Zuriko: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
JAnDbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto forigo de: simple:Zürich
e roboto aldono de: sq:Zürich
Linio 139: Linio 139:
[[sk:Zürich]]
[[sk:Zürich]]
[[sl:Zürich]]
[[sl:Zürich]]
[[sq:Zürich]]
[[sr:Цирих]]
[[sr:Цирих]]
[[sv:Zürich]]
[[sv:Zürich]]

Kiel registrite je 18:57, 26 maj. 2008

Zuriko
Blazono de Zuriko
Zuriko el la aerdo kun rigado al la Alpoj
komunumo en Svislando • ĉefurbo de kantono de Svislando • universitata urbo • plej granda urbo • urbo en Svislando • ĉefurbo • urbego
Kantono Zuriko
Distrikto Zuriko
Koordinatoj  47° 23' N; 8° 32' E
Areo 91,88 km²
Alteco 408 m super marnivelo
Poŝtkodo 8000
Komunumkodo {{{kodo}}}
vdr


Pri la urbo

germane Zürich [CÜriĥ], france Zurich [züRIK], itale Zurigo [dzuRIgo], romanĉe Turitg [tuRIĜ]

Zuriko estas la ĉefurbo de la samnoma kantono de Svisa Konfederacio (Svislando). La urbo estas krome formale ankaŭ la ĉefurbo de la samnoma Zuriko (distrikto) distrikto, kiu fakte konsistas nur el la politika komunumo Zuriko mem. Loĝantaro: 371'767 (politika komunumo, je la 31-a de marto 2007), kun la ĉirkaŭa metropola regiono proksimume 1'200'000. Areo de la urbo: 91,88 km².

Geografio

Zuriko situas ĉe la norda pinto de la Lago de Zuriko, kiu ricevis sian nomon de la urbo. Okcidente de la urbo leviĝas ĝia hejmmonto Uetliberg, kiu estas ŝatata ekskurscelo de ĉiuj zurikanoj. Tri riveroj fluas tra Zuriko, nome Limato, kiu elfluas el la lago de Zuriko, Sihl, kiu ĉe la ĉefstacidomo fluas al Limat kaj en nordo Glatt. De la lago krome Schanzengraben, kanalo de la iama urba fortikaĵo, kondukas al Sihl. Tiel parto de la malnova urbocentro efektive troviĝas sur granda insulo.

La nomo Zuriko devenas de la latina nomo de la urbo Turicum (= kun turoj, vortevoluo: --> Tsuric --> Zürich), kiu unuan fojon estis dokumente menciita en la jaro 20 antaŭ kristo kiel romia fondaĵo.

Historio

Jam antaŭ la romia tempo sur la tereno de la hodiaŭa urbo Zuriko troviĝis keltaj surfostaj setlejoj. La plej malnovaj trovaĵoj datumas proksimume je la jaro 3000 antaŭ Kristo. Ĉirkaŭ en la jaro 800 post Kristo en Zuriko troviĝis unu el la Palatinatoj de imperiestro Karolo la Granda, kiu laŭ la legendo ĉi-tie en Zuriko kristaniĝis, post kiam li dum ĉaso sekvis belan cervon de Aachen ĝis Zuriko, kie la cervo kliniĝis antaŭ la tombejo de la kristanaj martiroj Petro, Felikso kaj Eksuperacio. Laŭ dire ili en la tria jarcento estis senkapigitaj en Zuriko kaj poste levis siajn dehakitajn kapojn kaj marŝis sur la placo, kie hodiaŭ staras la Granda Monaĥejo (germane: Grossmünster). Karolo la Granda, tiel malkovrinte la tombejojn de la sanktuloj deklaris, ke estas la volo de Dio, ke li konstruu ĉi-tie por ili preĝejon. La legendo daŭrigas, ke Karolo la Granda tiam lasis sin bapti kaj ordonis la konstruon de la Monaĥejo, kiu entenis la unua kristanan preĝejon en Svislando norde de la Alpoj. Antaŭ sia morto Karolo la Granda konstruigis ankaŭ la Virinan Monaĥejon (germane Fraumünster) kaj nomumis sian filinon kiel unua abatino transdonante al ŝi tiel la regadon super la urbo. Zuriko poste dum jarcentoj estis regata far la abatoinoj de la monaĥinejo. En la 14-a jarcento la gildoj prenis la povon, tamen la vera potenco restis ĉe la abatinoj de Fraumünster. En 1502 Zuriko sendependiĝis de la Germana Imperio kaj aliĝis kun Lucerno kaj Berno al la Svisa Konfederacio, kiu ĝis tiam konsistis el Uri, Schwyz kaj Unterwalden. En 1519 la reformaciisto Ulrich Zwingli (1484-1531), tiama pastro de la Granda Monaĥejo, deklaris la sendependecon de la Zurika Eklezio de Romo kaj transprenis la regadon de la urbo. La tiama abatino de Fraumünster kaj regantino de la urbo transdonis al Zwingli simbole la ŝlosilojn de la urbo evitante tiel intercivitanan militon. Efektive ŝi estis la vera heroino de tiu epoko kaj ne la despoto Zwingli, kiu hodiaŭ estas rememorigita kiel unu el la "grandaj filoj de la urbo". Oni ja ŝatas prisilenti liajn militkrimojn kaj la masakrojn de 300 rebaptistoj en Mejleno okazigitajn je lia ordono. En la sekvaj du jarcentoj Zuriko ekkreskis dank al la seta perlaboro kaj komerco kaj akiris pli kaj pli da ekonomia signifo. En la jaro 1789 sub la influo de la franca revolucio la liberalaj fortoj de la Zurika kamparo faligis la gildan reĝimon de Zuriko kaj donis al Zuriko liberalan konstitucion. Sekvis poste la Napoleona regado super Svislando, kiu trovis sian finon en la batalo de Zuriko inter la trupoj de la rusa generalo Suvorov kaj la francaj trupoj. La kongreso de Vieno tiam solene akceptis la Svisan neŭtralecon por ĉiam kaj garantiis al la Svisoj la integrecon de la tiam fondita Svisa Federacio. Post la kompleta malvenko de Napoleono kaj la radikala revolucio de 1848 la svisoj sukcesis fondi la hodiaŭan Liberalan Svisan Federacion, ĉar la eŭropaj reĝoj estis sufiĉe okupitaj pri siaj propraj problemoj.

Granda Monaĥejo Zuriko

Nun sekvis tempo de rapida evoluo de Zuriko. La unua fervojo inter Zuriko kaj Badeno estis konstruita kaj poste en malmultaj jaroj el tiu unua fervojlinio fariĝis la plej densa fervojreto de la mondo. Grandaj personecoj kiel Alfred Escher, Gottfried Keller kaj Johann Heinrich Pestalozzi naskiĝis kaj laboris en tiu-ĉi epoko en Zuriko. Kun la kreskanta industrio la loĝantaro de Zuriko kreskis pli kaj pli kaj hodiaŭ en la grandregiono de Zuriko loĝas proksimume 1,2 milionoj da homoj. Zuriko ankaŭ fariĝis ŝatata azilurbo de gravaj politikaj gvidantoj. Komence de la unua mondmilito ĉi-tie vivis la rusa revoluciisto Lenino kiel antaŭ li jam Bakunino kaj aliaj gravaj personecoj.

Inter la du militoj en Zuriko naskiĝis la dadaismo kaj dum la dua mondmilito Zuriko fariĝis kiel ununura libera germanlingva grandurbo la rifuĝejo de la tuta germana intelektularo kaj de la rezisto kontraŭ la nazioj.

Zuriko en la mezo de la 20-a jarcento estis konata kiel konservema cvinglia urbo, sed la Zurika Junulara Movado en 1980 kaŭzis kompletan paradigmoŝanĝon. El la spartana Zuriko fariĝis bunta miskpoto plene da vivĝojo.

Ekonomio

Zuriko estas hodiaŭ la kultura, financa kaj ekonomia centro de Svislando kaj laŭdire la plej riĉa urbo de la mondo. En diversaj enketoj Zuriko ricevas jam dum jaroj la unuan rangon en internaciaj listoj de la plej loĝindaj urboj de la mondo.

Unuavice Zuriko estas scienca kaj kultura urbo. Ekzistas pluraj universitatnivelaj altlernejoj, la ĉefaj estas la Universitato de Zuriko kaj la Svisa Federacia Instituto pri Teknologio (ETH Zuriko) ĉe kiuj sume studas pli ol 60000 studentoj, kio estas preskaŭ 20% de la tuta loĝantaro.

Plej grava ekonomia branĉo estas la servoperado. Fama Zuriko estas pro la bankoj, kiuj ne malsignife kontribuas al la ekonomia prospero de la urbo. Sed ankaŭ por la informatikindustrio Zuriko estas grava kaj profitas de la plej densa kaj efika kaj rapidega vitrofibrokabloreto de Eŭropo estante la eŭropa sidejo de Microsoft, Google kaj nun ankaŭ de Yahoo. Zuriko ludas hodiaŭ gvidan rolon en sunteknologio, kiel ĝi antaŭ 150 jaroj foje gvidis en la tekstilindustrio.

Ĉefstacidomo Zuriko

Trafiko

En Zuriko troviĝas unu el la plej trafikriĉaj flughavenoj de Eŭropo kun preskaŭ 300 000 flugmovoj jare, kaj Zuriko estas gravega fervojnodo. La publika trafiksistemo de Zuriko, kiu estas unuigita en la Zurika Trafik-Unio estas unu el la plej efika de la tuta mondo, kaj pro tio en neniu alia urbo sur la planedo la proporcio de utiligantoj de la publikaj trafikiloj estas tiom alta kiel en Zuriko. La koron de la Zurika Trafik-Unio formas en la urbo la tramreto, kiun funkciigas la Zurikaj Trafikentreprenoj. La Ĉefstacidomon de Zuriko utiligas ĉi-tage pli ol 340'000 pasaĝeroj. Tramoj kaj busoj veturas en kadenco de malmultaj minutoj, kaj regionaj trajnoj konektas la urbopartojn inter si kaj kun la resto de la kantono. Vedrede ĝis dimanĉe busoj kaj trajnoj funkcias la tutan nokton.

Esperanto-movado

Zuriko havas tradician Esperanto-movadon Esperanto-Societo Zuriko (ESZ), la plej malnova seninterrompe funkcianta loka Esperanto-klubo de la mondo estis fondita en 1905 kaj gastas hodiaŭ en la Esperantejo (www.esperanto.ch/esperantejo). Nuntempe Esperanto-Societo Zuriko eldonas la retrevuon KOMENTOJn. La societon prezidas Dietrich Michael WEIDMANN kiu ankaŭ fondis la internacian tradukservon Allsprachendienst Esperanto GmbH.

Lingvoj

Oficiala lingvo de Zuriko estas la germana. Parolata estas la zurika dialekto de la alemana, kiu apartenas al la altalemanaj idiomoj. Pli ol triono de la loĝantaro de Zuriko tamen estas eksterlandanoj alilingvaj, la ĉefaj inter tiuj lingvoj estas la hispana, itala kaj la serbokroata, kiuj estas parolataj de po 10% de la loĝantaro. Laŭ la lasta oficiala popolnombrado de la jaro 2000 loĝis en Zuriko homoj kun 181 diversaj denaskaj lingvoj.

Religioj

Religie la urbo estas de post la reformacio oficiale protestanta, sed intertempe nur 40 % de la loĝantoj apartenas al la ŝtata protestanta eklezio. Sama nombro estas katolikoj, proksimume 10 % estas adeptoj de la islamo kaj aliaj 10 % apartenas al aliaj religioj, kiel budhismo, hinduismo, bahaismo kaj aliaj aŭ estas ateistoj. Oficalie estas registritaj en Zuriko pli ol 370 religiaj komunumoj, kaj la urbo estas konata pro la paca kunvivado de la diversaj religioj kaj lingvoj.

Vidu ankaŭ

greke Kantono Zuriko greke Distrikto Zuriko

Parlamenta domo

Eksteraj ligoj