Boriso la 3-a: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
JAnDbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: zh:鲍里斯三世
Linio 55: Linio 55:
[[sv:Boris III av Bulgarien]]
[[sv:Boris III av Bulgarien]]
[[tr:III. Boris]]
[[tr:III. Boris]]
[[zh:鲍里斯三世]]

Kiel registrite je 09:31, 30 apr. 2008

Dosiero:BorisIII.jpg
Boriso la 3-a

Bulgara caro, aliancano de faŝismaj potencoj.

Boriso la 3-a, la bulgara caro (la 30-an de januaro de 189428-an de aŭgusto de 1943) el familio Saksio-Koburgo kaj Gotao, kiu en la jaro 1941 aligas Bulgarion al potencoj de Akso (te. al Pakto de Tri – al faŝisma Germanio, Italio kaj Japanio) naskiĝas la 30-an de januaro de la jaro 1894 kiel filo de bulgara caro Ferdinando la 1-a (Bulgario).

Lia civila nomo estis Борис Клемент Роберт Мария Пий Станислав Сакскобургготски (Boris Klement Robert Marija Pij Stanislav Sakskoburggocki).

La estonta caro Boriso la 3-a akiras klerecon en sofia armea akademio kaj universitato, en la jaro 1918 li poste, post abdiko de la patro (post fino de la unua mondmilito, kie Bulgario staras en la flanko de malvenkitoj kaj Ferdinando la 1-a (Bulgario) kiel reganto, respondeca pri la malvenko, abdikas), Boriso la 3-a fariĝas la bulgara caro.

De komence de sia regado Boriso la 3-a protektas senvuale bulgarajn konservatismajn rondojn, en la jaro 1923 li poste estos subteninta reprezentantojn de reakcio, kiuj per renverso estas deŝirantaj la registaron de maldekstrana politikisto Aleksandro Stambolijski (tiu ĉi reprezentanto de Bulgara agrikultura popolasocio estas dum la renverso murdita) – en sekvantaj kelkaj jaroj caro Boriso la 3-a poste rigardas al purigoj, dum kiuj estas en Bulgario murdita ĉirkaŭ dek mil anoj de maldekstra alo.

En la paso de la tridekaj jaroj de la 20-a jarcento caro Boriso la 3-a iom post iom akiras decidan kvoton de la potenco, la jaro 1934 estas poste la jaro, kiam caro Boriso la 3-a komencas regi en Bulgario kiel senlima diktatoro, subtenata de unu permesita politika partio, kiu estas Zveno.

Bulgario dum la regado de Boriso la 3-a senĉese pli klare alkliniĝas al faŝismaj reĝimoj de tiama Eŭropo – Boriso la 3-a mallarĝe interrilatiĝas al hitlera Germanio kaj al faŝisma Italio, dum la dua mondmilito, en la jaro 1941, Bulgario poste oficiale alpaŝas al la t.n. Pakto de Tri aliĝante aktive en militan agadon en Balkana Duoninsulo en flanko de la potencoj de Akso – Bulgario fariĝas elirpunkto de faŝisma agresio kontraŭ najbara Grekio kaj Jugoslavio, samtempe ĝi akiras certajn teritoriajn akiron en Makedonio kaj greka Trakio.

De komence de la jaro 1943 caro Boriso la 3-a poste klopodas reinterrilatigi la disŝiritajn interrilatojn kun Aliancanoj (kun Granda Britio kaj Usono), sed tiuj ĉi klopodoj estis senrezultaj.

La 28-an de aŭgusto de la jaro 1943 poste la bulgara caro kaj diktatoro Boriso la 3-a mortas – ĉu pro natura morto aŭ ĉu li estis murdita (eblas, ke la caro estis murdita de faŝistoj, kiuj estas malkontentaj kun lia klopodo renovigi ligojn kun aliancanaj potencoj) estas hodiaŭ temo de spekulacioj.

Kio rilatas al lia persona vivo, ekde la jaro 1930 Boriso la 3-a estas edziĝinta al itala princino Giovanna Isabella, filino de reĝo Viktoro Emanuelo la 3-a, kun kiu li havas filon Simeonon la 2-an (tiu surtroniĝas sur la bulgaran tronon post sia patro kiel sesjara knabo, kaj regenta registaro regas anstataŭ li).

Vidu ankaŭ jenon:

Ŝablono:Link FA