Eŭropa Valutoŝanĝa Mekanismo II: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
JAnDbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: cs, de, it, ja, sk modifo de: fr
JAnDbot (diskuto | kontribuoj)
Linio 53: Linio 53:
[[en:European Exchange Rate Mechanism]]
[[en:European Exchange Rate Mechanism]]
[[fr:Mécanisme de taux de change européen]]
[[fr:Mécanisme de taux de change européen]]
[[hu:Európai Árfolyam Mechanizmus]]
[[it:Accordi europei di cambio]]
[[it:Accordi europei di cambio]]
[[ja:欧州為替相場メカニズム]]
[[ja:欧州為替相場メカニズム]]
[[nl:European Exchange Rate Mechanism]]
[[pl:ERM II]]
[[pl:ERM II]]
[[sk:Európsky mechanizmus výmenných kurzov]]
[[sk:Európsky mechanizmus výmenných kurzov]]

Kiel registrite je 07:18, 29 maj. 2008

Mapo de la eŭropaj ŝtatoj kun ligo al la valuto Eŭro

La Eŭropa Valutoŝanga Mekanismo II (angle European Exchange Rate Mechanism II respektive ERM II, france Mécanisme de taŭ de change européen II respektive MCE II, germane Europäischer Wechselkursmechanismus II respektive WKM II) estas interkonsento inter la ŝtatoj de la Eŭropa Unio, kiuj estas survoje al apliko de la komuna valuto Eŭro. La interkonsento valiLa ekde la jaro 1999. Ĝi fiksas la valutoŝanĝan kurzon de la naciaj valutoj de la partoprenantaj landoj al la komuna eŭropa valuto, kaj fiksas la procentaĵon, laŭ kiu rajtas ŝanĝiĝi tiu kurzo.

Bazo

La ŝanga kurzo inter valutoj, tiuj partoprenas la interkonsenton pri Eŭropa Valutoŝanga Mekanismo, kaj la komuna valuto Eŭro rajtas maksimume ŝanĝiĝi je 15 procentoj, sed eblas fiksi malpli grandan procentaĵon. Tiun eblecon ĝis nun nur uzas Danio: la kurzo inter la Dana krono kaj la Eŭro rajtas ŝanĝiĝi maksimume je 2,25 procentoj.

Ŝtatoj, kiuj volas enkonduki la eŭopan valuton kiel nacia valuto, antaŭ tiu paŝo devas dum almenaŭ du jaroj esti partoprenintaj la interkonsenton pri Eŭropa Valutoŝanga Mekanismo - jen unu el kvar kriterioj necesaj antaŭ ol ŝtato rajtas je enkonduko de la Eŭro.

Historio

La Eŭropa Valutoŝanga Mekanismo ekvalidis la 1-an de januaro 1999 kaj signifis la faktan enkondukon de la Eŭro, kvankam dum tiu tago ankoraŭ ne cirkulis ajna Eŭro-monero aŭ -monbileto ie en Eŭropo. Ekde tiam naŭ aldonaj membroŝtatoj de Eŭropa Unio aliĝis al la interkonsento. Danio kaj Grekio estis la unuaj landoj: Grekio aŭtomate forlasis la interkonsenton pri Eŭropa Valutoŝanga Mekanismo, kiam la 1-an de januaro 2001 ĝi enkondukis la eŭropan valuton kiel nacia valuto. Danio aplikas la interkonsenton ĝis hodiaŭ kaj ne estas planoj enkonduki la eŭropan valuton enlande.

La 27an de junio 2004 la ŝtatoj Estonio, Litovio kaj Slovenio kiel unuaj el la mezeŭropaj landoj de Eŭropa Unio aliĝis al la interkonsento. Slovenio enkondukis la eŭropan valuton la 1-an de januaro 2007, Estonio kaj Litovio sekvos la 1-an de januaro 2009.

Estonio (ekde la jaro 1993) kaj Litovio (ekde februaro 2002) jam antaŭ la aliĝo al la interkonsento estis ligintaj siajn valutojn fikse al la Germana marko respektive la Eŭro. Malto la 29-an de aprilo 2005 ankaŭ fiksis sian nacian valuton al la eŭropa. Latvio simile ekde la 1-a de januaro 2005 fikse ligis sian valuton Lato al la Eŭro. Tiuj fiskaj ligoj tamen estis unuflankaj konsentoj de la naciaj ŝtatoj - la Eŭropa Centra Banko en Frankfurto ĉe Majno laŭkontrakte nur post aliĝo de ŝtato al la Eŭropa Valutoŝanga Mekanismo kaj posta troa misrilato de la nacia kaj eŭropa valutoj de la valuta ligo devas interveni: centra interveno nepras, kiam la misrilato atingas la limon de 15 procentoj, sed eblas ankaŭ jam pli frue, kiam pli eta misrilato videbliĝas.

La 29-an de aprilo de 2005 la Eŭropa Komisiono anoncis la aliĝon de la ŝtatoj Latvio, Malto kaj Kipro al la Eŭropa Valutoŝanga Mekanismo. Tiu decido antaŭe ne publikiĝis, por eviti spekuladojn ĉe la eŭropaj borsoj. La 25-an de novembro 2005 ankaŭ Slovakio, same sen antaŭanonco, aliĝis al la interkonsento .

Laŭ la stato de 2007 do sep landoj partoprenas la interkonsenton pri Eŭropa Valutoŝanga Mekanismo.

Kandidataj ŝtatoj

El inter la 27 ŝtatoj de la Eŭropa Unio 13 enkondikis la valuton Eŭro kiel nacia valuto kaj 7 pliaj ligis sian nacian valuton al la Eŭro per la Eŭropa Valutoŝanga Mekanismo. Do restas nur 7 pliaj ŝtatoj, kiuj estas teoriaj kandidatoj por la interkonsento: Bulgario, Britio, Ĉeĥio, Hungario, Pollando, Rumanio kaj Svedio.

Krom Danio kaj Britio ĉiuj EU-ŝtatoj havas la devon strebi al enkonduko de la Eŭro kaj do membriĝi en la Eŭropa Valutoŝanga Mekanismo. Tamen kun la escepto de Bulgario, kies valuto jam pro unuflanka konsento estas fiksite ligita al la Eŭro, la akcepto de pliaj ŝtatoj al la Eŭropa Valutoŝanga Mekanismo laŭ momenta stato dum la venontaj jaroj ne estas planata.

Prijuĝo

La Eŭropa Valutoŝanga Mekanismo II ĝis nun montriĝis stabila instrumento por fiksi valutoŝangajn kurzojn survoje al integrigo de novaj naciaj ekonomioj al la superŝtata ekonomio de komuna valuto. Ekde ĝia ekfunkcio dum la jaro 1999, neniu el la naŭ aliĝintaj ŝtatoj devis forlasi la interkonsenton pro malebleco teni la fiksan kurzon inter la nacia kaj la eŭropa valutoj, kaj du el ili - Grekio kaj Slovenio - sen pliaj korektoj de la valutoŝanĝa kurzo sukcesis enkonduki la eŭropan valuton kiel nacia valuto.

Jam eksaj membroj de la Valutoŝanga Mekanismo II
ŝtato valuto kurzo
(1 EUR =)
aliĝo al la interkonsento malaliĝo (= enkonduko de la Eŭro)
Grekio Greka draĥmo 340,750 1-a de januaro 1999 31-a de decembro 2000
Slovenio Tolaro 239,640 27-a de junio 2004 31-a de decembro 2006