Colonia Dignidad: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Alecs.bot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: fr:Colonie Dignidad
Melancholie (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: en:Villa Baviera, es:Villa Baviera
Linio 18: Linio 18:


[[de:Colonia Dignidad]]
[[de:Colonia Dignidad]]
[[en:Colonia Dignidad]]
[[en:Villa Baviera]]
[[es:Colonia Dignidad]]
[[es:Villa Baviera]]
[[fr:Colonie Dignidad]]
[[fr:Colonie Dignidad]]
[[pl:Colonia Dignidad]]
[[pl:Colonia Dignidad]]

Kiel registrite je 20:14, 23 maj. 2008

Colonia Dignidad ("Kolonio Digneco"), nun konata kiel Villa Baviera, "Bavaria Vilaĝo"), estas germana kolonio fortikaĵeca en la izolita regiono de Maule en suda Ĉilio, proksime de la vilaĝo Parral. Ĝin fondiĝis grupo de enmigrintoj sub gvidado de Paul Schäfer en 1961. La kompleta nomo de la kolonio estis La Sociedad Benefactora y Educacional Dignidad.

La kolonio kreskis ĝis 300 enloĝantoj, germanoj kaj ĉiloj, kaj kovris 137 km². La ĉefa aktiveco estis agrikulturo, sed ankaŭ funkciis lernejo, senpaga malsanulejo, restoracio ktp.

Akuzoj pri misuzo

Certaj kontraŭantoj de la kolonio ĝin portretis kiel kulto, gvidata diktatore de Paul Schäfer. Ili pretendas ke enloĝantoj ne rajtas forlasis la kolonion kaj ke ili estis strikte malmiksitaj laŭ sekso. Televido kaj telefono estis malpermesataj, same kiel seksumado. Severa disciplino kaj formo de batado kaj torturado estis komunaj -- Schäfer deklamis ke tio estis spirite pliriĉiga.

Infana seksa misuzo

Paul Schäfer, iama medicinisto de la Luftwaffe (germana aerarmeo), fondis Colonia Dignidad kaj ĝin estris. Li forlasis Germanion en 1961 post kiam oni lin akuzis pri seksa misuzo de du knaboj. En majo 1997 li fuĝis el Ĉilio, ĉar tiu ŝtato lin akuzis pri perforto de 26 infanoj en la kolonio. En marto 2005 li arestiĝis en Argentino kaj deportiĝis al Ĉilio.

Dudek du aliaj membroj de Colonia Dignidad estis kulpigitaj helpi en la perfortadoj, inkluzive de d-ro Harmut Hopp, la vic-prezidento.

La 26-an de aŭgusto 2005 la ĉiliaj aŭtoritatoj invadis la enklavon. La komunumo nun estas gvidata de advokato komisiita de la ŝtato.