Femurosto: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
SieBot (diskuto | kontribuoj)
JAnDbot (diskuto | kontribuoj)
Linio 38: Linio 38:
[[sv:Lårben]]
[[sv:Lårben]]
[[ta:தொடையெலும்பு]]
[[ta:தொடையெலும்பு]]
[[th:กระดูกต้นขา]]
[[tr:Femur]]
[[tr:Femur]]
[[uk:Стегнова кістка]]
[[uk:Стегнова кістка]]

Kiel registrite je 13:41, 17 apr. 2008

La femuralo (latine os femoris) - en neformala lingvouzo ankaŭ simple femurosto - estas la osto de la femuro de vertebruloj. La femuro estas para organo, do en sana stato troviĝas dufoje en unu organismo - simetrie dekstre kaj maldekstre, kaj sekve la vertebruloj (inkluzive de la homo) en normala stato havas du femuralojn. La osto estas dika kaj longa, kaj situas inter la artikoj pelva kaj genua.

En la homa korpo, la femuralo estas la plej longa osto, dividebla en tri partojn:

Supra parto:

Ĝi konsistas el la femuralokapo, kiu artikiĝas kun la koksosto, la femuralokolo, la granda kaj eta trokanteroj, sur kiuj fiksiĝas la pelvo-trokanteraj muskoloj.

Centra parto:

La centra parto aŭ femurala korpo (corpus ossis femoris) havas raspolinion, tribranĉa supre kaj dubranĉa meze kaj malsupre, kiu estas la fiksiĝpunkto de la kruraj adukciaj muskoloj, la aduktoroj.

Malsupra parto:

Ĝi artikiĝas ventre kun la patelo per la trokleo kaj sube kaj dorse kun la tibio per la kondiloj.

vidu ankaŭ