Klingonoj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Alexbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: zh:克林贡
SieBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: ga:Tliongánaigh
Linio 30: Linio 30:
[[fi:Klingonit]]
[[fi:Klingonit]]
[[fr:Klingon]]
[[fr:Klingon]]
[[ga:Tliongánaigh]]
[[he:קלינגונים (מסע בין כוכבים)]]
[[he:קלינגונים (מסע בין כוכבים)]]
[[it:Klingon]]
[[it:Klingon]]

Kiel registrite je 05:31, 9 maj. 2008

Klingono estas raso en la fikcia universo de Star Trek. Ili unue estus la ĉefaj malamikoj en la unua serio de Star Trek, kaj poste ili estiĝis la malcertaj aliancanoj kun la Federacio.

Klingona biologio

Proksimume homaj je apero, Klingonoj kutime havas longan hararon, kaj la virseksuloj havas barbojn kaj lipharojn. Eble plej elstaraj estas iliaj krestoj aŭ ĝiboj sur la fronto. Tiuj kompleksaj, osaj desegnaĵoj estas unikaj por ĉiu familio, kaj estas rudimento de pligranda, prahistoria fronto, kiu aspektis kiel krustulo. Dum la jaroj 2260-aj, dum la unua serio, klingonoj pli similis homojn, kaj ilia haro estis pli simpla. Multaj el iliaj korpaj funkcioj estas duoblaj, do se unu stomakopulmohepato ekmalfunkcius, estus alia. Tiu fenomeno nomiĝas «brak'ul». Ankaŭ, al klingonoj mankas la povo larmi, kaj ilia sango estas rozkolora pro ĝia bazo el la metalo mangano (laŭ neoficialaj fontoj). Klingono povas vivi almenaŭ dum 150 jaroj. Ili povas gepatriĝi kun homoj; ekzemple B'Elanna Torres kaj kun romulanoj; ekzemple Ba'el.

Klingona Religio

Laŭ legendo, Kortar, la unua Klingono, kun sia edzino, detruis la diojn kiuj ilin kreis kaj cindrigis la ĉielon. Dum geedziĝa ceremonio, oni rakontas tiun historion.

La plej grava ero de klingona kulturo estas honoro. Oni diras ke tiuj kiuj mortas honore, kuniĝas kun la spirito de Kahless en Sto-Vo-Kor. Malhonoraj mortintoj iras al Gre'thor, kiun Fek'lhr gardas. Al Grethor oni alvenas trans la Barĝo de la Mortintoj, kiun Kortar ŝipgvidas eterne trans la Rivero de Sango Oni ne lamentas pri mortintoj, sed celebras, kaj la korpon oni konsideras kiel malplena ujo forĵetinda.

Vidu ankaŭ:

Star Trek - Klingona lingvo