Obio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
SieBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: simple:Obi
Escarbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: fa:کمربند ورزشی
Linio 52: Linio 52:
[[en:Obi (sash)]]
[[en:Obi (sash)]]
[[es:Obi (indumentaria)]]
[[es:Obi (indumentaria)]]
[[fa:کمربند ورزشی]]
[[fi:Obi]]
[[fi:Obi]]
[[fr:Obi]]
[[fr:Obi]]

Kiel registrite je 04:49, 21 apr. 2008

Obi en la 5 koloroj de la kyu-niveloj

Obi (japane: 帯 aŭ おび) estas zono por fermi la tradiciajn japanajn kimonojn aŭ sportvestojn por luktartoj, kiel ĵudo, karateo, ktp.

Ĝi estas ŝtofbando sen buko, nek fermilo. La maniero nodi obi-on estas vera arto.

Historio

Ekde la 5-a jarcento videblas zonoj sur la haniwa-statuoj, kvankam temas nur pri simpla kanaba ŝnuro. Ĝi poste transformiĝis al ĉirkaŭ 3 centimetrojn larĝa rubando kaj plilarĝiĝis ĝis 15 centimetroj fine de la 16-a jarcento, estante tiam pli ornamada ero de la vesto. Tiam obi estis nodita aŭ dorse aŭ flanke.

Dum la 18-a jarcento evoluiĝis tisado kaj farbado kaj estis kreitaj pli diversaj modeloj.

Ekde la Meiji-epoko oni nodis obi-on nur dorse.

Nodado

Kutima ĵudaaikida obi-nodo

Tradicie ekzistas ses manieroj nodi obi-on:

  • plata nodo
  • otaiko
  • chidori
  • bunko
  • kai no kuchi
  • tateya


Obi-tipoj ĉe luktosportoj

Oni kutime uzas du tipojn de obi:

Mallarĝa obi

Ĝi povas ĉirkaŭi la talion unu fojon kaj duono ĝis dufoje kaj nodiĝas antaŭe. Por ke ĝi bone tenu kaj ne malhelpu la spiradon, la zono devas esti metita sur la osta parto de la koksoj kaj nodita sub la ventraj muskoloj.

Por nodi la zonon, la maldekstra ekstremaĵo pasas sub la dekstran. Ĉe bone farita nodo la du ekstremaĵoj eliras horizontale.

Ekzistas obi-oj el faldita kaj kudrita ŝtofo, kiuj estas pli solidaj ol la simplaj kaj kiujn oni konsilas por la koloroj, kiujn oni gardas longtempe (ekzemple la nigra zono kaj ankaŭ la blanka ĉe aikido).

Larĝa obi

Oni portas larĝan obi-on kun hakama (larĝa pantolono), kaj nodas ĝin de antaŭe, konservante 30 centimetrajn ekstremaĵon flanke. La zono poste plurfoje ĉirkaŭas, ĝis ĝi troviĝas denove antaŭe. Oni tiam volviĝas la liberan ekstremaĵon ĉirkaŭ tiun, kiu ĉirkaŭas la koksoj.

La avantaĝo de tia zono estas duobla. Unue ĝi ne kreas duoblan ŝtofdikecon ĉe la renoj, kiu estas preferinda dum falo. Due, ĝi ebligas pozicii la zonon meze de la iliakaj krestoj, kio malhelpas, ke ĝi suprenglitu al la talio.

Vidu ankaŭ