Georges Méliès: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
DorganBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: sr:Жорж Мелијес
JAnDbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: no:Georges Méliès
Linio 38: Linio 38:
[[ja:ジョルジュ・メリエス]]
[[ja:ジョルジュ・メリエス]]
[[nl:Georges Méliès]]
[[nl:Georges Méliès]]
[[no:Georges Méliès]]
[[pl:Georges Méliès]]
[[pl:Georges Méliès]]
[[pt:Georges Méliès]]
[[pt:Georges Méliès]]

Kiel registrite je 07:03, 9 apr. 2008

Georges MÉLIÈS [ĵorĵ melJES] (1861-1938, plena nomo: Maries-Georges-Jean MÉLIÈS) estis filmisto, fama kiel pioniro de multaj teknikaj kaj narativaj inventaĵoj je la frua kinarto.

Li estis tre inventema pri la uzo de trukoj. Li senintence elkovris la trukon de anstataŭigo, en 1896, kaj estis unu el la unuaj filmistoj uzante plureksponadon, interfadon, kaj koloron en siaj filmoj.

Antaŭ ol li fariĝis filmisto, Méliès estis iluziisto ĉe la Theâtre Robert-Houdin. En 1895, lin ekinteresiĝis kino post kiam li vidis eksponadon de la kamero de la Fratoj Lumiere. Li faris centojn da filmoj, ĉefe dum la jaroj 1896-1902. Teme, ĉi tiuj filmoj ofte similas je la iluziaj teatraĵoj, kiujn li jam faris, kun trukoj kaj neeblaĵoj, ekzemple la malapero aŭ aligrandiĝo de objektoj.

Lia plej fama filmo estas Le Voyage dans la lune ("La Vojaĝo al la luno") de 1902; ankaŭ fama estas Le Voyage à travers l'impossible ("La Vojaĝo trans la neebla") de 1904. Ambaŭ filmoj temas pri strangaj vojaĝoj, iom laŭ la stilo de Jules Verne. Oni konsideras ilin iuj el la plej gravaj de la fruaj filmoj de sciencfikcio, kvankam ilia maniero pli proksimas fantazio.


Eksteraj ligiloj

greke http://www.alphacentauri.be/Friends/Melies/Index.htm greke http://dvdtoile.com/Liste.php?artiste=Georges+M%e9li%e8s greke http://www.geocities.com/melies61 greke http://www.imdb.com/name/nm0617588