Kelkopa stelo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
SieBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: pt:Estrela múltipla
VolkovBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: zh:聚星
Linio 27: Linio 27:
[[ru:Кратная звезда]]
[[ru:Кратная звезда]]
[[uk:Кратна зоря]]
[[uk:Кратна зоря]]
[[zh:聚星]]

Kiel registrite je 14:42, 7 apr. 2008

Kelkopa stelokelkobla stelo estas pluraj steloj, vidataj tre proksime aŭ eĉ ne distigeblaj kaj videblaj kiel unu stelo. Ĉi aparta stelo de kelkopa stelo estas nomata kiel komponanto. Ankaŭ povas esti ke komponanto de kelkopa stelo mem estas kelkopa stelo.

Laŭ situo de komponantoj kelkopaj steloj estadas:

  • Komponantoj estas nur videblaj proksime, sed en spaco estas malproksimaj.
  • Komponantoj estas proksimaj en spaco, kaj pro tio gravite interagas kaj orbitas ĉiu ĉirkaŭ la aliaj. Nur ĉi tiaj estas realaj kelkopaj steloj, ili estas nomataj ankaŭ kiel kelkopaj stelaj sistemoj.

Kutime ĉiu komponanto de kelkopa stela estas nomata per aldono de majuskla latina litero, ekde "A", je fino de nomo de la kelkopa stelo.

Moviĝo de Siriuso А en ĉielo dum jaroj 1900 ... 1980, streketo kun nadloj estas 1 angula sekundo
Dosiero:Mira AB xray image.jpg
Duopa stelo Omikron Baleno
Dosiero:Mira.UV.Accretion.jpg
Duopa stelo Omikron Baleno

Laŭ tio kiel la kelkopeco estas rimarkebla kelkopaj steloj estadas de jenaj specoj (sed la speco certe dependas de kapabloj de la observanto):

  • Videble kelkopa stelo - komponantoj estas videblaj kiel apartaj steloj.
  • Eklipse duopa stelo - komponantaj periode eklipsas unu la alian, kaj tiam la tuta heleco de stelo portempe malpligrandiĝas. Por ĉi tio la observanto devas esti sufiĉe proksime al ebeno de la orbitoj, do la sistemo devas esti videbla deflanke. Malpligrandiĝo de la heleco okazas dufoje dum ĉiu periodo de la orbitado, kiam la unua komponanto estas eklipsita kaj kiam la dua komponanto estas eklipsita. Grandecoj de ĉi tiuj du malpligrandiĝoj povas esti diversaj.
  • Spektre duopa stelo - la komponantaj dum la orbitado periode moviĝas proksimen kaj malproksimen al la observanto, kaj iliaj spektroj ŝoviĝas violkoloren kaj ruĝen. Ĉar videbla spektro estas sumo de spektroj de komponantoj, ĉi tio povas aspekti kiel perioda plilarĝiĝo de spektraj linioj.
  • Nur unu komponanto estas videbla, sed ĝi moviĝas en ĉielo je ondsimila kurbo. Pro ĉi tio eblas konkludi, ke estas la alia nevidebla komponanto, kaj la moviĝo estas sumo de linia flugo de la tuta sistemo kaj de la orbita moviĝo. Ekzemplo de ĉi tia stelo estas Siriuso.