Lingvaj Rajtoj - Simpozio okaze de 100-jariĝo de UEA kaj 60-jariĝo de la Universala Deklaracio pri Homaj Rajtoj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e 2 korektoj
Fanoler (diskuto | kontribuoj)
Linio 14: Linio 14:
{{el}} Profesoro [[François Grin]]: La interkompreno kiel strategio por la lingva justeco
{{el}} Profesoro [[François Grin]]: La interkompreno kiel strategio por la lingva justeco
{{el}} S-ro [[John Mateo Lopez]], reprezentanto de indiĝenaj popoloj de Kolombio
{{el}} S-ro [[John Mateo Lopez]], reprezentanto de indiĝenaj popoloj de Kolombio
{{el}} Ambasadoro S-ro [[Ronaldo Barnes]] de la Koalicio de Indiĝenaj Popoloj kaj Nacioj, Alasko
{{el}} Ambasadoro S-ro [[:en:Ambassador_Ronald_Barnes|Ronaldo Barnes]] de la Koalicio de Indiĝenaj Popoloj kaj Nacioj, Alasko
{{el}} S-ro [[Michele Gazzola]]: Universitata Insturado, politikaj aspektoj de la internaciigo
{{el}} S-ro [[Michele Gazzola]]: Universitata Insturado, politikaj aspektoj de la internaciigo


==Priskribo==
==Priskribo==

Kiel registrite je 13:46, 25 apr. 2008

Simbolo de la Simpozio pri Lingvaj Rajtoj

La 24-an de Aprilo 2008 okazis en la sidejo de la Unuiĝintaj Nacioj simpozio pri Lingvaj Rajtoj okaze de la 100-jariĝo de Universala Esperanto-Asocio kaj la 60-jariĝo de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj.

Grupfoto de la prelegantoj

Organizado

Organizis la simpozion Universala Esperanto-Asocio kun subteno de Svisa Esperanto-Societo, kies sekretario Stefano Keller gvidis la lokan organizokomitaton. Prezidis la simpozion Probal Dasgupta prezidanto de UEA; Renate Bloem, reprezentantino de Congo; kaj Ricardo Espinosa, respondeculoj pri NROj, Buroo de Ĝenerala Direktoro, Oficejo de Uniĝintaj Nacioj en Ĝenevo kaj reprezentanto de la Stabo de la Altranga Komisiito pri Homaj Rajtoj.

Prelegantoj

greke S-ro Ricardo Espinosa, bonvenigo kaj enkonduko nome de UNO kaj OHCHR greke S-ino Anna Biondi, unua vicprezidantino de CONGO transdonis la salutmesaĝon de s-ro Liberato Bautista, prezidanto de CONGO greke Profesoro Probal Dasgupta enkondukis pri Substancaj Lingvaj Rajtoj greke Magistro Dietrich Michael Weidmann salutis nome de Svisa Esperanto-Societo greke Profesorino Tove Skutnabb-Kangas: Lingvo, edukado kaj (malrespekto) de la homaj rajtoj (ĉefprelego de la simpozio) greke Profesoro François Grin: La interkompreno kiel strategio por la lingva justeco greke S-ro John Mateo Lopez, reprezentanto de indiĝenaj popoloj de Kolombio greke Ambasadoro S-ro Ronaldo Barnes de la Koalicio de Indiĝenaj Popoloj kaj Nacioj, Alasko greke S-ro Michele Gazzola: Universitata Insturado, politikaj aspektoj de la internaciigo

Priskribo

La simpozio komenciĝis vespere la 23-an de aprilo per renkontiĝo kaj vespermanĝo en la restoracio La Nassa proksime de la ĉefstacidomo Cornavain en Ĝenevo. La simpozion partoprenis 80 reprezentantoj de diversaj neregistaraj organizaĵoj, UEA kaj Svisa Esperanto-Societo. Okazis vigla debato kaj evidentiĝis, ke nuntempe en la mondo okazas vasta lingva genocido, nome ke ĉiun duan semajnon sur nia terglobo malaperas lingvo. Samtempe oni konstatas, ke la lingvaj rajtoj de lingvaj malplimultoj mondvaste estas draste malobservataj, temas unuflanke pri la rajtoj de la indiĝenaj minoritatoj sed aliflanke ankaŭ de migrantoj vivante en komunumo de domina lingvo. Precipe grava problemo estas, ke multnombraj infanoj ne havas eblecon ricevi bazan edukadon en sia denaska lingvo kaj pro tio ne havas egalan ŝancon en sia individua disvolviĝo.

Eksteraj ligiloj

greke Oficiala Retejo de la Simpozio