Anar-samea lingvo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Broadbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: es:Sami Inari
Idioma-bot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: et:Inarisaami keel
Linio 77: Linio 77:
[[en:Inari Sami]]
[[en:Inari Sami]]
[[es:Sami Inari]]
[[es:Sami Inari]]
[[et:Inarisaami keel]]
[[fi:Inarinsaame]]
[[fi:Inarinsaame]]
[[it:Lingua sami di Inari]]
[[it:Lingua sami di Inari]]

Kiel registrite je 19:40, 23 apr. 2008

La Anarsamea (anarâškielâ)
Parolata en: Finnlando
Parolantaro: 300
Genetika
klasifiko:
Urala

 Finn-Ugra
  Finna-samea
   Sameaj lingvoj
    Anarsamea

Oficialeco
Oficiala lingvo en: Komunumo Inari, Finnlando.
Lingvaj kodoj
ISO 639-1
ISO 639-2 smn
SIL LPI
Anarsamea estas numero 7 sur la mapo.

Anarsamea lingvo (Inari Sámi, anarâškielâ) estas dialekto aŭ prefere lingvo inter sameaj lingvoj. La nomo de la lingvo devenas de regiono Aanaar (finne Inari, svede Enare, nordsamee Anár) en norda Finnlando. Eventuale estus pli tauge nomi tiun ĉi lingvon anar-samea lingvo.

Anar-samea lingvo (anarsamee: anarâškielâ) estas la plej okcidenta el orientsameaj lingvoj. Ĝi estas parolata de 300 personoj en komunumo Anar (Inari) en norda Finnlando.

La unuaj tekstoj en anar-samea lingvo, aboco-libro kaj katekismo, aperis en 1859. En lernejoj ĝi estas instruata ekde 1979. Nuntempe la estonteco de anar-samea lingvo estas minacata ĉar infanoj ne plu lernas ĝin hejme. Por savi la lingvon estis organizita fine de 1990-aj jaroj lingvonesto por anar-sameaj infanoj. Tamen la ekzisto de lingvo-nesto estas daŭre minacata pro la manko de financado.

Anar-sameoj estas parte fiŝkaptistoj, parte okupiĝas pri boaco-bredado kaj agrikulturo.

Gramatiko

Kazoj

La anarsamea konas naŭ gramatikajn kazojn: nominativo, genitivo, akuzativo, lokativo, ilativo, komitativo, abesivo, esivo kaj partitivo. La genitivo kaj akusativo ofte havas la saman finaĵon, la partitivo estas ne tro produktiva kaj nur aperas en la singularo.

Personaj pronomoj

La personaj pronomoj aperas en tri gramatikaj nombroj: singularo, dualo kaj pluralo.

Persono anar-samee Esperanto
1. Sg. mun mi
2. Sg. tun vi
3. Sg. sun li/ŝi
1. Du. muoi ni ambaŭ
2. Du. tuoi vi ambaŭ
3. Du. suoi ili ambaŭ
1. Pl. mij ni
2. Pl. tij vi
3. Pl. sij ili