Aleksej Brusilov: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Aibot (diskuto | kontribuoj)
Linio 31: Linio 31:
[[ro:Alexei Brusilov]]
[[ro:Alexei Brusilov]]
[[ru:Брусилов, Алексей Алексеевич]]
[[ru:Брусилов, Алексей Алексеевич]]
[[sk:Alexej Brusilov]]
[[sl:Aleksej Aleksejevič Brusilov]]
[[sl:Aleksej Aleksejevič Brusilov]]
[[sr:Алексеј Брусилов]]
[[sr:Алексеј Брусилов]]
[[sv:Aleksej Brusilov]]
[[sv:Aleksej Brusilov]]
[[uk:Брусилов Олексій Олексійович]]
[[uk:Брусилов Олексій Олексійович]]
[[vi:Aleksei Brusilov]]

Kiel registrite je 05:29, 1 jun. 2008

Aleksej Aleksejeviĉ BRUSILOV (cirila skribo: Алексей Алексеевич Брусилов; naskiĝis la 31-an de aŭgusto 1853 en Tbiliso (tiam Tiflis, Rusio) – mortis la 17-an de marto 1926 en Moskvo) estis rusa generalo, konata pro Brusilov-ofensivo (junio-aŭgusto de 1916), kiu helpis dum kritika periodo de la Unua mondmilito por la okcidentaj aliancanoj de Rusio.

Brusilov estis instruata en la Cara Paĝia Korpuso, ekservis kiel kavaliera oficiro en Kaŭkazio. Li elstare batalis en la rusa-turka milito (1877–78), en 1906 li rangaltiĝis al generalo. Komence de la Unua mondmilito, Brusilov komandis la 8-an rusan armeon kaj havis elstaran rolon en la sukcesa rusa atako en Galicio (aŭtune de 1914).

Printempe de 1916, Brusilov ŝanĝis la pli maljunan kaj heziteman generalon N. J. Ivanov, en komanda ofico de 4 rusaj armeoj. La 4-an de juunio de 1916, Brusilov komencis tempestan atakon kontraŭ la aŭstraj fortoj. Kvankam ili havis gravajn perdojn, fortoj de Brusilov je aŭgusto jam militkaptis 375.000 soldatojn (200.000 el ili jam en la unuaj tri tagoj de la atako) kaj okupis tutan Bukovinon kaj parton de orienta Galicio. Pro tiuj atakoj, Germanio devis translokigi taĉmentojn — tiel tiuj soldatoj mankis en la grava Batalo de Verdun. La ofensivo kunportis pluan avantaĝojn por la aliancanoj: Rumanio decidis ekmiliti je flanko de la aliancanoj, tiel Aŭstrio devis ĉesigi la nord-italiajn manovrojn.

Brusilov estis la ĉefkomandanto de la rusaj fortoj de la 22-a de majo 1917 ĝis 19-a de julio (laŭ nova kalendaro de 4-a de junio ĝis 1-a de aŭgusto). Li servis dum la bolŝevika regado kiel militara konsilisto kaj inspektoro de la kavaliero (1920–1924), poste li pensiiĝis.

Lia memorverko:

  • Notkajero de soldato, 1914–1918