Nikolaj Buĥarin: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
SieBot (diskuto | kontribuoj)
Loveless (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: es:Nikolái Bujarin
Linio 33: Linio 33:
[[el:Νικολάι Μπουχάριν]]
[[el:Νικολάι Μπουχάριν]]
[[en:Nikolai Bukharin]]
[[en:Nikolai Bukharin]]
[[es:Nikolai Bujarin]]
[[es:Nikolái Bujarin]]
[[et:Nikolai Buhharin]]
[[et:Nikolai Buhharin]]
[[eu:Nikolai Bukharin]]
[[eu:Nikolai Bukharin]]

Kiel registrite je 11:14, 7 maj. 2008

Buharin, Njikolaj Ivanoviĉ (nask. 9-an de oktobro 1888 Moskvo – mortis la 14-an de marto 1938 Moskvo) estis bolŝevika politikisto, marksisma teoremulo kaj ekonomo, elstara gvidanto de la Komunista Internacio (Kominterno).

Li iĝis revoluciulo kiel ekonomika studento, en 1906 aniĝis en la Ruslanda Socialdemokrata Laborista Partio kaj iĝis en 1908 ano de la moskva komitato de la bolŝevika branĉo. Oni arestis kaj deportis lin en 1911 al Onjega-areo apud la Blanka maro, sed li fuĝis al okcidenta Eŭropo. Li renkontiĝis en Krakovo kun la bolŝevika gvidanto Lenin (1912) kaj ili kune laboris por la gazeto Pravda (Vero). En oktobro de 1916, li veturis al Novjorko kaj tie redaktis la leninisman gazeton Novij Mir (Nova Mondo).

Post la februara revolucio de 1917, li revenis al Rusio. Oni elektis lin en aŭgusto al centra komitato de la partio kaj post kiam la bolŝevikoj akiris la potencon, li iĝis ĉefradaktoro de Pravda.


Post kiam Lenin postulis en 1918 por subskribi la brest-litovskan pacon kun la germanoj kaj Rusio forlasu la unuan mondmiliton, Buharin abdikis pri ofico ĉe la Pravda kaj iĝis gvidanto de opozicia grupo, la maldekstraj komunistoj, kiuj akcentis, ke oni devas transformi la militon al komunisma revolucio tra tuta Eŭropo. En marto de 1919, li iĝis ano de la plenuma komitato de la Kominterno. En la sekvaj jaroj li verkis kaj publikigis teoriajn ekonomikajn librojn kiel La ekonomiko de la provizora tempo (1920), Aboco de la komunismo (kun Jevgenjij Preobraĵenszkij; 1921) kaj la Teorion de la historia materialismo (1921).

Post morto de Lenin de 1924, Buharin iĝis ordinara membro de Politika Buroo (Politburoo). Li plu konvinke apogis la novan ekonomikan politikon (NEP) de Lenin, enkondukita en 1921. La NEP antaŭhelpis la daŭran, ŝtuparan ekonomian evoluon; li kontraŭis la enkondukon de la rapida industriigo kaj agrikultura kolektivigo. Buharin tiel ixgis portempa koaliciulo kun Stalin, kiu eluzis tiun disputon pro ŝanceligi la pozicion de siaj ĉefaj rivaluloj kiel Lev Trockij, Grigorij Zinovjev kaj Lev Kamenev.

Buharin sekvis en 1926 Zinovjevon en la prezidanta sidloko de plenuma komitato de Kominterno.

Stalin en 1928 ŝanĝis sian opinion pri la afero kaj apogis ekde tiam la programon de la rapida, fortigita kolektivigan programon. Li nomis Buharin kontraŭulo de la programo kaj tiel Buharin en aprilo de 1929 perdis sian pozicion en la Kominterno kaj oni eĉ ekskludis lin en novembro el la Politburoo.

Li pro la premo rifuzis siajn antaŭajn opiniojn kaj Stalin parte redonis al si parte la poziciojn. Kvankam li iĝis en 1934 ĉefredaktoro de Izvestija kaj partoprenis en ellaboro de la nova soveta konstitucio en 1936, li neniam reakiris la perditan potencon kaj influon.

Oni arestis lin kaŝe en januaro de 1937 kaj ekskludis lin el la komunista partio kiel „trockijiston”. En marto de 1938 li iĝis jam akuzito por kontraŭrevolucia agado kaj aliaj falŝaj agadoj. Oni kondamnis kaj ekzekutis lin. Li rericevis la partianecon en 1988.

Vidu ankaŭ jenon: