Stacidomo de Antwerpen-Centraal: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
SieBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: fr:Gare Centrale d'Anvers
e roboto modifo de: fr:Gare d'Anvers-Central
Linio 28: Linio 28:
[[de:Bahnhof Antwerpen-Centraal]]
[[de:Bahnhof Antwerpen-Centraal]]
[[en:Antwerpen-Centraal railway station]]
[[en:Antwerpen-Centraal railway station]]
[[fr:Gare Centrale d'Anvers]]
[[fr:Gare d'Anvers-Central]]
[[ja:アントウェルペン中央駅]]
[[ja:アントウェルペン中央駅]]
[[lb:Gare Antwerpen-Centraal]]
[[lb:Gare Antwerpen-Centraal]]

Kiel registrite je 23:49, 2 jun. 2008

Antwerpen-Centraal [Antverpeno Centra] (de la Antverpenanoj ankaŭ nomata Middenstatie) estas fervoja stacidomo en la flandra urbo Antverpeno.

La unua stacidomo estis la fina haltejo de la fervoja linio inter Meĥleno kaj Antverpeno. La ligna konstruaĵo estis malfermita en majo 1836. En 1854 ĝi estis anstataŭita de alia stacidomo.

En 1873 Antwerpen-Centraal iĝis termina stacidomo. Ne plu eblis gardi la rektan konekton kun Nederlando tra la urbocentro kaj konstruiĝis altigita fervoja linio ĉirkaŭ la urbo.

La nuna (kaj tria) stacidomo estis konstruita inter 1899 kaj 1905. La konstruaĵo konsistas el ŝtala kaja arktegmento, skizita inter 1895 kaj 1899 de inĝeniero Clement Van Bogaert. La arktegmento estas 43 metrojn alta, 186 metrojn longa kaj 66 metrojn larĝa kaj ofertas spacon por 10 terminaj fervojaj linioj.

Louis de la Censerie konstruis la stacidomon en stilo eklekta (kombino de stilelementoj el antaŭaj periodoj). De la Censerie inspiriĝis de la stacidomo de Luzern kaj de la Roma Panteono. La stacidomo estis inaŭgurita je la 11a de aŭgusto 1905.

Meze de la dudeka jarcento la konstruaĵon minacis malkonstruon pro ĝia malbona etato. En 1975 la stacidomo ekhavis la statuson de protektita monumento kaj renoviĝis poste.

Nord-suda konekto

Antwerpen-Centraal jam de kelkaj jardekoj havas problemon de kapacito. Estas tro malmultaj trakoj kaj la kajoj estas tro mallongaj. Ankaŭ oni jam delonge volas ke kelkaj trajnoj povu pluveturi rekten al Nederlando.

Ekde majo 1998 oni laboras en Antverpeno je la nord-suda konekto. Ĝi estus preta en la jaro 2006. Inter Antwerpen-Dam kaj Antwerpen-Berchem oni konstruas 1200 metroj-longa tunelo sub Antverpeno kaj la centra stacidomo. Tiel la rapidtrajnoj per alta rapideco povus traveturi Antverpenon sen devi reiri.

La centra stacidomo finfine havos 3 niveloj kaj 14 kajoj: la nuna nivelo +1 (6 terminaj trakoj), la nivelo -1 (4 terminaj trakoj) kaj la nivelo -2 (4 trakoj, de kiuj 2 kun trairantaj trakoj).