Buŝido: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Nova paĝo: '''Buŝido''' aŭ '''Bushidō ''' (japane 武士道, laŭvorte „vojo (''do'' aŭ ''tao'') de la militisto (''buŝi'')“), nuntempe estas la konduta regularo kaj la filozofio d... |
|
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 19:58, 15 maj. 2008
Buŝido aŭ Bushidō (japane 武士道, laŭvorte „vojo (do aŭ tao) de la militisto (buŝi)“), nuntempe estas la konduta regularo kaj la filozofio de la japana armea nobelaro en la malfrua japana mezepoko – la samurajoj. Sian popularecon kaj konatecon ekster Japanio la termino aparte dankas al la dum 1899 anglalingve publikigita libro Bushido - the Soul of Japan ("Buŝido - la animo de Japanio") de Inazo Nitobe. Laŭ tiu libro Buŝido estas neskribe fiksita kodekso. La vorto en Japanio unuafoje aperis dum la 17-a jarcento.
La sep virtoj de Buŝido
- Gi (義): justo
- Ju (勇): kuraĝo
- Jin (仁): bono
- Rej (礼}: afableco
- Makoto (誠) aŭ Ŝin (真): vero kaj sincero
- Meijo (名誉): honoro
- Ĉugi (忠義): fideleco aŭ Ĉu (忠): lojaleco
Historia prijuĝo
Buŝido estis kodekso de virtoj kaj ne rajtas esti komprenata kiel fonto pri historia vereco, kion facilas kompreni laŭ la eventoj de la japana historio: Samkiel inter la mezepokaj nobelaj kavaliroj en Eŭropo ankaŭ inter la samurajoj fakte oftis perfido, subaĉeto, fia murdo kaj ŝanĝado de partioj.
La filozofio de Buŝido influis iujn bataloartojn, kiuj praktikiĝis per samurajaj armiloj, kiel ankaŭ senarmilajn bataloartojn (ekzemple iujn stilojn de karateo). Tiu filozofio mem forte influiĝis de la Zen-budhismo.