Krystyna Skarbek: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Alecs.bot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: fr:Krystyna Sharbek
Eskimbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: fr:Krystyna Skarbek
Linio 25: Linio 25:


[[en:Krystyna Skarbek]]
[[en:Krystyna Skarbek]]
[[fr:Krystyna Sharbek]]
[[fr:Krystyna Skarbek]]
[[pl:Krystyna Skarbek]]
[[pl:Krystyna Skarbek]]

Kiel registrite je 16:44, 14 apr. 2008

Dosiero:Krystyna Skarbek - Granville.jpg

Krystyna SKARBEK (1-a de majo 1908 - 15-a de junio 1952) estis pola-brita spiono dum la dua mondmilito. Ŝi estas ekzemplo por virina ĉefrolulino de la filmo James Bond, Casino Royale.

Ŝi estis parenco - tra patrino- al la influa pola-juda Goldfeder-familio kaj al la plej malnova aristokrata familio de Pollando (tra la patro). Lia patro nomis lin Vesperale.

Komence de la 1930-aj jaroj, mortis ŝia patro kaj la familio perdis la posedaĵon, ŝi devis eklabori. Li edziniĝis en la aĝo de 23 jaroj jam la duafoje. Ŝia dua edzo estis Jerzy Gizycki.

La geedza paro estis en Etiopio, kiam komenciĝis la dua mondmilito. Ili tuj veturis al Londono kaj ofertis iliajn servojn kontraŭ la nazioj. La brita sekreta servo SIS dungis nur la edzinon kaj ŝi veturis al Budapeŝto por kontakti la polan kontraŭstarantojn. Ŝi kaj la pola milististara ateŝeo skiis en februaro de 1940 tra la Karpatoj, Tatro (30 gradoj en minuso) al la okupita Pollando, kie ili restis 5 semajnojn kaj kontaktis la lokajn partizanojn. Ŝi tiujare ankoraŭ dufoje vizitis Pollandon kaj kolektis informojn.

Ŝi ankaŭ sciigis pri antaŭpreparo de la germana atako kontraŭ la Sovetunio. Ŝi ixgis amatino de lexutenanto Andrzej Kowerski, kiu havis nur unu piedon, alian perdis en ĉasakcidento. La paron arestis la hungara kontarxuspiona asocio kiel geedzan paron en februaro de 1941 je postulo de la germanoj. Ĉar ŝi preezntis turberkuloz-similajn simptomojn, oni ordenis kontrolon. Ĉar evidentiĝis por la hungaroj, ke la Skorbek-familio estas malproksime parenca al la hungara guberniestro Miklós Horthy, ili liberlasis ilin. Ili tuj veturis al la brita ambasadoro, kiu tuj donis al ili falsajn pasportojn por tiel ebligi forlason de la lando. Ili veturis tra Beogrado al Kairo, kie ili ripozis.

Kristyne iĝis reaktivigita en 1944, ŝi agadis en suda Francio. Okazis en aŭgusto de 1944, ke la germanoj kaptis gvidantojn de SOE kaj ties du kunlaborantojn. Ŝi prezentis sin kiel nevino de generalo Bernard Montgomery kaj minacis Gestapo-oficiron. La germanoj ellasis la kaptintojn kontraŭ elaĉeta mono.

Ŝi alpernis dum la milito la nomon Christine Granville (falsa nomo en la pasporto de la brita ambasadejo), poste retenis tion.

Ŝi laboris post la milito kiel telefonistino, magezena vendistino, servistino sur pasaĝera ŝipo.

Ŝin murdis senespere amanta kunlabora servisto.