis: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e polureto
e →‎Intrigo: korektetoj
Linio 18: Linio 18:


==Intrigo==
==Intrigo==
Philippe Abrams ([[Kad Merad]]), estro de poŝtoficejo en [[Salon-de-Provence]] en [[Bouches-du-Rhône]] (suda Francio), klopodas por akiri postenon ĉe [[Mediteraneo|mediteranea marbordo]]. Li provas kredigi ke li estias invalido, kaj pro tio estas punita: oni enoficigas lin al [[Bergues]] en nordfrancio, apud [[Dunkerque]].
Philippe Abrams ([[Kad Merad]]), estro de poŝtoficejo en [[Salon-de-Provence]] en [[Bouches-du-Rhône]] (suda Francio), klopodas por akiri postenon ĉe [[Mediteraneo|mediteranea marbordo]]. Ĉar li malsukcese provis fripone kredigi ke li estas invalido, li estas punita: oni enoficigas lin al [[Bergues]] en nordfrancio, apud [[Dunkerque]].


En la filmo, sudfrancoj opinias ke nordo estas malkomforta kaj malvarmega regiono. Philippe Abrams malĝoje forlasas sian hejmon, havante multe da antaŭjuĝoj. Neatendite, li eltrovas tre gasteman kaj interesan regionon. Li amikiĝas kun Antoine Bailleul ([[Dany Boon]]), poŝtisto en la oficejo, kin li estras. Philippe Abrams provas kaŝi tiun ĝojan surprizon al sia edzino ([[Zoé Félix]]), restanta en sudo; li konsideras, ke momenta malproksimo estas bona por ilia paro. Li ŝajnigas sian novan vivon suferiga, por ke ŝi ne volu veni en Bergues.
En la filmo, sudfrancoj opinias ke nordo estas malkomforta kaj malvarmega regiono. Philippe Abrams malĝoje forlasas sian hejmon, havante multe da antaŭjuĝoj. Neatendite, li malkovras tre gasteman kaj interesan regionon. Li amikiĝas kun Antoine Bailleul ([[Dany Boon]]), poŝtisto en la oficejo, kiun li estras. Philippe Abrams provas kaŝi tiun ĝojan surprizon al sia edzino ([[Zoé Félix]]), restanta en sudo; li konsideras, ke momenta malproksimeco estas bona por ilia paro. Li ŝajnigas sian novan vivon suferiga, por ke ŝi ne volu veni en Bergues.


==Aktoroj==
==Aktoroj==

Kiel registrite je 20:53, 2 apr. 2008

Bonvenon en Ŝti-lando
filmo
Originala titolo Bienvenue chez les Ch’tis
Produktadlando Francio
Originala lingvo Franca, pikarda
Kina aperdato 20-a de februaro 2008
Daŭro 106 minutoj
Ĝenro Komedio
Kameraado Pierre Aïm
Reĝisoro(j) Dany Boon
Produktisto(j) Claude Berri, Jérôme Seydoŭ
Scenaro Dany Boon, Alexandre Charlot, Franck Magnier
Filmita en Francio
Loko de rakonto FrancioBerguesSalon-de-Provence
Muziko de Philippe Rombi
Rolantoj Kad Merad • Dany Boon • Zoé Félix • Anne Marivin • Line Renaud • Stéphane Freiss • Michel Galabru • Patrick Bosso • Bruno Tuchszer • Christophe Rossignon • Claude Talpaert • Fred Personne • Guy Lecluyse • Jenny Clève • Jérôme Commandeur • Lorenzo Ausilia-Foret • Nadège Beausson-Diagne • Philippe Duquesne • Zinedine Soualem
Produktinta firmao Pathé, Hirsch, Les Productions du Chicon, TF1 Films Production
Honorigoj Q111970528
IMDb
vdr

Bienvenue chez les Ch’tis (“Bonvenon en Ŝti-lando”, "Ŝti" estas dialekta vorto por nordfrancoj) estas franca filmo aperinta en 2008. Ĝi estas la dua filmo de la franca humuristo Dany Boon, post La Maison du bonheur.

Intrigo

Philippe Abrams (Kad Merad), estro de poŝtoficejo en Salon-de-Provence en Bouches-du-Rhône (suda Francio), klopodas por akiri postenon ĉe mediteranea marbordo. Ĉar li malsukcese provis fripone kredigi ke li estas invalido, li estas punita: oni enoficigas lin al Bergues en nordfrancio, apud Dunkerque.

En la filmo, sudfrancoj opinias ke nordo estas malkomforta kaj malvarmega regiono. Philippe Abrams malĝoje forlasas sian hejmon, havante multe da antaŭjuĝoj. Neatendite, li malkovras tre gasteman kaj interesan regionon. Li amikiĝas kun Antoine Bailleul (Dany Boon), poŝtisto en la oficejo, kiun li estras. Philippe Abrams provas kaŝi tiun ĝojan surprizon al sia edzino (Zoé Félix), restanta en sudo; li konsideras, ke momenta malproksimeco estas bona por ilia paro. Li ŝajnigas sian novan vivon suferiga, por ke ŝi ne volu veni en Bergues.

Aktoroj

Dany Boon en Bergues dum farado de filmo, june de 2007

Pri la filmo

La belfrido de Bergues, loko de la filmo

La vorto Ch’ti (elparolata "ŝti") estas dialekta nomo de iuj loĝantoj de norda Francio. Ĝi ankaŭ estas la nomo de ties lingvo, pikarda dialekto.

Dany Boon deziris realigi filmon pri sia devena regiono. Li konstatis, ke multaj francaj komedioj okazas en suda Francio (Brice de Nice, Taxi), dum nordo estas loko de dramaj filmoj (Germinal).[1]

Bienvenue chez les Ch’tis aperis la 20-an de februaro 2008 en Nordo-Kaleza Markolo kaj en kelkaj kinejoj de Somme. Ĝi aperis en tuta Francio unu semajnon poste. La filmo rapide fariĝis granda sukceso: je la 1-a de aprilo, 16,7 milionoj da spektantoj vidis ĝin, 5 semajnojn post la apero. Estas la dua plej vidita franca filmo, post La Grande Vadrouille.

Notoj kaj referencoj

  1. Aldono de La Voix du Nord, 20-a de februaro 2008 - p.4

Eksteraj ligiloj