Valenteno de Terni: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
JAnDbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: cs, hr, tr forigo de: it, nrm, sq modifo de: ja, nl, pt
Chobot (diskuto | kontribuoj)
Linio 19: Linio 19:
[[id:Santo Valentinus]]
[[id:Santo Valentinus]]
[[ja:ウァレンティヌス]]
[[ja:ウァレンティヌス]]
[[ko:발렌티누스]]
[[lt:Šv. Valentinas]]
[[lt:Šv. Valentinas]]
[[nl:Valentijn (heilige)]]
[[nl:Valentijn (heilige)]]
[[pl:Święty Walenty]]
[[pl:Święty Walenty]]
[[pt:São Valentim]]
[[pt:São Valentim]]
[[sr:Свети Валентин]]
[[sv:Sankt Valentin]]
[[sv:Sankt Valentin]]
[[tr:Valentine]]
[[tr:Valentine]]

Kiel registrite je 10:24, 10 apr. 2008

la sankta Valenteno kaj disĉiploj en francia kodekso de la 9-a jarcento

Valenteno de Terni - latine Valentinus - estas kristana sanktulo kaj martiro de la romie katolika eklezio. Dum la 3-a jarcento post Kristo li estis episkopo de urbo en Italio, kiu tiam latine nomiĝis Interamna kaj hodiaŭ havas la nomon Terni.

Laŭ kristanaj tradiciaj informoj, la episkopo Valenteno de Terni la 14-an de februaro estis mortigita fare de la romiaj aŭtoritatuloj, kiuj kontraŭbatalis la disvastiĝantan kristanismon en la Romia Imperio. Kvankam la romia imperiestro Claudius la 2-a severe malpermesis geedziĝojn laŭ kristana rito, la episkopo aparte volonte kristane geedzigis enamiĝintojn, tiel daŭre riskante sian vivon. Al la ĵus geedziĝintaj paroj li laŭ la legendo ĉiam donacis florojn el la propra ĝardeno. Laŭ la kristanaj tradiciaj informoj, la geedziĝoj benitaj de li estis aparte feliĉaj kaj harmoniaj.

Tial post lia martira morto Valenteno iĝis patrono aparte de la enamiĝintoj kaj de junaj geedziĝintoj. En la alpaj landoj la memoro pri li estis same vivtenata kiel pri plia, samnoma historia kristano, kiu nomiĝis "Valenteno de Raetia", kiu laŭ la legendo kapablis mildigi la suferojn de infanoj suferantaj je epilepsio: dum la jarcentoj la bildoj de ambaŭ personoj en preĝejoj de suda Germanio, Svislando, Aŭstrio, Slovenio kaj norda Italio ĉiam pli similiĝis unu al la aliaj kaj fine ne distingeblis. La tradiciaj atribuaĵoj de Valenteno de Terni estas glavo (pro la martira morto per senkapigo) kaj koko (kiel simbolo de la ofero de sia vivo). Oficiala memortago iĝis la 14-a de februaro - la Valentena tago, kiu dum la 20-a jarcento sendepende de la originaj kristanaj tradicioj iĝis moda tago de la enamiĝintoj.

La ostoj de la sanktulo Valenteno de Terni konserviĝas en la urba preĝejo de Krumbach en la distrikto Günzburg de Bavario en suda Germanio.